Franz Eichert
Franz Xaver EICHERT (pseŭdonimo: Miles; naskiĝinta la 11-a de februaro 1857 en Děčínský Sněžník, mortinta la 6-a de julio 1926 en Breitenfurt bei Wien / Distrikto Mödling) estis aŭstra ĵurnalisto kaj verkisto. Li apartenis al la movado de Renouveau catholique.
Franz Eichert | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 11-an de februaro 1857 en Sněžník (Jílové) | |
Morto | 6-an de julio 1926 (69-jaraĝa) en Breitenfurt bei Wien | |
Lingvoj | germana vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Miles • Miles Ecclesiae vd | |
Okupo | inĝeniero verkisto ĵurnalisto ![]() | |
Laborkampo | Literaturo kaj opinia ĵurnalismo ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Vivo
redaktiEstante filo de forstisto li studis en Vieno ĉe la Altlernejo teknika kaj ĉe la Altlernejo pri agrikulturo. Poste li ekdeĵoris ĉe la ŝtataj fervojoj, sed devis retiriĝi de tie pro malsaneco jam en la 1893-a jaro.
Kiel redaktisto ĉe diversaj gazetoj li membriĝis al la katolika ligo "Gralbund" kaj eldonis ekde 1906 la organon "Gral". Li ankaŭ gravis ene de la katolika renovigmovado, por kiu li skribis ŝtatatajn poemojn.
Honoroj
redaktiEn 1932 oni nomis en la viena urbodistrikto Ottakring strateto por li, la t.n. Franz-Eichert-Weg.