Malfermi la ĉefan menuon

Nicolaus ZAPF, (naskiĝinta la 11-an de februaro 1600 en Milbitz, mortinta en la 29-a de aŭgusto 1672 en Weimar) estis germana teologo.

VivoRedakti

Edukadon li ricevis jam hejme kaj ĉe la lernejo de Arnstadt. Li studis en malfacilaj kondiĉoj ĉe la universitato de Jena ekde 1620, kie li magistriĝis en 1622, poste en Wittenberg. Tie ĉi povis permesi al si resti de 1623 ĝis 1632, danke al bona salajrita posteno kiel kortegmajstro. En 1632 li iĝis adjunkto ĉe la fakultato pri filozofio.

Liaj ĉefaj inklinoj estis tamen la teologiaĵoj. Sevke estis por li granda feliĉo esti vokita kiel profesoro pri teologio al la Universitato de Erfurto, kie oni estis komencanta doni la katedrojn pli kaj pli al evangeliaj instruistoj. Ĉar estis dum la Tridekjara milito Zapf promociiĝis sub sveda administrado kiel fakulo de la Sanktaj skriboj. La sekvontajn jarojn liaj instrudevoj etendiĝis senteble, ĉar en 1637 li krome ekinstruis la hebrean lingvon kaj plue la doktrinon de la Aŭgsburga Konfesio.

En 1642 nomumis lin duko Wilhelm von Sachsen-Weimar eklezia konsilisto kaj havigis lin la sekvontan jaron tute por sia kortego, farinte lin kortega predikisto en Weimar. En 1644 li iĝis generalsuperintendanto de la duklando kaj samtempe asesoro ĉe la Supera konsistorio kiel ankaŭ paroĥestro de la Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo. En ĉiuj tiaj oficoj li montris sin taŭga kaj ekzakta laboranto: pro la kreskanta konfido fare de la duko li estis komisiita plurfoje ĉeesti kaj estri komisiojn.

Kiel ortodoksa teologo li batalis vorte kontraŭ la t.n. Weigel-anoj.

FamilioRedakti

Li edziĝis en la jaro 1643-a al Martha Elisabeth Nürnberger, filino de urba konsilanto. Kun ŝi li havis 14 infanojn (el kiuj 9 filoj). La plej konataj filoj estis Gottfried, Salomon kaj Wilhelm.

Verkoj (elekto)Redakti

  1. de Spiritu in genere eiusdemque conceptu
  2. de Liberalitate
  3. de causa et causato
  4. de elementis
  5. de igne elemeniari
  6. de modestia
  7. de magistratu
  8. de calido innato
  9. de objecto cuiuslibet disciplinae
  10. de anima vegetante
  11. de mettibus seu intelligentiis
  12. Theoremata quaedam e practica philosophia excerpta
  13. de mundo
  14. Trias argumentorum contra Matth. Mant. Hungarum
  15. Assertiones aliquot philosophicae. Wittenberg 1627
  16. De stellis. Wittenberg 1626
  17. Tractatus distinctionum ac limitationum, quarum luce practicae philosophiae praeccpta perspicua redduntur. Wittenberg 1631
  18. Dubia physica. Wittenberg 1632
  19. Opusculum Theologicum. Nürnberg 1637?
  20. Compendium locorum theologicorum, articulos fidei complectens. Weimar 1644
  21. Catena aurea articulorum fidei. Weimar 1645
  22. Hodogeticum philosophiae practicae. Wittenberg 1606
  23. Philosophia universa. Jena 1663
  24. Treuherzige Wächterinnen wegen der einschleichenden Weigliannischen Mordbrenner erschollen. Ulm 1639
  25. Investiurpredigt über das Evangelium Luc XIX. Weimar 1653

Eksteraj ligilojRedakti