Arnstadt

komunumo en Turingio, Germanio

Arnstadt estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ilm de la federacia lando Turingio kaj estas ties administra ĉefurbo. Fine de la jaro 2022 la urba komunumo havis 28 124 loĝantojn.

Arnstadt
Blazono
Arnstadt (Germanio)
Arnstadt (Germanio)
DEC

Map

Flago
urbeto • urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Ilm
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 03628
Poŝtkodo 99301–99310
Aŭtomobila kodo IK
Oficiala Municipokodo 16070004
Subdivido 6 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Alexander Dill
Adreso de la administrejo Markt 1
99310 Arnstadt
Demografio
Loĝantaro 28124 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 50′ N, 10° 57′ O (mapo)50.83416666666710.946388888889Koordinatoj: 50° 50′ N, 10° 57′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 288 m
Areo 55,29 km²
Oficiala retejo http://www.arnstadt.de/
vdr
La papermuelejo kun la Preĝejo de la Virgulino fone
Bach-monumento
Stratetoj idiliecaj malantaŭ la Bach-kirko, detruitaj post 1980 (detalo de la Maketo de Arnstadt).

Historio redakti

La tiel nomata pordo al la Turingia Arbaro estas la plej malnova komunumo en Turingio, estinte menciita unuafoje en la jaro 704. Dum la mezepoko tie ĉi kruciĝis multaj gravaj komercaj vojoj. La graveco videblas ankaŭ per la fakto ke en 954 la regna parlamento (germane: Reichstag) fariĝis en Arnstadt laŭ la decido de imperiestro Oto la 1-a. Ĉirkaŭ 1100 fondiĝis la Walpurgis-monaĥejo, kies spuroj elfosiĝis antaŭ mallonge. En 1226 aldoniĝis monaĥejo de la Franciskanoj apud la t.n. Supra preĝejo, kie gastis ankaŭ Lutero en 1506 kiel sendito de sia ordeno. Ambaŭ monaĥejoj estas aboliciitaj en la tempo de la reformacio. La Katolikismo en Arnstadt por longa tempo malaperis. En 1266 estis donitaj al Arnstadt la urbaj rajtoj.

La evoluo de Arnstadt baziĝis sur la muelejoj, la tukfabrikado, la tanejoj kaj la komerco de vino, ligno, greno, izatido koloriga, lano kaj legumoj. En 1779 terenfalis la renesanca palaco de Neideck kaj restis nur turo 65 metrojn alta. En la "Novan kastelon" (germane: Neuer Palais) la grafoj enloĝigis sin en 1735. Hodiaŭ troviĝas tie muzeo.

Historia superrigardo redakti

Antaŭ la Reformacio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Katolikismo en Arnstadt.
  • 704: La franka duko Hedan la 2-a donacas i.a. sian kortegon en Arnstadt al la episkopo Willibrord de Utrecht.
  • 954: Regna parlamento en Arnstadt en la ĉeesto de Oto la 1-a. Tie ĉi oni fortigis la centran imperiestran povon kaj restrukturigis la armeon: sekve oni sukcesis venki la Hungarojn en aŭgusto 955 en la Batalo de Augsburg.
  • 1050: Stampado de moneroj (denaroj) en Arnstadt, laŭ komisio de imperiestro Heinrich la 4-a.
  • 1220: Urba vokto en Arnstadt.
  • 1266: Arnstadt iĝis urbo (privilegio fare de abato Heinrich de Hersfeld).
  • 1273: Arnstadt nomiĝas oppidum. La grafoj de Schwarzburg-Kevernburg estas voktoj; sekve ĉiam denove kvereloj inter ili kaj la enurbaj sinjoroj.
  • 1323: Restado de Ludoviko la Bavaro en Arnstadt.
  • 1332: La grafoj de Schwarzburg plene akiris la urbon, krom la benediktanina monaĥejo.
  • 1342-46: Dum la t.n. Turingia grafa malpaco (germane: Thüringer Grafenfehde) sieĝo de Arnstadt fare de erfurtanoj.
  • 1347: Divido de la urbo.
  • 1349: Pogromo kontraŭ la judoj.
  • 1404: Unua mencio de la kradrostita kolbaso kaj de bierfarado en Arnstadt.
  • 1429: Listoj de herezuloj pro la danĝero de la disvastigo de husitaj doktrinaĉoj.
  • 1450: Dum la interna milito de Schwarzburg (Schwarzburger Hauskrieg) armeo antaŭ Arnstadt.
  • 1452: Giovanni da Capestrano predikas sur la bazarplaco de Arnstadt kolervoĉe kontraŭ la senmoraleco.
  • 1457: La ceraj tabuloj informas pri 610 impostpagantoj en Arnstadt.
  • 1496: Divido de la heredaĵoj de Schwarzburg (Schwarzburgsche Erbteilung), Arnstadt ege gravadas. Nur post la morto de princo Anton Günther la 2-a de Schwarzburg-Arnstadt en 1716 Arnstadt perdos la rolon de rezidejo. Tamen ankaŭ post tio restados ofte nobeluloj en la urbo kaj en ties ĉirkaŭaĵoj.
  • 1507-08: Plurfoje Martin Luther estas en la urbo ĉe kunvenoj kiel porparolanto de sia ordeno.
  • 1525: Dum la Kamparana ribelo estis rezistadoj ankaŭ en Arnstadt. La cefagististoj kaj komplotestroj senkapigitis sur la bazarplaco.

Post la Reformacio redakti

  • 1533: Enkonduko de la Reformacio sen demando de la loĝantaro.
  • 1543: Surpaperigo grandstila de urbaj statutoj.
  • 1581: Fajrego, kiu detruis en mallonga tempo en nur tri horoj la plej grandan parton de la urbo. Kaŭzo estis peĉo ŝmirita sur tegmenton, fare de la urbestro.
  • 1617: Unua farado de pala biero fare de urbestro Niclas Fischer.
  • 1618-48: La Tridekjara milito malfacilegas la vivon de la civitanoj.
  • 1703-07: Johann Sebastian Bach laboras en Arnstadt.
  • 1756-63: Dum la Sepjara milito multaj armeeroj marŝas tra Arnstadt kaj postulas financan helpon, loĝigon ktp.
  • 1813: La tri monarkoj Francisko la 1-a (Aŭstrio), Aleksandro la 1-a (Rusio) kaj Frederiko Vilhelmo la 3-a (Prusio) renkontiĝas en Dornheim proksime de Arnstadt.
  • 1848-50: Ribeloj en Arnstadt.
  • Revolucio de 1848 en Arnstadt: Asembleo burĝa ĉe la urbodomo, protestoj, apelcioj, postaj reprenoj de novaj atingaĵoj. Pro siaj kritikaj libroeldonoj la eldonisto Ferdinand Meinhardt malliberiĝas kvar monatojn.
  • 1851: Enstalo de kuracbanejo. La bona geografia situo favoras ekde la mezepoko la setlon de metiistoj. La bonaj cirkonstancoj dum la 19-a jarcento plirapidigis la metiadan evoluon. Tiaj tendencoj kontinuis i.a. en la Erfurter Kreuz.
  • 1871: Arnstadt havas ĉirkaŭ 8.600 loĝantojn.
  • 1880-88: Restaŭrado de la Preĝejo Nia kara sinjorino.

Ekde la 20-a jarcento redakti

  • 1904: Datreveno 1200-a de la urbofondiĝo.
  • 1914: Arnstadt havas jam 19.000 loĝantojn.
  • 1918: Abdiko de la princo Günther Viktor.
  • 1944/45: Punlaboroj en la Jonas-valo.
  • 1945: La urbo kapitulaciis antaŭ la Usona armeo la 10-an de aprilo.
  • 1945: Turingio ceditas al la soveta administrado militara.
  • 1945-50: En la soveta speciala internigejo Buchenwald mortis 57 loĝantoj de Arnstadt.
  • 1989: Antaŭ la Turniĝo jam la 30-an de septembro urbanoj protestas pace kontraŭ la reĝimo. En la 21-a de oktobro 1000 civitanoj grupiĝas antaŭ la urbodomo.
  • 1990: En la 14-a de oktobro fondiĝas la Libertŝtato Turingio. Komenciĝas grandstila restaŭrado de la urbokerno. Privatuloj aniĝis al societoj kiuj privatiniciative zorgas pri la plibeligo de la urbo.
  • 2004: Datreveno 1300-a de la urbofondiĝo kun solena procesio.
  • 2007: Ekmetitas ne malmultaj stumbligaj ŝtonetoj en Arnstadt.
  • 2010: Fino de la restaŭrado de la historia urbodomo[1]

Domoj kaj turoj kaj muroj karakterdonantaj redakti

El multo da urbopordegoj nur du travivis (Riedtor, Neutor). La aliaj estis malkonstruitaj: Erfurter Tor (ĝis 1816), Längwitzer Tor (ĝis 1837), Wachsenburger Tor (ĝis 1816). La urbaj muroj havis altecon je ĝis 12 metroj. Pompaj bierfabrikadaj kaj civitanaj domoj de sur la centra placo kaj sur Ried-placo, konstruitaj laŭ nederlandaj modeloj, la renesanca urbodomo de 1585 kun ornamitaj gabloj kaj artefarita turhorloĝo, la lupolo-fontano (1573) aŭ la papermuelilo trabfaka de 1633 montras ateste la fieran pasintecon de la urbo. Pri la urbokaraktero ĝenerale skribis la verkisto Willibald Alexis: "Arnstadt estis rezidejo sed ne nur: pluse riĉa, mezepoka urbo. Stampon de ambaŭ portas Arnstadt surfrunte. Ĝiaj muroj parte falis, sed ĝiaj pordegoj, kirkoj, turoj, bazarplacaj domoj, kurbaj stratetoj almonten, angulaj kaj arielaj turetoj, ĝia situo mem klare atestas la historian evoluon."[2].

Juda vivo en la urbo redakti

 
Tombo sur la juda tombejo de Arnstadt

La bela sinagogo de Arnstadt de 1913 estis detruita en 1938. Pri ĝi onin hodiaŭ ne plu io memorigas krom monumento starigita kontraŭe al ties iama situo. Okulfrapas ankaŭ multo da stumbligaj ŝtonetoj en la tuta urbo. La Juda tombejo (germane: Jüdischer Friedhof Arnstadt) estas monumentprotektotaĵo. Ĝi funkciis inter 1924 kaj 1939. La juda tombejo situas apud la municipa ĉeftombejo ĉe la strato Parkweg nr 32. Brikmuro inter la ĉeftombejo kaj la juda sekcio klare parceligas la tutan areon. Maldekstre troviĝas sekcio por mortintoj sovetianoj. Sur la 375 m² granda tombejo estas nuntempe 24 tomboŝtonoj (el kiuj du havas memorigan rolon). Por la dum la nazia tempo murdigitaj kaj mortintaj judoj ja ekzistas memorŝtono apud la Preĝejo de Ĉieliro, proksime de la situo de la brulkonsumiĝinta sinagogo.

Bach en Arnstadt redakti

Pri la restado de multaj anoj de la Bach-klano en Arnstadt informas la kultura rondirado Bach en Arnstadt ene de la urbo. Por migrantoj eblas migri ĝis Ilmenau sur la longdistanca migradopado Von Bach zu Goethe. Por simplaj muzikemuloj eblas ĝui grandan oferton da Bach-koncertoj en la urbo en la kuro de la jaro (i.a. Bach-festivalo). Inter Bach-amikaro menciindas la Bach-societo de Arnstadt.

Vidindaĵoj redakti

Preĝejoj kaj monaĥejoj redakti

 
La Bach-kirko, antaŭe la Hopfen-fontano.

Monumentoj kaj fontanoj redakti

Domoj kaj kasteloj redakti

 
La turo de Kastelo Neideck, iama gvat-turo.

Muzeoj redakti

 
La Bach-domo en la urbokerno de Arnstadt, ne malproksime de la Bach-monumento kaj la Bach-kirko.

Placoj, stratoj, turoj, pordegoj redakti

Aliaj redakti

Servoj redakti

 
La muziklernejo en historia Domo ĉe la leono nigra en la urbocentro.

Sporto redakti

Edukado kaj klerigado redakti

Trafiko redakti

Distro kaj kulturo redakti

Aliaj redakti

 
La Malnova rektorejo en Arnstadt, Kohlgasse nr 17, la unua sidejo junulargasteja.

Festoj redakti

  • Renkontiĝo de altosaltistoj kun muziko (januare)
  • Bach-tagoj (marto/aprilo), i.a. en la Bach-kirko
  • Lanaĵ-bazaro (junio)
  • Turingia orgen-somero (julio)
  • Kastela festo (julio)
  • Historia urbofesto (septembro)

Ekonomio hodiaŭ redakti

Inter la granda nombro da famaj pereintaj entreprenoj menciotas nur la siatempe modernega aŭtofabriko Rud. Ley Maŝinfabriko, la fabrikoj de Adolf Röbling aŭ de Alexander Winckler, la grandega Laktejo de Arnstadt, la muelejo Neumühle, la Buĉejo de Arnstadt, la Bierfarejo Bahlsen. Dum la lastaj jaroj granda nombro da entreprenoj establis sin, ne malmultaj en la nordo de la urbo. Menciindas tiurilate la industriparko Erfurter Kreuz.

Listo de grandaj entreprenoj redakti

Papero kaj pakumo redakti
  • DS Smith Packaging Arnstadt Klr
Industria pakumo kaj ligno redakti
  • HOLZ-INDUSTRIE, Thomas Gerling, Sonderschalungssysteme, Industrieverpackungen, Kaminholz
Elektronikaĵoj kaj sunenergio redakti
  • CATL - bateriproduktado por elektraj veturiloj
  • Thales Transportation Systems Klr
  • Sunways Production Klr
  • Bosch Solar Energy AK
  • Masdar PV Klr
  • Antec Solar Klr Solarmodultechnologie (Halbleiterschichtaufbau/Dünnschicht) und Anlagentechnik
Maŝinkonstruado redakti
  • Heller Maschinen Klr
  • N3 Engine Overhaul Services Klr & Co. KK (Lufthansa & Rolls Royce)
  • BorgWarner Transmission Systems Arnstadt Klr (Usono)
  • Gonvauto (Hispanio)
  • IHI Charging Systems International (ICSI) Klr
  • Garant Türen- und Zargen Klr
  • Robert Bosch Klr Sicherheitssysteme Montage und Service Klr
  • Avermann Laser- und Kant-Zentrum Klr
  • Wintersteiger Sägen Klr (Aŭstrio)
  • Banso Sägen
  • Deutsche Gießerei- und Industrie-Holding AK (Eisenwerk Arnstadt Klr)
  • Arnstädter Werkzeug- und Maschinenbau AK (AWM)
Loĝistiko redakti
  • Schenker Deutschland AK
  • United Parcel Service Deutschland Inc.& Co. OHG
  • Dachser Klr & Co. KK
  • DHL Deutsche Post
Ĥemio redakti
  • Carpenter Klr (USA)
  • Schuite & Schuite Druckfarben Klr (Nederlando)
Nutraĵoj redakti
  • Urba bierfarejo
  • Getränke Fachmarkt Waldhoff Klr
  • Wolf Süßwaren Klr
  • frischBack Klr Arnstadt
  • Sauels Schinken Klr & Co. KK
  • Die Thüringer Fleisch- und Wurstspezialitäten Rainer Wagner Klr
Arto redakti
  • Arnstadt Kristall Klr

Institucioj aktivaj kaj pereintaj redakti

Geografio redakti

Arnstadt situas ĉe la suda rando de la Turingia Baseno sur ĉirkaŭ 300 metroj super la marnivelo, trafluite de la rivero Gera. La monteta antaŭlando de la Turingia Arbaro kun la montoj Reinberge kaj Alteburg etendiĝas ĝis la suda urbolimo. Arnstadt estas meze de regiono kie abundas keŭpro-tavoloj.

Klimato redakti

La pojaraj precipitaĵkvanto estas de 487 mm; la plej seka monato estas januaro, la plej malseka junio.

Urba teritorio redakti

La urbokerno troviĝas ĉe la okcidenta rivero de la Gera-rivero. Antaŭe ĉirkaŭis ĝin imponega ĉirkaŭfortikaĵo. Post la industriigo estiĝis loĝejaj kvartaloj en la sudo de la urbo. Post la Dua mondmilito la urbo plie etendiĝis norden laŭlonge de la Gera-valo.

Loĝdomblokoj fariĝis en la 1970-aj kaj la 1980-aj jaroj (oriente: Ostviertel; sudoriente: Rabenhold). Bedaŭrinde de 1980-85 barbarege detruitis ne malmultaj historiaj dometoj en la urbokerno. Dummilite la urbo ne estis suferinta grandajn damaĝojn kaj la historia konstrustrukturo restis netuŝita.

Najbaraj komunumoj redakti

La najbarantaj komunumoj estas (laŭ la senco de horloĝa montrilo; komenciĝas nordoriente): Amt Wachsenburg, Kirchheim, Alkersleben, Dornheim, Wipfratal, Plaue kaj Gossel.

Urbopartoj enkorpigitaj redakti

Apartenas al Arnstadt ankaŭ la sekvaj, iam memstaraj komunoj:

Famkonataj urbanoj kaj homoj kun gravaj ligoj al la urbo redakti

Esperanto en Arnstadt redakti

En aŭtuno 2013 la surloka Popolaltlernejo Arnstadt-Ilmenau popolaltlernejo ofertis kursojn en la Lingvo Internacia[3]. Dum la lerneja jaro 2012/13 estis Esperanto-fakrondoj ĉe la Emil-Petri-lernejo. Kable aŭdeblas en Arnstadt Turingio Internacia, la ĉiumonata Esperanto-radielsendo de Radio FREI.

Politiko redakti

La administracio de Arnstadt respondecas ankaŭ por la komunumo Wipfratal kaj prizorgis sekve sume 26.868 loĝantojn (stato: 31-a de decembro 2013).

La duan bataladon de la 6-a de majo 2012 por decidi inter du kandidatoj je urbestreco gajnis la senpartia politikisto Alexander Dill.[4]

Urba konsilantaro redakti

De post la elektoj de 2009 la urba konsilantaro konsistas el la sekvonta disdivido de la sieĝoj:

  • Bewegung Pro Arnstadt: 9 sieĝoj (+3)
  • Die Linke: 7 sieĝoj (–2)
  • SPD: 5 sieĝoj (+1)
  • CDU: 5 sieĝoj (–2)
  • Bürgerforum Arnstadt (BFA): 2 sieĝoj (±0)
  • FDP: 2 sieĝoj (±0)

FDP kaj BFA formas ununuran frakcion.

 
Urba flago.

La flago estas en la urbaj koloroj blanka-flava kun la agla blazono meze.

Ĝemelurboj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Listo de la vidindaĵoj de Arnstadt kun foto, el la germanlingva Vikipedio.

Notoj redakti

  1. La datoj estas prenitaj de Kathrin Doege/Sigrid Häßler (eld.): Arnstadt. Ein Stadtführer, eldonejo Kirchschlager, Arnstadt 2011, p. 76-79.
  2. Originala versio germane: Arnstadt war einmal Residenz, es war noch mehr, einst eine wohlhäbige mittelalterliche Stadt. Sie trägt den Stempel von beidem unverkennbar an der Stirn. Ihre Mauern sind zum Theil gefallen, aber ihre Thore, Kirchen, Thürme, die Steinhäuser am Markt, ihre krummen bergigten Gassen, die Eck- und Erkerthürmchen an mehreren Gebäuden, ihre Lage selbst sprechen deutlich von ihrer historischen Entstehung.Citite laŭ libroeldonista retpaĝo.
  3. Aliĝilo kaj priskribo de la kursoj.. Arkivita el la originalo je 2013-09-25. Alirita 2013-07-11.
  4. CDU lässt bei Stichwahlen Federn, insuedthueringen.de, 6.5. 2012