Espenfeld estas urboparto de Arnstadt, Germanio, situante je alteco de 380 metroj kaj havante 141 loĝantojn. La vilaĝo troviĝas sur altebenaĵo inter la rivero Gera (rivero) Gera eose kaj la valo Jonastal ueste. Sudokcidente de ĝi staras la monto Ebanotte (ĝis 517,8 meteroj). Ĉirkaŭ 100 metrojn for suedeoste estas la naturprotektita zono Gottesholz .

Espenfeld
komunumoparto en Germanio
Administrado
Poŝtkodo 99310
Demografio
Geografio
Geografia situo 50° 49′ N, 10° 54′ O (mapo)50.809710.8939Koordinatoj: 50° 49′ N, 10° 54′ O (mapo) [+]
Alto 380 m [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Espenfeld (Turingio)
Espenfeld (Turingio)
DEC
Espenfeld
Espenfeld
Situo de Espenfeld
Espenfeld (Germanio)
Espenfeld (Germanio)
DEC
Espenfeld
Espenfeld
Situo de Espenfeld

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Espenfeld [+]
vdr
Vido al Espenfeld

Historio redakti

Kondukis iam trans Espenfeld ĉefa komerca vojo el Arnstadt tra la Turingia Arbaro apud Oberhof, tiel ke en prahistorio la loko gravis internacie. Arkeologia elfositaĵo kun spuroj de slavoj (tomboj el la 10-a ĝis la 12-a jc) atestas tion tre bone.[1] La unua mencio estis en 1273 (Espenfeld).[2] Tre belas la Defendkirko Sankta Kruco estante romanikstila el la 13-a jarcento. Ĉe la fino de la Dua mondmilito troviĝis apud Espenfeld filia internigejo de la punlaborejo norda de Ohrdruf. En ĝi loĝaĉis kaptitoj kaj uzitis por laboregoj sekretaj en apuda Jonastal. Post la liberiĝo fare de usonaj trupoj 200 nazioj de Arnstadt devis reentombigi 96 murditajn kaptitojn el amastombo en individuajn tombojn. El tio iĝis honorigtombejero por koncentrejanoj. Inter 1970 kaj 1990 ekzistis en la iama lernejo vilaĝa ekspozicio pri la Jonastal-internigejo, fakte filio de la koncentrejo de Buchenwald. Proksime de la iama barakejo punlaborista starigitis sovetia militistara tombejo.

En la 24.1.1974 Espenfeld iĝis parto de Siegelbach; Siegelbach siavice aniĝis al Arnstadt en la 14.4.1994.[3]

Demografio, politiko, trafiko redakti

Jen la interesa demografia evoluo de Espenfeld:

  • 2007: 154
  • 2008: 151
  • 2009: 155
  • 2010: 150
  • 2011: 145

Kvartalurbestro estas Rüdiger Carnarius (partio: FWG Pro Arnstadt), kiu gvidis konsilantaron el kvar homoj. Ili samtempe responsas sur ĉiuj kampoj por Dosdorf. En Espenfeld dominas agrikulturo, proksimas ankaŭ kelkaj etaj kalkŝtonrompejoj. Stratoj unuigas la vilaĝon kun Siegelbach, Arnstadt Gossel respektive Crawinkel.

Referencoj redakti

  1. Michael Köhler: Thüringer Burgen und befestigte vor- und frühgeschichtliche Wohnplätze. Jenzig-Verlag, 2001, ISBN 3-910141-43-9, p. 96-97
  2. Beschreibende Darstellung der älteren Bau- und Kunstdenkmäler des Fürstentums Schwarzburg-Sondershausen, Zweites Heft: Die Oberherrschaft, p. 61, Hrsg.: Fürstl. Schwarzburg. Alterthumsverein, 1887
  3. Gemeinden 1994 und ihre Veränderungen seit 01.01.1948 in den neuen Ländern, Verlag Metzler-Poeschel, Stuttgart 1995, ISBN 3-8246-0321-7, Hrsg.: Statistisches Bundesamt

Eksteraj ligiloj redakti