Gossel

komunumo en Turingio, Germanio

Gossel estas loĝloko kaj eksa komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ilm de la federacia lando Turingio, kaj ekde januaro 2019 estas parto de la komunumo Geratal. Fine de la jaro 2017 la loĝloko havis 460 loĝantojn.

Gossel
Blazono
Gossel (Germanio)
Gossel (Germanio)
DEC

Map

komunumo en Germanio • komunumoparto en Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Ilm
Komunumo Geratal
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 036207
Poŝtkodo 99338
Aŭtomobila kodo IK
Oficiala Municipokodo 16070023
Politiko
Demografio
Geografio
Geografia situo 50° 48′ N, 10° 51′ O (mapo)50.79972222222210.849722222222Koordinatoj: 50° 48′ N, 10° 51′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 490 m
Areo 13,52 km²
Oficiala retejo http://www.gemeinde-gossel.de
vdr

Geografio redakti

Gossel troviĝas sur la t.n. Altebenaĵo de Gossel (Gosseler Plateau) kiu estas parto de la t.n. Ohrdruf-tavolo; temas pri ĉirkaŭ 500 m alta konkokalkaĵo. La menciita altebenaĵo kovras la sudokcidentan parton de la vilaĝa teritorio. Norde la Jonas-valo atingas la komunumon. Ĝi formas pitoreskan ne tute 100 metrojn profundan tranĉaĵon en la Ohrdruf-tavolon. La partoj norde de Jonas-valo estas plenaj de arboj kaj apartenas jam al armea trejnareo. En la oriento de Gossel en la direkto de la najbara vilaĝo Espenfeld estas ankaŭ arbaroj. Okcidentaj najbaraj loĝlokoj estas Crawinkel kaj Wölfis, sude estas Liebenstein. La Turingia Arbaro komenciĝas ĉirkaŭ 5 kilometrojn for sudokcidente de Gossel. Aliaj najbaraj komunumoj estas, dekstrume kaj de nordo, Amt Wachsenburg, Arnstadt, Plaue, Liebenstein, Crawinkel, Wölfis.

Historio redakti

Unua endokumenta mencio de Gossel estis en 1142. En la 10.7.1671 kvar fulmotondroj bruligas ne nur 34 domojn sed ankaŭ la preĝejon kun turo kaj sonoriloj. Pluse koleris hajloj damaĝantaj la rikolton. Tio okazis nur kelkajn jardekojn post la Tridekjara milito, dum kiu svedoj marodantaj malkondutegas surloke. Ĝis la fino de la 18-a jarcento komercado gravis: same kiel en Crawinkel plusendantaj agentoj kaj koĉeroj sekurigis transporton de varoj lokoj al Norda Germanujo kaj suden, trans la Turingia arbaro al Nürnberg kaj Frankfurto ĉe Majno. Reveninte ili alportis kafon, teon, sukeron, spicojn kaj aliajn gravajn aferojn pro la regionanaro.[1] La vilaĝo apartenis al la distrikto historia "Amt Wachsenburg" kiun ekposedis en 1640 la dukoj de Sachsen-Gotha, en 1672 la dukoj de Sachsen-Gotha-Altenburg kaj en 1826 la dukoj de Sachsen-Coburg kaj Gotha.

Vidindaĵoj redakti

Kirko redakti

La Mario-kirko konstruiĝis meze de la 13-a jarcento kiel monaĥeja kirko. La nuna aspekto estas nur de 1581. Pri tio atestas ankaŭ enskribo sur ŝtona tabulo muntita ĉe la preĝeja muro. En 1675 ĝi alikonstruiĝis pro fajrego ankaŭ danke al helpo de la duko Ernesto la 1-a (Saksio-Gotha-Altenburg). La frubaroka interno estiĝis ĝis 1680. La galerioj havas bibliajn scenojn (de 1703). En 1860 alvenis orgeno farita de la firmao Knauf kun orgenfasado el la ateliero de Ratzmann (antaŭ 1850). Dum novaranĝo en 1979 la altaro translokiĝis disde niĉo ĥoreja al sia nuna loko. Kie ĝi estis antaŭe troviĝas hodiaŭ eta baptisterio.

Memorejoj, moroj kaj ŝtonaj krucoj redakti

Sur la tombejo memorigas tomboj kaj memorŝtono la morton de sep viktimoj el la tempo de naziismo. De iamaj sep ŝtonaj vojrandaj krucoj hodiaŭ ankoraŭ tri ekzistas. Ĝis 1993 oni ankoraŭ povis pruvigi la ekzaktan lokon de ĉiuj sep krucoj. Tiu ĉi nido da vojrandaĵoj troviĝas sur la bone videbla monto Ebanotte sur kiun kondukis gravega strato al Arnstadt. Jam de 1912 praktikatas la kutimo de Osterpfitzen, dumpaska ritualo por junaj malinaj adoleskintoj.

Gravaj personoj kun rilatoj al Gossel redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Johann Georg August Galletti: Geschichte und Beschreibung des Herzogthums Gotha, Gotha 1780, p. 319