Baptisterio estas baptodomo. La termino celas en malnovkristana arĥitekturo ekde la 4-a jarcento memstaran centralan konstruaĵon servantan al baptoj kaj havantan tial meze baptobasenon – sakrarion, en kiun oni mergis la baptaton.

Baptodomo en Parmo

Pli poste baptisterioj estis anstataŭigitaj per baptokapeloj ene de preĝejoj. En tiuj ĉi baptejoj ne estis jam baptobasenoj, sed nur baptujo.

Laŭ Francisko Azorín baptisterio estas Speciala religia konstruaĵo, kie rite, kristanigas k. alinomigas katekumenojn.[1] Kaj li indikas etimologion el greka baptisterion kaj latina baptisterium.[2]

Signifaj konstruaĵoj de baptodomoj estas konataj precipe el Italujo.

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 31.
  2. Azorín, samloke.