Crawinkel

komunumo en Turingio, Germanio

Crawinkel estas loĝloko kaj eksa komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Gotha de la federacia lando Turingio, kaj ekde januaro 2019 estas parto de la urba komunumo Ohrdruf. Fine de la jaro 2017 la tiam ankoraŭ memstara komunumo havis 1 446 loĝantojn.

Crawinkel
Blazono
Crawinkel (Germanio)
Crawinkel (Germanio)
DEC

Map

komunumoparto en Germanio • komunumo en Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Gotha
Komunumo Ohrdruf
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 03624
Poŝtkodo 99330
Aŭtomobila kodo GTH
Oficiala Municipokodo 16067008
Politiko
Demografio
Geografio
Geografia situo 50° 47′ N, 10° 47′ O (mapo)50.78333333333310.783333333333Koordinatoj: 50° 47′ N, 10° 47′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 469 m
Areo 25,27 km²
Oficiala retejo http://www.crawinkel.de/
vdr

Historio redakti

La unua endokumenta mencio estis en 1088 en la analoj de la klostro de Goseck sub la versio Cravunkele.[1] Antaŭe estis samloke jam la grafoj de Kevernburg kiuj ĉ. 1065 konstruitis Mario-kapelon por certigi sekuran transiradon de Rennsteig; tiu ĉi ĉelo nomiĝis Gravincella. Aparenis la vilaĝo al la Administrujo Wachsenburg, kiu apartenis ekde 1640 al la Duklando Saksio-Gotha, ekde 1672 al Duklando Saksio-Gotha-Altenburg kaj ekde 1826 al la Duklando Saksio-Koburgo kaj Gotao.

 
la loka kirko

Pri Crawinkel skribis la historiisto Galletti en 1780 i.a. ke la loko havas bona klimaton, bonan akvon, multajn fontanojn, kelkajn lagetojn; ke la agrikulturo malgravas kontraŭe al la bredado de bestoj; ke estis en 1624 fajrego tie; ke inter 1773 kaj 1779 estis 40 nuptoj, 142 naskiĝintoj kaj 110 mortintoj; ke multaj perlaboras la vivon kiel ĉarpentistoj, karbonistoj, lignohakistoj; ke la arbaraj beroj ankaŭ nutras la loĝantojn; ke estas tri gastejoj en Crawinkel; ke la malnova Mario-kapelo ŝanĝigis je kirko en 1613 brulkonsumiĝonte en 1624; ke la kirko, antaŭ la Reformacio, apartenis al la Konvento Breitenbach.[2] La vivo enkomunumo baziĝas sur diversaj metioj. Tre gravis la muelejŝtona rompejo proksime de Lütsche; gravis ankaŭ la transportado danke al la situo de Crawinkel ĉe la komerca vojego inter Erfurto kaj Nurenbergo. Pro la etengiĝo de Turingia Arbaro oni ne sukcesis ĉirkaŭveturi ĝin por eviti la deklivajn transajn stratojn. Unu el tiaj stratoj kondukis el Arnstadt al Crawinkel ka tra Steiger Hohle (apud Frankenhain ĝis Oberhof kaj tra Rennsteig al Zella-Mehlis. La kava vojo Steiger Hohle estis tre mallarĝa kaj tiel oni faris la kompromison ke ĉaretoj rajtus antaŭtagmeze nur almonten veturi kaj posttagmeze envalen. Homoj alvenintaj kun malfruo do devis tranokti en Crawinkel. Pluse oni bezonis gardistojn por protektiĝi kontraŭ banditoj. Sekve ĉirkaŭ la komerca vojo estiĝis aŭtomate kaj laŭbezone multaj diversaj gastejoj kaj aliaj servejoj.

Crawinkel iam estis centro de muzikinstrumenta fabrikado (ekz. violinoj, cistroj]]. Pri ĝi donis ateston multaj konserviĝintaj instrumentoj el la jarcentoj 18a kaj 19a en variaj eŭropaj muzeoj, ekz. en Eisenach, Leipzig, Darmstadt, Hago; loke ili admireblas en la regionhistoria muzeo Alte Mühle en Crawinkel mem.

En la 1.12.1910 enloĝis ĝin 1740 homoj.[3] Pro la proksimeco al Jonastal la vilaĝo servis kiel sekreta materialdeponejo por la nazioj kaj iliaj teknikistoj. Rekta fervojlinio kondukis disde Crawinkel ĝis antaŭ la gangoj. Antaŭ la detruo per artelerio en aprilo 1945 oni parkis la originalan packontraktvagonon el Compiègne ĉe la stacidomo de Crawinkel. En 1994 oni plantis kverkon el Crawinkel en la arbaron de franclanda Compiègne. Punlaboristoj laboris en municifabriko kiu inaŭguritis en la 10.5.1935. Kelkaj bunkroj servis ankaŭ ekde januaro 1945 kiel internigejo por ĉ. tri miloj da kaptitoj el la koncentrejo de Buchenwald.[4]

Dum GDR Crawinkel iĝis parto de Distrikto Arnstadt; ekde 1994 ĝi apartenas al Distrikto Gotha. Komence de januaro 2019 ĝi iĝis parto de Ohrdruf.

Trafiko redakti

Ĉe Crawinkel estas la federacia ŝoseo B 88. Ĝi tre gravis dum GDR-tempo; la alirejo al la strato ĝis Oberhof ankaŭ tre gravis. Post kiam malfermiĝis la germana aŭtovojo A71 la cirkulado tre malkreskis. La vilaĝo situas ĉe Ohratalbahn-fervojlinio. Ĝi ne plu funkcias ekde decembro 2011.

 
gastejo ĉe la centra placo

Friedrichsanfang redakti

La vilaĝo Friedrichsanfang kunfandiĝis kun Crawinkel en 1859; ĝi estis kolonistejo kaj estiĝis laŭ instigo de la Duka forstadministrado en la 17a jarcento; ĉ. 1780 estis tie unu gastejo kaj tri domoj de arbarlaboristoj. Iliaj viv- kaj laborkondiĉoj estis tre malfacilaj. En 1858 la crawinkel-anoj protestis kontraŭ la plano ekkunvialĝanigi [kio?] la 50 friedriĉsanfang-anojn. Kaŭzo estis la timo ke oni devus finance helpadi la novajn kunvilaĝanojn.[5]

Crawinkel – ĉu urbo? redakti

Ŝajne Crawinkel en la mezepoko posedis la privilegion de urbaj rajtoj. Tamen pri tio ne plu ekzistas dokumento sed la nomo urbo konatas ekde 1340. Argumento por la korekteco de tiu ĉi konjekto estas ne nur la granda trafiknodeco de ĝi sed ankaŭ triangula placo antaŭ la ĉefa gastejo kiu nuntempe ankoraŭ nomiĝas merkatejo; mezepoke merkataj rajtoj kaj urbaj privilegioj ofte estis kune. Alia arguemnto estis ke la nomo de la menciita gastejo estis estinta Der alte Ratskeller, do gastejo ĉeŭrbodoma. Fakte engasteje okazis la kunvenoj de la konsilantaro kaj kestego oficiala kun dokumentoj gravaj ekzistis ĝis la 1950aj jaroj en subtegmentejo. Ĉu Crawinkel perdis aŭ eĉ vendis la urbajn rajtojn al Ohrdruf malklaras. Klaras ke post la incendio de 1624 la komunumo malriĉiĝis. La sumo de 100 taleroj kontraŭ cedo de urbaj rajtoj estus bona por rekonstrui la preĝejon.[6]

Referencoj redakti

  1. Otto Dobenecker (eld.): Regesta diplomatica necnon epistolaria historiae Thuringiae vol. 1, Jena 1896, nr. 950.
  2. Jen la plena teksto: Wegen seiner hohen Lage hat der Ort gesunde Luft. Pflaster- und Kalksteine gibt es in Menge und es werden auch gute Mühlsteine gebrochen. An gesundem Wasser fehlt es auch nicht und im Orte befinden sich viele Springbrunnen. Ein kleiner Bach, welcher den Ort durchfließt, treibt eine Mühle. Es sind auch verschiedene Teiche da. Der Ackerbau ist, wie in Waldgegenden gewöhnlich, mittelmäßig und mühsam. Desto besser ist die Trift (Viehwirtschaft). [...] In Urkunden wird der Ort Gravincella (Grafenzella) genannt, und wahrscheinlich hat er, ebenso wie Gräfenhai und Gräfenroda, den Grafen von Kevernburg oder von Gleichen, seinen Ursprung zu verdanken. Es gab im Mittelalter auch Herren von Crawinkel. Das Dorf wurde 1624 (falsch 1664) von einer Feuersbrunst heimgesucht, welche die Kirche, das Pfarr- und Schulhaus, das Schenk- und Malshaus, 113 Wohnhäuser und 116 Scheunen verzehrte. Es ist ziemlich groß, denn es hat 209 Häuser und 934 Einwohner. Von 1773 bis 1779 zählte man 40 Ehen, 142 Gebohrene und 110 Verstorbene. [...] Unter den Einwohnern gibt es viele Zimmerleute, Köhler, Kienrußbrenner und Holzhauer. Der Kienruß wird weit weggefahren und die Fuhrleute bringen dafür andere Waren mit zurück. Im Sommer tragen die vielerlei Arten von Beeren, welche in dem Walde wachsen, etwas zur Nahrung der Einwohner bei. Diese dürfen auch dreimal in der Woche in dem herrschaftlichen Walde Holz lesen. Die Gemeinde besitzt ein Stück Holz. [...] Sie hat auch die Brau- und Schenkgerechtigkeit, ingleich das Recht einen Weißbecker zu halten. Zu Ohrdruf haben die Crawinkler einerlei Marktrecht mit den Bürgern. Wegen der Landstraße, welche über den Wald führt, gibt es hier drei Gasthöfe. Die alte Marienkapelle wurde 1613 zu einer Kirche umgebaut, welche aber 1624 mit abbrannte. Sie mußte also wieder neu aufgeführt werden. Vor der Reformation soll das Stift zu Breitenbach Lehnsherr dieser Kirche gewesen sein. -- El: 'Geschichte und Beschreibung des Herzogthums Gotha, 1780' de Johann Georg August Galletti
  3. http://www.gemeindeverzeiĉnis.de/gem1900/gem1900.htm?coburg/ohrdruf.htm[rompita ligilo]
  4. Thüringer Verband der Verfolgten des Naziregimes – Bund der Antifasĉisten und Studienkreis deŭtsĉer Widerstand 1933–1945 (Hrsg.): Heimatgechichtlicer Wegweiser zu Stätten des Widerstandes und der Verfolgung 1933–1945, Band 8: Thüringen; Frankfurt/Main: VAS, 2003; ISBN 3-88864-343-0; p. 83.
  5. Heimatkreis Gotha Stadt und Land (eld):Arme Familien als Knackpunkt. Gebietsreform vor 150 Jahren: Friedrichsanfang kam nach Crawinkel (=Gothaer Heimatbrief, 54/2009), p. 56-57
  6. Käthe Bohnhardt: Heimatliches von Crawinkel am Thüringer Wald; Druckerei Hans-Peter Ewald, Plaue 1994

Eksteraj ligiloj redakti