Malfermi la ĉefan menuon

Ohrdruf estas eturbo en Distrikto Gotha, Germanujo. Ĝi tre famas estinte la loĝloko de Johann Sebastian Bach kaj apudante unu el la plej grandaj armeaj spacoj de Turingio. Admirotas kelkaj historiaj konstruaĵoj en la kerno urba kiel ankaŭ Kastelo Ehrenstein ĉe la ties rando. Ohrdurf estas responsa komunumo por Luisenthal kaj centro por la suda teritorio de Distrikto Gotha. Urbestras Stefan Schambach (SPD). Fine de decembro 2015 la komunumo havis 6 218 loĝantojn. La fervojlinio Ohratalbahn (nuntempe neservita) unuigas la lokon kun Gotha en la nordo kaj Gräfenroda en la sudo. Famas la urbo ankaŭ pro sia lernejo Gymnasium Gleichense.

Ohrdruf
Blazono
Ohrdruf in GTH.svg
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Gotha
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Koordinatoj 50°49′41″N 10°43′58″O  /  50.82806°N, 10.73278°O / 50.82806; 10.73278 (Ohrdruf) (mapo)Koordinatoj: 50°49′41″N 10°43′58″O  /  50.82806°N, 10.73278°O / 50.82806; 10.73278 (Ohrdruf) (mapo)
Alto super la marnivelo 375 m
Areo 39,75 km²
Loĝantaro 6218 (stato 2015-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Telefona antaŭkodo 03624
Poŝtkodo 99885
Aŭtomobila kodo GTH
Oficiala Municipokodo 16067053
Komunumestro Marion Hopf
Titolo de komunumestro Bürgermeister
Partio de komunumestro Nepartia
Adreso de la administrejo Marktplatz 1
Oficiala retejo http://www.ohrdruf.de
Information icon.svg
vdr
mapo de Ohrdruf (1921)
Tombeja preĝejo (2011)
Laborejo de la meblofabriko Georg John jun. KG, 1967
ateliero de maskofaristo, 1979

Geografio kaj urba dispartiĝoRedakti

Ohrdruf situas je 375 metroj de alteco proksime de Turingia Arbaro (norde) ĉe la transiro de la Uestturingia monteta regiono ĝis la eoste situanta Ohrdruf-tavolo. Ĝi estas konkokalkaĵo. La norda kaj la orienta medioj de Ohrdruf kvazaŭ tute ebenas, dume la montoj de Turingia Arbaro je ĉ. 2 km sude ekaltiĝas tre "tuje", ĉar mankas tie ci transira zono monteta inter ebenaĵaro kaj Turingia Arbaro. Ohrdruf situas ĉe la rivero Ohra, flanka alfluanto de Apfelstädt/alfluanto de Gera, kiu ankaŭ nomon sian donis al la urbo. La silabo -druf signifas vilaĝon.[1] En la 1.1.2019 ekorpigitis je Ohrdruf la komunumoj Crawinkel, Gräfenhain kaj Wölfis.[2] Por Luisenthal daŭras la statuso responsa de Ohrdruf.

HistorioRedakti

Komenco ĝis 1900Redakti

Ĉirkaŭ la tempo de la nasko de Jesuo Kristo troviĝis proksime de la hodiaŭa kastelo setlejo de la elbĝermana tribo de la Hermunduroj. Post 530 p.K. konstruitis ĝuste tie franka akvokastelo. En 723/724 fondis Sankta Bonifaco klostreton sub la patroneco de Sankta Miĥaelo surloke kiu apartenis ĉirkaŭ 800 je la Abatejo Hersfeld. En la 10-a jarcento la surloka Petra konvento gastigas imperiestron Oto la 1-a (Sankta Romia Imperio). El la posedo de la grafoj de Käfernburg-Schwarzburg transiris la urbo en 1342 al la grafoj de Gleichen estinte ekde la malfrua mezepoko sub la feŭda kaj landa regado de la Dinastio Wettin. En 1344 la konvento de la aŭgustenanoj translokigitis al Gotao; la urbajn rajtojn oni cedis al la ohrdrufanoj en la jaro 1348. Ekde 1356 administris la tuto fare de konsilantarestroj (Ratsmeister). Inter 1463 ĝis Reformacio ekzistis krome konvento de la karmelanoj en Ohrdruf. En 1482 starigitis la fabriko Tobiashammer apud Ohrdruf, kiu funkciis ĝis 1972.[3] En 1599 la Gleichen-grafoj alilokigis la sidejon al Ohrdruf je la nova Kastelo Ehrenstein kaj samtempe la urbo ĉirkaŭitis de ĉirkaŭfortikaĵo kaj ricevis gimnazion. Kiam la Gleichen-dinastio estingiĝis en 1631 al urbo kiel ankaŭ ses vilaĝoj najbaraj venis sub la nomo Supera grafujo Gleichen pro heredkontrakto al la linio Neuenstein de la princoj de Hohenlohe. Ili havis ĝis 1848 en Ohdruf oficejon kaj konsistorion. La landa suvereneco restis unue komune ĉe ĉiuj domeroj de Saksio-Vajmaro venonte en 1657 sub la solan regadon de la linio Saksio-Gotao. En 1611 kaj poste en la jaroj 1625/26 kaj 1635/36 dum la Tridekjara milito pestepidemio furoris kaj mortigis pli ol la duonon de la enloĝantaro. Fajregoj en 1510, 1753 kaj 1808 forigis ne nur altvalorajn konstruaĵojn sed ankaŭ gravajn aktojn kaj dokumentojn. En 1808 brulkonsumiĝis la malnova renesancstila urbodomo, la framskeletaj domoj de ĉe ĉefa bazarpleco, la Kirko Sankta Miĥaelo kiel ankaŭ la loĝdomo de la orgenisto Johann Christoph Bach, frato kaj instruisto de Johann Sebastian Bach. La enloĝantaro perlaboris la vivon per agrikulturado, lantekstado, transportservoj, komercado per ligno kaj tritiko. Du kupromartelegoj datumas el la 15-a kaj la 17-a jarcentoj, feraĵfabriko produktis falĉojn kaj rabotilojn; ekzistis du papermuelejoj kaj multaj faristoj de vipbastonoj kun propra gildo. Ekde 1837 estiĝis diversaj produktejoj por matracoj, porcelano, ludiloj, butonoj, ledaĵoj, vitraj instrumentoj. Ĉefe la industrio ludila kreis multon novan kaj eksportis siajn altkvalitajn aferojn ankaŭ fremdlanden. En 1876 Ohrdruf ricevis stacidomon; la fervojlinio inter Gotha kaj (ekde 1892) Gräfenroda funkciis ĝis decembro 2011.

1900 ĝis la nuntempoRedakti

Ekde 1906 la armea zono apuda ege pligrandigitis, kio floregis la ekonomion surlokan. Ĝis 1918 apartenis Ohrdruf al la Duklando Saksio-Gotao (ĝis 1826 Duklando Saksio-Gotao-Altenburg), poste al la Duklando Saksio-Koburgo kaj Gotao. Post proklamo de respubliko Ohrdruf estis parto de la Liberŝtato Gotao ĝis 1922. Post cedo de juĝadrajtoj fare de la Hohenlohe-anoj en 1848 ene de Kanzleibezirk Ohrdruf der Obergrafschaft Gleichen kreitis por vilaĝoj najbaraj la ŝtata justicejo Justizamt Ohrdruf kiu iĝis en 1858 post administra reformaro je Landratsamt Ohrdruf kiu funkciis ĝis 1922. Ĝi gigantis kaj havis la dimension de hodiaŭa landa distrikto kovrante la teritorion disde Wechmar norde ĝis Zella-Mehlis kaj Ilmenau-Manebach sude kaj disde Tambach-Dietharz okcidente ĝis Gossel oriente. Post 1922 la plej granda parto iĝis ero de Landa distrikto Gotha, dume la orientaj zonoj venis sub la Distrikton Arnstadt. Zella-Mehlis sude iĝis sendistrikta. Dum la Granda Depresio la urbo suferadis tiel ke la komunistoj ekgravis. En 1930 ambaŭ komunismaj frakcioj pretigis ne tute la duonon de ĉiuj konsilantaranoj. En 1931 la nazioj pretigis la urbestron Willy Marschler kaj en 1932 la dekstruloj jam posedis la plejmulton de balote donitaj voĉoj.[4] En la 6.2.1945 bombade damaĝis la aliancanoj la urbon kaj la ĉirkaŭaĵojn. Ne malpli ol 31 domoj kiel ankaŭ la kirka navo de la Mikaelo-preĝejo komplete detruitis; 64 konstruaĵoj grave damaĝitis kaj la Triunuo-kirko kaj Kastelo Ehrenstein ankaŭ ne restis maltuŝitaj. La viktimoj entombigitis post funebra ceremonio publika antaŭ la urbodomo en amastombo sur la Nova tombejo.[5] Kiam la Usona Armeo liberigis la urbon oni malkovris la punlaborejon de Koncentrejo Ohrdruf, filion de Buchenwald. Je la komenco de julio 1945 la sovetiaj trupoj okupis Turingio]]n kiu denove liberiĝis de komunismo post la Turniĝo de 1989. Ekde tiam Ohrdruf bone evoluis ekonomie, demografie kaj monumentprotektade.[6] Nuntempe pli ol 30 modernaj firmaoj havas la produktejojn en Ohrdruf kaj la urbo arkitekture rebrilas.

FamulojRedakti

En Ohrdruf morti hungara pentristo Imre Ámos dum la nazia erao.

ReferencojRedakti

  1. Beate Lex: Ortsnamen der ‘Thüringischen Landeschronik’ (Codex Gothanus Chart. B 180). Magistriĝlaboraĵo, Jena 2001 (PDF)
  2. Thüringer Gesetz- und Verordnungsblatt Nr. 14/2018
  3. Werner Dietzel. Mühlen zwischen oberer Saale und Thüringer Becken Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza, 2012, ISBN 978-3-86777-453-6, p. 123.
  4. Manfred Ständer: Ohrdruf im Dritten Reich. Sutton-Verlag, Erfurt 2012. ISBN 978-3-86680-973-4, p. 9–13.
  5. Manfred Ständer und Peter Sĉmidt: 100 Jahre Truppenübungsplatz Ohrdruf 1906–2006. Geiger-Verlag, Horb am Neckar 2006. ISBN 3-86595-107-4. p. 195/196
  6. Erfüllende Gemeinde Stadt Ohrdruf. Infobroschüre der Gemeinde, 6. Aŭflage 2010. p. 5 dd.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti