Käfernburg (Arnstadt)

La Käfernburg (malfrua nomo: Kevernburg) estis burgo sur la 383 m alta monteto Schloßberg supre de Angelhausen kaj Oberndorf, en Arnstadt, Germanujo.

Käfernburg

burgo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 49′ 8″ N, 10° 58′ 46″ O (mapo)50.818910.9795Koordinatoj: 50° 49′ 8″ N, 10° 58′ 46″ O (mapo)
Käfernburg (Arnstadt) (Turingio)
Käfernburg (Arnstadt) (Turingio)
DEC
Käfernburg (Arnstadt)
Käfernburg (Arnstadt)
Situo de Käfernburg (Arnstadt)
Käfernburg (Germanio)
Käfernburg (Germanio)
DEC
Käfernburg
Käfernburg
Situo de Käfernburg
Map
Konstruita 1100
vdr

Historio redakti

 
Elaera foto: malfone bone videblas la impona burgomonto

La Kevern-burgo konstruitis verŝajne ĉ. 1000 kaj servis unue kiel protektilo de komerca vojo, kiu kondukis laŭlonge la rivero Ohra tra la trapasejo de Oberhof.

La unua dokumenta mencio estis la 8-an de novembro 1141 kun atestado de grafo Sizzo la 3-a[1].

Pro garantidonoj kaj heredaj dividoj la posedantoj ofte ŝanĝis. Dum ĝia kulmina periodo la burgo estis ĉefsidejo kaj de la grafoj de Kevernburg kaj de ilia graflando.

En 1365 la dinastio estingiĝis. La bieno estis vendita la 29-an de majo 1387 al la landgrafo Balthasar von Thüringen. Li garantidonis la kastelon en la 15-a de julio 1394 al sia pli juna frato Wilhelm. Post la estingiĝo de la landgrafa klano en 1446 la teritorio ekhavis novajn proprietulojn, nome la dinastion de la grafoj de Schwarzburg, parencaj al la Kevernburg-anoj.

Post la Reformacio la burgo servis kiel oficejo al diversaj administradanoj. Dum la Tridekjara milito ĝi ekkaduĝis. Ŝtonojn, brikojn, tegolojn, lignaĵojn uzis la loĝantoj de la najbaraj vilaĝoj por konstrui domojn kaj stratojn. Materialeroj ankaŭ servis por alikonstrui la Kastelon Neideck

Hodiaŭ nenio restis krom valaĵo apenaŭ videbla pro densa kaj dorna arbustaĵo. Nekredeble sed vere: bedaŭrinde nek bildo aŭtentika de la burgo ekzistas.

Posedantoj de la burgo redakti

En kronologia sinsekvo:

Subnotoj redakti

  1. Laŭ la kroniko de la urbo Arnstadt.. Arkivita el la originalo je 2003-06-13. Alirita 2003-06-13.

Literaturo redakti

  • Ludwig Friedrich Hesse: Geschichte des Schlosses Kevernburg. En: Neue Zeitschrift für die Geschichte der Germanischen Völker, Vol. 1, Kajero 1, 1832, p. 27 sekv.
  • Ludwig Friedrich Hesse: Geschichte der Kevernburg bei Arnstadt im Fürstenthume Schwarzburg-Sondershausen. En: Thüringen und der Harz, volumo 5, 1841
  • Hans Krumbholz: Burgen, Schlösser, Parks und Gärten, Berlin/Leipzig 1984
  • Hansjürgen Müllerott: "Die Käfernburg über Oberndorf vorm Thüringer Wald", en: Thüringer Landesmuseum Heidecksburg (eld.): Thüringen im Mittelalter. Die Schwarzburger. Beiträge zur schwarzburgischen Kunst und Kulturgeschichte, volumo 3, Rudolstadt 1995, ISBN 3-910013-16-3, p. 269–272.
  • Thomas Bienert: Burgstelle Käfernburg – Mittelalterliche Burgen in Thüringen, Wartberg Verlag, Gudensberg-Gleichen 2000, ISBN 3-86134-631-1, p. 120.
  • Michael Köhler: Käfernburg – Thüringer Burgen und befestigte vor- und frühgeschichtliche Wohnplätze, Jenzig-Verlag, Jena 2001, ISBN 3-910141-43-9, p. 150.
  • Werner Mägdefrau kaj aliaj (eld.): Thüringer Burgen und Wehranlagen im Mittelalter, Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza 2001, ISBN 3-934748-43-0, p. 64.