Domo Mühlberg en Ohrdruf, Germanujo, nomate ankaŭ Burgo Ohrdruf (multas la nomoj germane: Haus Mühlberg, Kupferschlößchen, Villa Mühlberg, Mühlburg, Vierfarbenschloß), estis konstruita inter 1933 kaj 1935 fare de la entreprenisto Thilo Albin Mühlberg. Planinto estis Bodo Ebhardt; funkcio ĝia estis dum multaj jaroj klerigeja. Ekde 2017 ĝi estas okazigejo sub la nomo "Burg & Park Ohrdruf".

Burgo Ohrdruf (Domo Mühlberg)
Burg Ohrdruf (Domo Mühlberg)
Portalo de ĉe Gotaa strato
Ĉefa ejo de Bodo Ebhardt

Priskribo redakti

La arkitekto kaj fondinto de Germana burga unio, Ebhardt konstruis tre malkutiman domon ĉe Gotaa strato 30 en Ohrdruf; la por la 1930aj jaroj furorega konstrumaniero kaj la komisio de renomita arkitekto tiutempa igis la konstruaĵojn senprokraste unikaĵo. Jam dum GDR ĝi, kune kun la parkegoj, metitis sub monumentprotektan staton. Hodiaŭ oni preferas la nomon Burg Ohrdruf kiu ankaŭ videblas sur ŝtona tabulo apud la enirejo. Vere tio malkorektas se paroli pri la senco de burgo ĉar ĝi tute ne estas loĝa/rempara areo el mezepoko. La konstruformo eble responsas pri la nomo tiu iel stranga. Enskribitaĵo latina sur ekstera muro el la 1930aj jaroj tekstas ora et labora (preĝu kaj laboru).

Thilo Albin Mühlberg estis inter 1933 kaj 1935 ŝtata konsilisto kaj fare de NSDAP nomumita prezidanto de la Mezturingia industria kaj kaj komerca ĉambroj. Sekve li laboris ankaŭ en la ĉefa komercsekcio de la turingia goviestro. Ĉu la posedanto kun la familianoj siaj vere iam enloĝas la konstruaĵon cetere malklaras. En aprilo 1945 li arestitis fare de usonanoj kaj la posedaĵaro lia ŝtatigitis. Lia fabriko iĝis popolproprieta entrepreno (poste ĝi nomiĝis VEB Bleiwerke Ohrdruf) La domo servis mallongan tempon kiel komandejo por la Usona Armeo por la apuda transira centro de sovetianoj militkaptitaj (la centro estas apud la iama Koncentrejo Ohrdruf). Poste uzis ĝin la Ruĝa Armeo ĝis 1978, kiam la soldatoj forlasis ĝin sub kadukegaj kaj tristaj kondiĉoj. En la 1980aj jaroj la tuto iĝis objekto protektota kaj alifunkciiĝis je klerigejo. Post Turniĝo kaj denovaj restaŭradoj ĝi iĝis Porjunulara klerigejo de la Liberŝtato Turingio; pro financaj kialoj devis maleki tia uzado en 2003. Ĝis 2006 ĝi estis ankoraŭ klerigejo sub privata gvido dume hodiaŭ ĝi estas kongresejeto kaj restoracio. Vizitoj post antaŭa sinanonco kaj maldaŭra uzado propra jes ja eblis.

Kroniko redakti

  • 1933–1935 konstruo
  • 1936–1945 loĝejo de Mühlberg ĝis eksproprietigo en la jaro 1945a
  • 1946–1949 orfejo de Caritas
  • 1949–1955 porinfana ripozumhejmo (antaŭ ties transloko al Georgenthal)
  • 1955–1978 sovetia armea stabo, laste de Stabsstelle 39. Garde-Mot. Schützendivision[1]
  • 1978–2003 kleriegjo kaj hejmo sub variaj tenadantoj, laste sub la ŝirmo de la Lando Turingio
  • 2003–2006 klerigejo sub gvido de privatulo
  • 2015–2016: okazigejo kun restoracio kaj kongresejeta hotelo
  • ekde 2017: luebla okazigejo por privataj kaj publikaj aĵoj (koncertoj, foiroj, liberaeraj eventoj ktp.)

Teorioj redakti

Rilate al la ejaro ekzistas diversaj teorioj pri ĝia speciala graveco dum Nazia Germanio, ekz. kiel sekreta komandejo, komunikadcentro, sidejo de sekreta bunkraro - ankaŭ en kunteksto kun la najbara mistera Jonastal. Kulpas pri tiaj teorioj ege la berlina historiisto Rainer Karlsch kaj ties verko Hitlers Bombe; ĝis nun nenio tia science konfirmeblis. La urbo Ohrdruf mem ne faras iun reklamon pri la "burgo", nek sur la oficialaj retpaĝoj nek en fremdultrafikaj publicaĵoj.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Haus Mühlberg en la germana Vikipedio.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Adrian Ermel "Nachbarschaft zwischen Übung und Ernstfall" Ohrdruf und Truppenübungsplatz 1906 – 2009, Rockstuhl, 2010
50.84111110.734352