Preĝejo Sankta Triunuo (Ohrdruf)

Preĝejo Sankta Triunuo (germane: Sankt-Trinitatis-Kirche) estas la ĉefa protestantisma kirko en Ohrdruf, Germanujo. Tiun ĉi rolon plenumis ĝis la detruiĝo en februaro 1945 la Miĥaelo-preĝejo, dume la Triunuo-kirko estis antaŭurba kaj garnizona preĝadoloko.

la kirko de suduesto
altarejo

Historio redakti

Komence de la 16-a jarcento ekzistis ekstere de la suda ĉirkaŭfortikaĵo, en la antaŭurbo la strato Lange Leich kun Laŭrenco-kapelo. En 1525 fariĝis tie la unua protestantisma prediko. Malkonstruo de la kapelo necesis en 1533 pro kaduko. Fakte perdis tiam la kvartalanoj sian preĝejon. Komence de la 18-a jarcento oni decidis novkonstruon kaj meto de la fundamenta ŝtono okazis en aprilo 1709 en la ĉeesto de duko Frederiko la 2-a (Saksio-Gotao-Altenburg). La planojn faris ĉefkonstruisto. En junio 1714 estis rekonsekro. Tiam orgenludis Johann Christoph Bach la 3-a, la surloka kantoro.

Meblaro redakti

La barokan domon ĉirkaŭas interne je du flankoj duobla galerio. Niĉoj por aŭtoritatuloj troviĝas flanke de altaro; krome estas la ligna plafono ebena. En 1746/47 Johann Stephan Schmaltz el Wandersleben instalis tie orgenon, kiun oni anstataŭigis en 1814 per instrumento el la ateliero de Georg Franz Ratzmann el Ohrdruf. La plafonbildojn kreis en 1895 la surloka pentristo kaj instruisto Bruno Kohlmann.

En 1927 la ĥorejo estis nove farita kaj unuaetaĝe alvenis fermebla vintra sekcio kaj komunumaj salonoj. Ankaŭ la hejtilo moderniĝis. Danke al fondaĵo la vajmara artisto kreis vitralojn el kristala vitro kun bibliaj motivoj laŭ dizajno de la berlinano Paul Birr. La figuro de Jesuo Kristo altarvande datumas de 1935.

Dum restaŭradlaboroj en la 1980-a jaroj oni translokigis la predikejon pli en la direkto de la seĝaro, maldekstren. Ĝian antaŭan pozicion ekornamis baroka bildo pri la Krucumito. En oktobro 1992 rekonsekriĝis la en Liĉ (fare de Förster & Nicolaus) renovigita Ratzmann-orgeno. En 1997/98 oni finis la eksteran fasadon kaj en 2006/07 necesis nova riparo de la orgeno.[1]

La baptujo de ĉ. 1680 verŝajne originas el la kapelo de Kastelo Ehrenstein. Sonorilon faris la gotaano Paul Seeger (1648–1721). Oftas utiligo de tiu ĉi kirko por koncertoj.

Bach-oj deĵorantaj surloke redakti

Ĉar la kirko funkciis ekde 1738 kiel paroĥa ekzistis ekde 1742 memstaraj orgenistoj:

Literaturo redakti

  • Broschüre der Evangelisch-Lutherischen Kirchgemeinde Ohrdruf
  • Ellrich/Heinke/Hoerenz: Zwischen Hörsel und Wilder Gera, Weimar 2005, ISBN 3-86160-167-2

Notoj redakti

  1. detalaj orgeninformoj

Eksteraj ligiloj redakti

50.82305555555610.734722222222