Tobiashammer (Ohrdruf)

muzeo en Germanio
(Alidirektita el Tobiashammer)

Tobiashammer estas granda per akvoforto movigita forĝa martelegaro en Ohrdruf, kiu datumas de la jaro 1482-a. Ekde 1983 ĝi estas teknika monumento kaj muzeo.

Tobiashammer
Gisita artoplastiko Nova vivo.
Tri el la kvin falantaj martelegoj.
Duono de vapormaŝino kun 12.000 ĈP.

Historio kaj produktojRedakti

La unua forĝejo konstruitis verŝajne en 1482[1] ĉe la rivero Ohra. En 1592 aĉetis la tuton Tobias Albrecht, laŭ kiu la komplekso poste nomitis Tobiashammer. La martelegaro unue konsistis el tri fermartelegoj, movitaj per akvorado.

Oni produktis feraĵojn, kiel falĉilojn, serpojn, sokojn, lancojn kaj glavojn. Poste komenciĝis la prilaborado de kupraĵoj kaj oni tiam ekfaris lavadokuvojn, kaldronojn, bierfaradinstrumentojn, potojn, kruĉojn, patojn, kaserolojn ktp. La longtempe ankoraŭ en la 20-a jc faritaj timbaloj "el unu peco da kupro" ĝis hodiaŭ famas pro sia sono.

Ĝis 1816 la familio Albrecht posedis la entreprenon, poste la posedantoj ofte alternis. De la duono de la 19-a jc la fabrikoj etendiĝis senteble. Oni konstruis duan martelegejon kaj ferladan laminatejon. La en 1882 konstruita administradejo hodiaŭ estas familiara trinkejo kaj vendejo de biletoj kaj katalogetoj.

En 1972 aĉetis la kadukiĝintan komplekson la tiama entrepreno Stahlverformungswerk Ohrdruf. En 1983 ĝi estis prezentita unuafoje al la publiko. Speciala aranĝo estas la ĉiujara okazanta Forĝa simpozio: en 2009 ekz. kunvenis gisartistoj el tri kontinentoj omaĝe al Fritz Kühn. Dum tiuj jaroj multaj konataj forĝartistoj kaj metalskulptistoj kreis belegajn artaĵojn, el kiuj ankoraŭ nun ne malmultaj estas plibeligantaj la ĉirkaŭaĵojn (ekz. la granda Nimfeo de Alfred HabermannLa vizaĝo de Rüdiger Roehl).

Muzeo kaj teknikoRedakti

La vizitebla komplekso havas kvin funkciantajn martelegojn, laminatejon, ŝlifmaŝinaron kaj fornojn. Akvorado ĝis hodiaŭ movis la tuton. Ĝi tamen estis nur unu el ne tute 40 akvoradforton uzantaj laborejoj laŭ la nur 10 km longa rivereto!

Krome ekde 1988 la muzeo gastigas unu el la plej granddimensiaj vapormaŝinoj de Eŭropo, kiu konstruitis en 1920, pezas 305 tunojn kaj havas 12.000 ĉevalpovojn. Ĝi devenas el la iama Maxhütte de Unterwellenborn. Post la malfunkciigo en 1985 oni transportis ĝin tien ĉi. Dum rondgvidadoj montratas ĝia mekanismo.

LiteraturoRedakti

  • Wolfgang Schmidt, Wilfried Theile: Denkmale der Produktions- und Verkehrsgeschichte. Teil 1. VEB Verlag für Bauwesen, Berlin 1989, ISBN 3-345-00312-0
  • Eberhard Wächtler: Tobiashammer Ohrdruf. Stahlverformungswerk Ohrdruf 1987
  • Manfred Beckert: Metallgestaltung im Tobiashammer. 25 Jahre Metallgestalter-Symposium im Tobiashammer, Steinbeis-Edition 2008, ISBN 3-938062-29-0
  • Tobiashammer: ein Kunstbuch. Verlag für Schweißen und Verwandte Verfahren, DVS-Verlag 1999

ReferencojRedakti

  1. "Thüringen-Reporter" de la 29-a de aprilo 2012.

Eksteraj ligilojRedakti