Luisenthal

komunumo en Turingio, Germanio

Luisenthal estas komunumo en Germanio, en la valo Ohratal. Ĝi troviĝas en la distrikto Gotha de la federacia lando Turingio. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 1175 loĝantojn. La administrajn servojn por la loĝantoj transprenas najbara, tiel nomata "plenumanta" komunumo, Ohrdruf.

Luisenthal
Blazono
Luisenthal (Germanio)
Luisenthal (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Gotha
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 036257
Poŝtkodo 99885
Aŭtomobila kodo GTH
Oficiala Municipokodo 16067044
Politiko
Komunumestro Günther Jobst
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Marktplatz 1
99885 Ohrdruf
Demografio
Loĝantaro 1175 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 47′ N, 10° 43′ O (mapo)50.78472222222210.721666666667Koordinatoj: 50° 47′ N, 10° 43′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 450 m
Areo 30,59 km²
Oficiala retejo http://www.luisenthal.de
vdr

La loko estas nomita laŭ dukino Luise Dorothea.

Komunumo - suda parto

Vidindaĵoj redakti

En la vilaĝo troviĝas la ruina kastelo Käfernburg kun belfrido 15 metrojn alta. Krome vizitantojn allogas la tre vidinda Muzeo de bierfarado, integrita en gastejo. La plej eksterordinara centro de altiro estas do la baraĵlago kaj akvorezervujo Ohratalsperre proksime de Luisenthal, ĉirkaŭirebla fare de migrantoj sur bela vojeto 13 kilometrojn longa. Fine menciiĝu la grava teĥnika muzeo Tobiashammer (i.a. vapormaŝinoj) en la norda parto de la urbeto.

Transportado publika redakti

Antaŭ 135 jaroj malfermiĝis la fervoja konekto inter Gotha kaj Gräfenroda kun haltejo ankaŭ en Luisenthal. La 10-an de decembro 2011 lastafoje pasaĝertrajnoj cirkulos, ĉar la linio poste ĉesigos sian ekziston danke al la profesia nekapableco kaj miopeco de la turingiaj politikistoj.[1]

Eksteraj ligiloj germane redakti

Referencoj redakti

  1. Turingia ministerio por konstruado, landa evoluiĝo kaj transportado:Sinnvoller Mittel-Einsatz in den Personennahverkehr Arkivigite je 2016-01-05 per la retarkivo Wayback Machine, Anonco por la gazetaro datumanta de la 20-a de oktobro 2011
 
Memorŝtono sur la Käfernburg de la milito inter Prusio kaj Francio en 1870.
 
La akvobaraĵo Ohratal ĉe Luisenthal, samtempe elektra centralo kaj libertempa ripozloko idilia.