Gräfenroda
Gräfenroda estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ilm de la federacia lando Turingio, kaj krome estas la administra centro de komunumaro, do grupiĝo de pluraj najbaraj komunumoj por komuna plenumo de iuj administraj servoj, nomata Verwaltungsgemeinschaft Oberes Geratal. Fine de la jaro 2019 la komunumo havis Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo mod loĝantojn.
Gräfenroda | ||||
| ||||
![]() | ||||
---|---|---|---|---|
Administrado | ||||
Federacia lando | Turingio | |||
Distrikto | Distrikto Ilm | |||
Komunumaro | Verwaltungsgemeinschaft Oberes Geratal | |||
Urborajtoj | – | |||
Telefona antaŭkodo | 036205 | |||
Poŝtkodo | 99330 | |||
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 | 52-14 | |||
Aŭtomobila kodo | IK | |||
Oficiala Municipokodo | 16070024 | |||
Politiko | ||||
Komunumestro | Frank Fiebig | |||
Partio de komunumestro | La Maldekstro | |||
Adreso de la administrejo | An der Glashütte 3 | |||
Demografio | ||||
Geografio | ||||
Koordinatoj | 50°44′56″N 10°48′44″O / 50.74889°N, 10.81222°O (mapo)Koordinatoj: 50°44′56″N 10°48′44″O / 50.74889°N, 10.81222°O (mapo) | |||
Alto super la marnivelo | 400 m | |||
Areo | 23,32 km² | |||
Oficiala retejo | http://www.graefenroda.de | |||
Gräfenroda estas konata pro la fakto ke tie estis industrie fabrikataj la unuaj ĝardenaj nanoj. Ĝemelurbo ĝia estas Vouziers en Franclando.
HistorioRedakti
Gräfenroda menciitis unuafoje endokumente en 1290. La setlejnomo signifas lokon ĉe iama arbaro. Iam posedis la vilaĝon la grafoj de Käfernburg respektive Schwarzburg, inter 1446 kaj 1819 kunposedantis la Witzleben-anoj, poste la dukoj de Saksio-Gotao. Tradiciaj metioj estis forstado kaj vartransportado kiel ankaŭ mineja ekspluato de kupro, arĝento kaj plumbo. Ekde la 16-a jarcento oni faradis vitraĵojn. En la 17-a jarcentoj estiĝis la vilaĝeroj Anspiel kaj Dörrberg en kombino kun starigo de fandejoj kaj martelejoj. Tamen antaŭindustriiĝaj entreprenoj ne ofertis tro multe da laborlokoj, tiel ke ĉirkaŭ 1850 multaj lokanoj elmigris Usonon. Nur post 1850 venis - danke al industriiĝo - pli grandaj fabrikoj: en 1855 pri lignaĵoj, en 1860 pri terakoto, en 1869 pri vitraĵoj, poste diversaj pri porcelano.
En 1884 oni ricevis konekson al la fervojlinio kondukanta inter Neudietendorf kaj Ritschenhausen. Fine de la 19-a jarcento inventitis en Gräfenroda la ĝardena nano pri kies historio kaj produktado oni bone informiĝas en surloka muzeo. Inter 1858 kaj 1922 Gräfenroda apartenas al la administra oficejo Ohrdruf en la Duklando Saksio-Koburgo kaj Gotao.
Dum la Dua mondmilito 104 punlaboristoj orienteŭropaj devis labori ĉe la firmao Hugo Funk Söhne kaj en la vitraĵfabriko Wilhelmshütte. Surtombeje tomboj kaj memorigtabulo memoras onin je du koncentrejanoj de Buchenwald pafmortigitaj fare de SS-anoj dum laciga marŝego. Dum la nazia tempo agadis kaj vivis surloke la fifama kontraŭjudisma verkisto Artur Dinter kiu ĉe militfino fuĝis al Zell am Harmersbach. Dum la GDR-tempo tenadis la VEB-matracfabriko Wittekind de Halle (Saale) hejmon por la infanoj de la laboristaro en Gräfenroda.
GeografioRedakti
Gräfenroda kuŝas en alteco ĉirkaŭ 400 metroj en la valo de Wilde Gera. Temas pri la plej granda malurba komunumo en la Distrikto Ilm, koncerne la nombron de la enloĝantoj pri la kvara plej granda tiudistrikte. Danke al etendiĝo je 5 kilometroj temas pri la plej longa komunumo tiudistrikta. Norde de Gräfenroda troviĝas la monteto Läusebühl (490 m), sude la monteto Gräfenrodaer Berg. Okcidente estas la akvobaraĵo Lütschetalsperre. La rivero Lütsche enfluas en Gräfenroda en la riveron Wilde Gera. Alvalen je 3 kilometroj estas la aŭtoŝosea ponto Talbrücke Wilde Gera, la plej impona ponto de la aŭtoŝoseo A 71. Urboparto estas Dörrberg.
Elstaraj personojRedakti
Muzikistoj ĉirkaŭ la Kellner-familioRedakti
- Johann Peter Kellner (1705–1772), komponisto kaj orgenisto
- Johann Christoph Kellner (1736–1803), komponisto kaj orgenisto, filo de Johann Peter Kellner
- Johann Philipp Kirnberger (1721–1783), muzikteoriisto kaj komponisto, disĉiplo de Johann Peter Kellner
- Johannes Ringk (1717–1778), komponisto kaj orgenisto, disĉiplo de Johann Peter Kellner
Honoraj civitanojRedakti
Gräfenroda havas tri honorajn civitanojn.[1]
- 1999: Rainer Abendroth (1925–2009), regiona historiisto
- 2002: Katrin Apel (* 1973), biatlonistino
- 2005: Peter Harder (* 1962), restaŭris la Kellner-Weise-orgenon en la Lorenco-kirko kaj okupiĝis pri la verkoj de Johann Peter Kellner
Aliaj gravulojRedakti
- Carl Wernicke (1848–1905), neŭrologo kaj psikiatro, mortis en Gräfenroda-Dörrberg
- Artur Dinter (1876–1948), verkisto kaj politikisto
- Hermann Brill (1895–1959), politikisto (SPD) kaj unua registrarestro de Turingio post la Dua mondmilito; naskiĝis en Gräfenroda
- Karl Fuchs (1910–2002), muldisto
- Gerhard Riege (1930–1992), juristo kaj politikisto
- Lutz Holland (1934–2012), skulptisto
- Lieselotte Ahnert (* 1951), psikologino
- Daniel Graf (* 1981), biatlonisto
- Peter Walde (* 1945), politikisto
VidindaĵojRedakti
- La protestantisma Preĝejo Sankta Laŭrenco konstruitis en 1731/33 fare de la gotaa ĉefarkitekto Johann Erhard Straßburger pro malsufiĉa grandeco de la antaŭula konstruaĵo. El la malnova kirko estas la altaro ĉefa triptika (de ĉ. 1500).
- La Muzeo pri ĝardenaj nanoj memoras pri al unua industriigita farado de tiaj nanofiguroj, kiuj komenciĝis en du entreprenoj fonditaj en 1872.
- En la Domo Grevenrot troviĝas muzeo pri regiona historio.
- Alteburg, kastelruino de rabistaj kavaliroj