Kastelo Schwarzburg

Kastelo Schwarzburg troviĝas en la samnoma komunumo Schwarzburg kaj nombriĝis ĝis 1940 inter la plej imponaj kasteloj de Germanio.

Kastelo Schwarzburg

Der Innenhof des Schlosses Schwarzburg um 1890.tif

Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 38′ 18″ N, 11° 11′ 38″ O (mapo)50.638311.1939Koordinatoj: 50° 38′ 18″ N, 11° 11′ 38″ O (mapo)
Situo de Kastelo Schwarzburg
Information icon.svg
vdr
La domo de la Imperiestra salonego kun parko pitoreska.
Aspekto en 1900.

PriskriboRedakti

Situanta sur longa monteta kresto kaj ĉirkaŭfluata de la rivero Schwarza la komplekso havis ne tute unu jarmilon da historio ĝis abrupta fino dum la NS-tempo. Post la forpelo de Anna Luise, la vidvino de la lasta grafo – faciligite pro kritika sinteno de la dinastio al la nazioj –, oni volis ene de nur 2 jaroj alifunkciigi la kastelon en grandan gastejon por la gastoj oficialaj de la Tria regno. Pro kosta eksplodo la planoj ne realiĝis kaj restis en 1942 granda ruino. Malgraŭ diversaj projektoj de rekonstruado la kastelo ĝis hodiaŭ estas plurparte en kaduka stato.

HistorioRedakti

La unua endokumenta mencio de Kastelo Schwarzburg estis en 1123. Ĝi estis la prapatra sidejo de unu el la plej potencaj turingiaj dinastioj kaj nomdonanta. En 1584 la kastelon heredis la dinastia linio de Schwarzburg-Rudolstadt, ĝi restis ĝis 1918 en ilia posedo kaj uzatis kiel oficejo, ĉasadkastelo kaj dumsomera domo. Brulkatastrofoj en la jaroj 1695-a kaj 1726-a detruis partojn de la kastelo.

La ĝis nun videbla baroka aspekto de la ĉefa ejo kiel ankaŭ de la kastela kirko ŝuldatas al la konstrufazo de inter 1710–19, kiam la kastelo en kunteksto kun plialtigo de la rango de la grafoj al Regnaj princoj (Reichsfürsten). Tiutempe faritis ankaŭ la ornamo de la ejo kun la Imperiestra salono per portretoj de romiaj kaj germanaj imperiestroj, en kies mezo – kvazaŭ samrange – tronas grafo Günther la 21-a de Schwarzburg-Arnstadt.

 
La Imperiestra salonego.
 
Interno de la arsenalo ĉ. la jaro 1900-a.
 
Memorŝtono pri la subskribo de la Konstitucio vajmara far Ebert.

En 1695 incendio damaĝis la norde de la leŭtenberger-alo situantajn ejojn (inter ili la kirko kaj eroj de la ĉefa ejo). La detruita orienta alo ne plu rekonstruitis. La preĝejo jes ja rekonstruitis ĝis 1713 kaj prenis la rolon paroĥujan de la Vala preĝejo (Schwarzburg). La inter 1660 kaj 1694 konstruita ĉefa kastelo ricevis ĝis 1718 alkonstruaĵeton similan al portiko, kiu kune kun la rektangule apudanta kirko formis reprezentivecan kortan areon. La aranĝon per dekoraj reliefoj kaj skulptaĵoj prizorgis la skulptisto Johann Gottfried Kaufmann. Rimarkindas la enkorpigo de la festa salono en la vestiblon kolonozan, danke al kio la areo eosta ripozas sur la suba portiko. En la festosalonego mem konserviĝis ĝis nun la stuke kovritaj plafonoj de Tobias Müller de Rudolstadt (faritaj en 1741).

Amikoj de la kastelojRedakti

Admirantoj de la kastelo estis i.a. Goeto, Wilhelm von Humboldt kaj Ŝilero, laŭdantaj ties idiliecan situon en la Schwarza-valo. Ankaŭ la arkitekto Henry Van de Velde gastis surloke en 1906: li poste amikiĝis kun la lasta princa paro Günther Victor kaj Anna Luise von Schwarzburg-Rudolstadt kaj Schwarzburg-Sondershausen. Post la abdiko en 1918 la eksa grafo plu uzis la kastelon loĝeje.

Kelkon da monatoj poste prezidanto Friedrich Ebert subskribis je la 11-a de aŭgusto 1919 la Vajmaran Konstitucion en Schwarzburg. La vilaĝo jam en 1911 kunvenigis gravajn socialdemokratojn de Berlino kaj sekve estas konata de ili. La 29-an de julio Ebert kun la familio ekgastis surloke kaj nur 2 tagojn poste la nacia asembleo en Vajmaro de aprobis la novan leĝaron (262 voĉdonoj enfavore kontraŭ 75). La subskribo tamen ne okazis sur la kastelo, sed en hotelo de la vilaĝo.

Planoj novcele utiligi la kastelon dum jardekoj multis (feria hejmo, hotelo, restoracio, kultura centro ktp.) sed pro la grandaj kostoj neniam realiĝis. Almenaŭ la ejo kun la Imperiestra salonego restaŭritis (ĝis 1971) kaj ĝi nuntempe estas muzeo (kun aldona ekspozicieto). Ekde 1994 responsas pri la tuto la Fondaĵo Turingiaj Kasteloj kaj Ĝardenoj. Alia paŝo restaŭrada estos la rekonstruo de la malkonstruitaj partoj de la iama ĉeportala dometo, nuntempe lakuno inter burgo kaj arsenalo. Okaze de la datreveno 100-a de la Vajmara konstitucio en 2019 oni volas prezenti la kastelon en nova brilo.

MuzeoRedakti

Apud respektive sub la Imperiestra salono kun la pentraĵe esprimita fondolegendo de la dinastio Schwarzburg troviĝas du vizitindaj ekspozicioj - en la teretaĝo kaj la intera etaĝo. Ili pritraktas la historion de la dinastio kaj de la kastelo. Videblas historiaj bildoj de la impona surmonteta komplekso kaj produktoj el al iam fama porcelana manufakturo Schwarzburger Werkstätten für Porzellankunst. Tiuj du elmontrejoj aranĝitis en 1971 ankoraŭ en kunlaboro kun la Muzeo Heidecksburg (Rudolstadt).

ArsenaloRedakti

Raporto pri ĉambro por deponado de kirasoj jam de la 14-a jarcento ekzistas: ekde la 16-a jarcento oni parolas pri vera arsenalo. En la paso de la tempo ĝi iĝis fortimpresa reprezentilo por la grafo kun pli ol 3.000 pecoj. Nur en 1940 post la perforta naziigo de la komplekso la arsenalo malplenigitis. La kolekto venis al Rudolstadt, kie ĝi tamen nur ekde 1962 prezentitis publike sur la Kastelo Heidecksburg. La ejo kadukiĝis ekde la 1950-aj jaroj; nur la terenfalinta, nordorienta turo (1947) intertempe rekonstruitis. Ekde majo 2018 oni - post riparo de la armiloj – montras ilin denove ĉe la originala loko.

LiteraturoRedakti

  • Jens Henkel (eld.): Die Schwarzburg. Kulturgeschichte eines Schlosses (= Beiträge zur schwarzburgischen Kunst- und Kulturgeschichte. Bd. 9). 2., unveränderte Auflage. Thüringer Landesmuseum Heidecksburg, Rudolstadt 2009, ISBN 978-3-910013-70-4.
  • Jens Henkel: Das Zeughaus Schwarzburg. Vom Waffenlager zur Schausammlung des Fürstentums Schwarzburg-Rudolstadt. In: Helmut-Eberhard Paulus, Susanne Rott (Hrsg.): Die wehrhafte Residenz. Zeughaus – Marstall – Militär (= Jahrbuch der Stiftung Thüringer Schlösser und Gärten. Bd. 12). Schnell + Steiner, Regensburg 2009, ISBN 978-3-7954-2232-5, S. 27–40.
  • Helmut-Eberhard Paulus: Orangerie und Kaisersaal von Schloss Schwarzburg. Deutscher Kunstverlag, München u. a. 2002, ISBN 3-422-03091-3.
  • Lutz Unbehaun: Der Ausbau der Schwarzburg zur Landesfestung. In: Helmut-Eberhard Paulus, Susanne Rott (Hrsg.): Die wehrhafte Residenz. Zeughaus – Marstall – Militär (= Jahrbuch der Stiftung Thüringer Schlösser und Gärten. Bd. 12). Schnell + Steiner, Regensburg 2009, ISBN 978-3-7954-2232-5, S. 66–74.
  • Lutz Unbehaun: Schwarzburg. In: Stephanie Eißing: Thüringen (= Georg Dehio: Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler.). Deutscher Kunstverlag, München u. a. 1998, ISBN 3-422-03050-6, S. 1129–1130.

Eksteraj ligilojRedakti