Vala preĝejo (Schwarzburg)

La protestanta Vala kirko (germane: Talkirche Schwarzburg) troviĝas en Schwarzburg, Germanujo. Uzas ĝin diserve kaj protestantoj kaj katolikoj.

La Vala kirko, Schwarzburg
La bela interno kirka

Historio redakti

Menciitis ĉ. 1100 en Schwarzatal-valo kapelo estanta sub patroneco de Margareta de Antioĥio. Novkonstruigis ĝin en 1572 grafo Anton Heinrich (Schwarzburg-Sondershausen) je la honoro de la Sankta Triunuo. En 1710 Schwarzburg ne plu apartenis al la eklezisubdistrikto de Allendorf formonte ĝis 1935 unuon kun Unterweißbach. Ekde 1935 la malnovaj ligoj reekvalidis. En 1712 faritis la unuaj restaŭradoj kaj unu jaron poste konstruitis la impona preĝejo de Kastelo Schwarzburg kiujn rajtis uzi kaj anoj de la duka dinastio kaj la vilaĝanoj. Pro tio la Vala kirko iĝis portombeja.

En la 2a duono de la 19a jarcento la kirketo pli kaj pli kadukiĝis kaj ĝin utiligis la entombigistoj kiel deponejon. Nur la turo kvazaŭ rifuzis kadukiĝi. En printempo 1882 la ejo malnova plejparte malkonstruitis kaj novkonstruo komenciĝis; jam en la 10a de decembro 1882 oni rekonsekris ĝin. Engaĝiĝantoj ĉefaj prie estis la kastela predikisto Kabis kaj la instruisto kaj kantoro Magnus Voigt. La ambona altaro de 1712 tute remetitis en la novan kapelon.

La turo estis malkonstruota en la 1973a jaro; nova finitis en 1976. De 1976 datumas ankaŭ kvar bronzaj sonoriloj kaj la malnova orgeno de 1882 (Eifert-produkto el Stadtilm) anstataŭigitis en 1982 per instrumento de la firmao Schönefeld (Stadtilm). La lastpasinta restaŭrado okazis inter 2006 kaj 2009.]]. Poste minacis ankoraŭ damaĝoj pro larmofungo.[1]

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Schwarzburger Talkirche wird 440 Jahre alt[rompita ligilo], gazetartikolo de la 14.4.2012.
50.64243311.194338