Stadtilm

komunumo en Turingio, Germanio

Stadtilm estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ilm de la federacia lando Turingio. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 8311 loĝantojn. Al Stadtilm apartenis ekde julio 2018 ankaŭ la vilaĝo de la iama komunumo Ilmtal, i.a. Singen kun historia monto kaj fama bierfarejeto.

Stadtilm
Blazono
Stadtilm (Germanio)
Stadtilm (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio • setlejo
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Ilm
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 03629
Poŝtkodo 99326
Aŭtomobila kodo IK
Oficiala Municipokodo 16070048
Politiko
Komunumestro Lars Petermann
Partio de komunumestro membriĝis al neniu partio
Adreso de la administrejo Straße der Einheit 1
Demografio
Loĝantaro 8311 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 47′ N, 11° 5′ O (mapo)50.77583333333311.0825Koordinatoj: 50° 47′ N, 11° 5′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 360 m
Areo 17,27 km²
Oficiala retejo http://www.stadtilm.de/
vdr
Panoramo de nordoriento
La fervoja viadukto
La historia urbodomo en eksa monaĥejo

Historio redakti

La urbo stiuas sur la norda flanko de la Turingia Arbaro, en la valo de la rivero Ilm. Norde kaj sude limigas ĝin altaĵoj kun arbaro. Unue menciite meze de la 12-a jc., ĝi akiris la urborajtojn la malfruan 13-an jarcenton. Favora al la urboevoluo en la 14-a kaj la 15-a jc. estis la cirkonstanco ke la loko estis la fina punkto de la komerca vojo Kahlertstraße kondukinta de Coburg tra la Turingia Arbaro. Tamen influis ĝin ankaŭ la diversaj heredaj kvereloj de la linioj de la Schwarzenburg-dinastio, al kiu apartenis la urbo de la komenco ĝis la 20-a jc.

Ekonomio redakti

Ekonomian bonstaton garantiis la kultivado de lupolo kaj bierfarado. Poste la bredado de ŝafoj kaj la metioj de ŝpinado kaj drapaĵproduktako. Pro relative malfrua konekso al la fervojo nur en 1894/95 industriigo malfruis ankaŭ. Jen kelkaj sektoroj, el kiuj kelkaj ekzistas ankoraŭ nuntempe:

  • Salminejo (ĝis 1998)
  • Kemiaĵoj: domal wittol Wasch und Reinigungsmittel GmbH
  • Ŝufarado: Paul Hoffmann - Ilmia (ĝis 1998); F.C. Ebert KG (kunfandiĝis kun Ilmia); Albert Machedanz & Co KG (ĝis 1977); Louis Höring KG (ĝis 1977); Otto Krähmer (kunfandiĝo kun Machedanz); Hilmar Eberhardt; Adolf Knauf; Voigt
  • Ledofabrikado: A.Th. Meißner; Hugo Toursel KG
  • Metalprilaborado: GEWES - Gelenkwellenwerk Stadtilm GmbH
  • Ludilfabrikoj: Carl Liebmann (ĝis 1964)
  • Orgenfabrikado: jam de 1625; ekz. de Orgenfabriko Eifert
  • Aliaj: Stadtilmer Porzellanfabrik KG;Seeger & Co KG ;OKOLI-Gesellschaft Rudolf Römer & Co; lignoprilaborado; brikfabrikado; vinkeloj Otto Sohn; bierfaristoj Brömel

Vidindaĵoj redakti

 
Idiliecaĵo ĉerivera antaŭ la iama ledofabriko; fone videblas la kirkoturoj

Paroĥa preĝejo redakti

La grava konstruo frugotikstila dokumentas la volon de la Schwarzenburg-dinastio publike aperi en tre impona maniero. Ĝi konsekratis en 1335 kaj estas sub la patroneco de la Dipatrino. La dutura okcidenta fasado, la norda kaj suda portaloj de la halo kaj la ĥorejo apartenas ankoraŭ al la origina komplekso farita en la stilo de la cistercianoj. La du turoj ricevis poste gotikajn suprajn etaĝojn kaj piramidajn spajrojn. En la suda vestiblo (ĉ. 1320) videblas du figuroj estantaj super la natura grando. La gablo estas de la 19-a jc. La antaŭhalo de la norda figura portalo estas artiste ornamita per ogivkruciĝo. En 1784 oni rearanĝis la internon. La baroj antaŭ la ĥorejo, la pupitro kaj la orgeno estas interese farita laŭ la rokoko-stilo.

Urbodomo kaj muzeo redakti

Ĝi faritas ĉ. 1600/10 kun integrigo de partoj de eksa monaĥejo de cistercianinoj (fondita en 1287). En la 20-a jc. oni forigis ĉiujn modernajn alikonstruon. Interne troviĝas ankaŭ tre bela Urba muzeo; la iama refektorio estas hodiaŭ la Ratskeller. Krome ornamas la konstruajon turo kun ŝtuparo kaj gablo renesancstila. Alia specialigita muzeo estas la Tunelmuzeo Niederwillingen ekster la centro.

Bazarplaco redakti

Granda rektangula placo estas en la centro de la urbokerno, protektita per fortikaĵoj el la 15-a jc. De tio cetere videblas ankoraŭ pli multaj restoj ol en aliaj urbetoj. Centre starigitis obelisko omaĝe al la komponisto Albert Methfessel. Belega estas ankaŭ la Eckholdt-puto.

Viadukto fervoja redakti

Ĝi konstruitis en 1890 por la fervoja linio de inter Arnstadt kaj Saalfeld. La 21 arkopontoj - hodiaŭ monumentprotektita - imponege kaj majeste etendiĝas super la Ilm-valo.

En la urbokvartalo Griesheim troviĝis la belega Kastelo Griesheim; ankoraŭ ekzistas tie la Mario-Magdaleno-kirko protestantisma. En Ehrenstein estas la impona Burgruino Ehrenstein.

Urbokvartaloj redakti

Stadtilm havas ekde januaro 2019 ne malpli ol 22 kvartalojn, nome:

Ĉirkaŭaĵo redakti

Menciindas la kirko en Dienstedt, je 7 km oriente de la urbo kun grava altarretablo de 1513 kaj la ruino de kastelo Ehrenstein je 8 km oriente de Stadtilm, datumanta de la 13-a jc. En najbara Griesheim Friedrich Fröbel fondis la unuan Ĝeneralan germanan edukadejon (Allgemeine deutsches Erziehungsanstalt), la 13-an de novembro 1816.

Gefiloj de la urbo kaj personuloj kun ligiloj tien ĉi redakti

Literaturo redakti

  • Marianne Mehling (eld.): Knaurs Kulturführer. Thüringen, 4-a eldono, Droemer, Munkeno 1994.
  • Stadtverwaltung Stadtilm (eld.): 725 Jahre Stadtilm – Programmheft der Festwoche, Stadtilm 1993.
  • Ralf Heunemann: Stadtilm in alten Ansichten, Europäische Bibliothek, Zaltbommel/Niederlande 1992. ISBN 90-288-5451-7
  • Rat der Stadt Stadtilm, Bereich Innere Angelegenheiten und Freiwillige Feuerwehr Stadtilm (eld.): Festschrift 125 Jahre Freiwillige Feuerwehr Stadtilm, Stadtilm 1990.
  • Stadtverwaltung Stadtilm (eld.): 700 Jahre Stadtilm - Festschrift anlässlich der 700-Jahr-Feier, Stadtilm 1968.
  • Rat der Stadt Stadtilm (eld.): Stadtilm in Thüringen, Stadtilm 1958.
  • Festschrift zum Stadtilmer Heimatfeste 1.-3. Juli 1911, Stadtilm 1911.

Eksteraj ligiloj redakti