Kastelo Griesheim

Kastelo Griesheim (germane Schloß Griesheim) estis baroka komplekso konstruita ĉ. 1735 en Stadtilm-Griesheim/Germanujo. Moderniĝo ĝia faritis en la 1920aj jaroj, malkonstruo dum la sovetia okupado en 1948.

Kastelo Griesheim
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 45′ 10″ N, 11° 2′ 23″ O (mapo)50.752711.0396Koordinatoj: 50° 45′ 10″ N, 11° 2′ 23″ O (mapo)
Situo de Kastelo Griesheim
Information icon.svg
vdr

HistorioRedakti

De la 12a jarcento ĝis 1717 vivis sur la bienoj en Griesheim kun aldonita nobela farmo la dinastianoj de Griesheim. En 1720 akiris Christian August von Lindenfels la Supran bienon, en 1739 ankaŭ la Malsupran bienon de la kavalirbienego. Tiutempe estiĝis la duetaĝa baroka kastelo de sur Kirchberg-monto kun enkorpigo de restaĵoj de la malnovaj konstruaĵeroj. Kastelo kaj preĝejo plibeligis la vilaĝon dum jarcentoj. En 1744 la bienoj venditis al la Princa ĉambro de Rudolstadt, de kiu en 1751 aĉetis la tuton Carl Joseph von Hoheneck. Post tri generacioj de hoheneck-a posedo reakiris ĝin Rudolstadt. Ili farmigis ĝin al fidindaj luprenantoj kaj oficistoj. Ĉar konstruitis en 1851 nova administrista domo, la kastelo jardekojn estis neenloĝata. Tamen ĝi dufoje por jaro inspektitis kaj eventualaj mankoj forigitis. En 1898 malgraŭ tio barbarete malkonstruitis belega sed kaduka altano. Ankaŭ la malnova transirejo disde la supra etaĝo kastela ĝis la najbara Mario-Magdaleno-kirko ne postvivis.

 
Maketaĵo de la malkonstruita kastelo
 
Paro de kastelo kun preĝejo

Ekde 1909 iĝis Gerhard Jordan unu el du farmantoj de la Princa ĉambrobieno. Li revenis en la rango de majoro el la Unua mondmilito Griesheim iĝis ŝtata bieno de la nova Liberŝtato Turingio. Ekde 1924 Jordan estis ununura luprenanto sukcese klopodante la reloĝeblecon surlokan. Modernigoj necesaj faritis inter 1922 kaj 1924 dum kiuj konsiladis ankaŭ Jordan mem. Alkonstruitis i.a. ekstera ŝtuparo, balkono, moderna tubaro por provizado per varma akvo.

Estis la duetaĝa kastelo 18 metrojn alta, kvazaŭ kvadrata komplekso de 30 x 25 metroj kun luma korto meze. La kastelo tuta estis kun kelo kun belaj ogivaj volboj. Ĝi havis festsalonegon kaj 16 kromajn ĉambrojn. La plejmulto el ili havis stukajn plafonojn kaj ĉie ajn estis artiste altvaloraj kahelaj fornoj. Ĝis la fino de la Dua mondmilito la kastelo estis en nekritikenda, perfekta stato. Ekde 1944 enloĝis ĝin la atomfizikisto Kurt Diebner kun siaj familianoj kaj kelkaj siaj kunlaborantoj. Lie esploradis en eksterimenta laborejo devinte forlasi la lokojn en Gottow pro alproksimiĝo de la fronto. Mallonge post kiam Wehrmacht-anoj kondukis Diebner al Bavario venis usonanoj teknikavidoj traserĉonte la kastelon kaj penonte havigi al si la scienculon mem. Frustriĝinte pri lia malĉeesto la amerikanoj vidis la botelojn de la vinkelo.[1] Ekloĝis en la kastelo forpelitaj germanoj el Eosta Eŭropo. Sub sovetia okupado 150 hektaroj, la konstruaĵaroj, la bestaro, la maŝinaro kaj la ilaro eksproprietigitis kaj disdonitis al 37 familioj.

Barbara malkonstruoRedakti

Je la komenco de la jaro 1948 ordonitis laŭ SMAD-ordono nr. 209 pri terena reformo la malkonstruo de la kastelo por gajni materialojn por farmdomoj novaj. La kronikisto tiam raportis ke estus malfacilaĵoj koncerne la malkonstruplenumon. Multaj lokuloj, inter ili ankaŭ la pastoro, estis ege kontraŭe ĉar la kastelo ne estis damaĝita kaj ĉar troviĝis 20 senhejmaj personoj ene. Fine ekis la maltegmentigo en aprilo. Baldaŭ poste bravaj lokanoj estis retegmentintaj la domon. Sed pro premo fare de la sovetiaj ideologiistoj kaj sub minaco de puno en mallongega tempo malkonstruitis ĉio tie dum la lastaj someraj semajnoj de 1948. Hodiaŭ memoras pri la iama beleco nur tera monteto sur la situo kastela. La gajno materiala por fundamentoj de 9 novaj farmbienoj estis ridinde malalta. Kunlaborantoj de la Kastela Muzeo (Arnstadt) povis ankoraŭ savi kelkajn altvalorajn barokajn fornojn, diversajn ŝrankojn kaj la leonajn figurojn kronintajn la eksteran ŝtuparon. Protestoj de monumentprotektadaj fakuloj ankaŭ ne estis malhelpintaj la forigon barbaran.

La sovetia garda generalmajoro Kolesniĉenko skribis en la 21.4.1948 al la ministroprezidanto de Turingio akuzon akran pri ŝajnaj sabotado, malobeo de la 209-ordono, malamika propagando pro ofta maltuja malkonstruo de tiaj konstruaĵoj aŭ almenaŭ alutiligvolo de ili por publikaj aŭ kulturaj taskoj; laŭ li tiaj fiaĵoj senprokraste ĉesu.[2] ß

LiteraturoRedakti

  • Hans-Helmut Lawatsch: Griesheimer Jahrhundertabriß. En: Beiträge zur Heimatgeschichte, Stadt und Landkreis Arnstadt, Heft 9, Arnstadt 1990, p. 75–79
  • Hans-Helmut Lawatsch: Physikalische Brisanz aus politischer Hülse: Kurt Diebner. En: Beiträge zur Heimatgeschichte, Stadt und Landkreis Arnstadt, Heft 9, Arnstadt 1990, p. 91–98
  • Raportoj de la kronikisto Gerhard Fuchs
  • Thomas Bienert: Missbraucht. Verschwundene Schlösser (12): Das Barockschloss zu Griesheim bei Stadtilm. Thüringer Allgemeine, 2006

NotojRedakti

  1. Tion ĉi rakontis la filino de Jordan flegante la patron kiu ankoraŭ en la jaro 1945a forpasis.
  2. Schreiben der Verwaltung der SMAD Thüringen in Weimar an den Ministerpräsidenten von Thüringen, 21.4.1948