Malfermi la ĉefan menuon

Forpelo de Germanoj (1944–1950)

Germanoj lasante Silezion por iri al Germanio okupita de Aliancanoj en 1945. Foto de la Germanaj Federaciaj Arkivoj (Deutsches Bundesarchiv).
Iamaj orientaj teritorioj de Germanio perditaj profite al Pollando kaj Sovetunio dum la Unua kaj Dua Mondmilitoj aperas grize kaj nigre, respektive. Nuntempa Germanio estas markita ruĝe en tiu mapo.

Dum la lastaj etapoj de la Dua Mondmilito kaj dum la post-milita periodo, Germanaj civitanoj kaj personoj de Germana praularo estis elpelitaj el variaj Orienteŭropaj landoj kaj senditaj al la restanta teritorio de Germanio kaj Aŭstrio. Post 1950, kelkaj el ili elmigris al Usono, Aŭstralio, kaj al aliaj landoj el tie post konstato de malfacila integriĝo al siaj novaj germanaj loĝlokoj. La koncernaj areoj estis ĉefa la iamaj orientaj teritorioj de Germanio, kiuj estis aneksitaj ĉefe de Pollando kaj de Sovetunio post la milito, same kiel la Germanoj kiuj estis loĝantaj trans la antaŭmilitaj limoj de Pollando, Ĉeĥoslovakio, Hungario, Rumanio, Jugoslavio, kaj la Baltaj ŝtatoj. La Nazioj estis farintaj planojn — nur parte kompletigitaj antaŭ la malvenko de Nazioj — por forigi multajn Slavajn kaj Judajn popolojn el Orienta Eŭropo kaj setligi la areon el Germanoj.[1][2] La postmilita elpelo de Germanoj formis gravan parton de la geopolitika kaj etna rekunfigurado de Orienta Eŭropo en la konsekvencoj de la Dua Mondmilito, kiuj klopodis krei etne homogenajn landojn ene de redifinitaj landlimoj.[3] Inter 1944 kaj 1948 ĉirkaŭ 31 milionoj da personoj, kiel etnaj Germanoj ('Volksdeutsche') same kiel la Germanaj civitanoj ('Reichsdeutsche'), estis porĉiame aŭ provizore translokigitaj el Centra kaj Orienta Eŭropo.[4]

Ĉirkaŭ 1950, totalo de proksimume 12 milionoj da Germanoj estis foririntaj aŭ estis elpelitaj el centr-orienta Eŭropo al Germanio kaj Aŭstrio okupitaj de Aliancanoj. La registaro de Okcidenta Germanio registris totalon de 14 milionoj, inkludante etnajn Germanajn migrantojn al Germanio post 1950 kaj la infanoj naskitaj de elpelitaj gepatroj. La plej grandaj nombroj venis el antaŭekzistantaj Germanaj teritorioj ceditaj al Pollando kaj al Sovetunio (ĉirkaŭ 7 milionoj), kaj el Ĉeĥoslovakio (ĉirkaŭ 3 milionoj). Dum la Malvarma Milito, la registaro de Okcidenta Germanio kalkulis ankaŭ kiel elpelitoj 1 miliono da eksterlandaj kolonoj setlitaj en teritorioj konkeritaj de Nazia Germanio dum la Dua Mondmilito.

La mortokvanto atribuebla al la luktado kaj elpeloj estas ankoraŭ disputita, kun ĉirkaŭkalkuloj game el 500,000, ĝis okcidentgermana demografia ĉirkaŭkalkulo el la 1950-aj jaroj de ĉirkaŭ 2 milionoj. Pli ĵusaj ĉirkaŭkalkuloj fare de kelkaj historiistoj metis totalon de 500-600,000 atestitaj mortoj; ili asertas ke la nombroj de la okcidentgermana registaro ne havas akuratan subtenon kaj ke dum la Malvarma Milito pli altaj nombroj estis uzitaj por politika propagando.[5][6] La Germana Historia Muzeo metas la nombron de 600,000, argumente ke la nombro de 2 milionoj da mortoj en la antaŭaj studoj de la registaro ne povas esti subtenitaj.[7] La nuna oficiala sinteno de la Germania registaro estas ke la mortokvanto rezulta el la luktado kaj elpelado gamis el 2 al 2.5 milionoj da civiluloj.[8][9][10]

La forigoj okazis en tri koincidaj fazoj, el kiuj la unua estis la organizita evakuado de etnaj Germanoj fare de la Nazia registaro tuj antaŭ la antaŭeniro de la Ruĝa Armeo, el la mezo de 1944 al komenco de 1945.[11] La dua fazo estis la disorganizita fuĝo de etnaj Germanoj tuj post la malvenko de la Wehrmacht. La tria fazo estis pli organizita elpelo post la Potsdama Interkonsento fare de la estroj de la Aliancanoj,[11] kio redifinis la limojn de Centra Eŭropo kaj aprobis la elpelon de etnaj Germanoj el Pollando, Ĉeĥoslovakio kaj Hungario.[12] Multaj Germanaj civiluloj estis senditaj al internejoj kaj al laborpunejoj kie ili estis uzitaj kiel devigitaj laboristoj kiel parto de la Germana kompenso al landoj de Orienta Eŭropo.[13] La ĉefaj elpeloj estis kompletigitaj en 1950.[11] Ĉirkaŭkalkuloj por la totala nombro de personoj de Germana praularo ankoraŭ vivantaj en Mez-Orienta Eŭropo en 1950 gamis el 700,000 al 2.7 milionoj.

Historiistoj pri deportadoRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. Hans-Walter Schmuhl. The Kaiser Wilhelm Institute for Anthropology, Human Heredity, and Eugenics, 1927–1945: crossing boundaries. Volume 259 of Boston studies in the philosophy of science. Coutts MyiLibrary. SpringerLink Humanities, Social Science & LawAuthor. Springer, 2008. (ISBN 1-4020-6599-X), 9781402065996, p. 348–349
  2. Yad Vashem, Generalplan Ost
  3. Jan-Werner Müller. (2002) Nationhood in German legislation. Cambridge University Press, p. 254–256.
  4. Paul Robert Magocsi, Historical Atlas of East Central Europe, University of Washington Press (1993), pp. 164-68; (ISBN 0295972483). Porter, The Ghosts of Europe.
  5. Ingo Haar, "Herausforderung Bevölkerung: zu Entwicklungen des modernen Denkens über die Bevölkerung vor, im und nach dem Dritten Reich". "Bevölkerungsbilanzen" und "Vertreibungsverluste". Zur Wissenschaftsgeschichte der deutschen Opferangaben aus Flucht und Vertreibung, Verlag für Sozialwissenschaften 2007; (ISBN 978-3-531-15556-2), p. 278
  6. Rüdiger Overmans, "Personelle Verluste der deutschen Bevölkerung durch Flucht und Vertreibung" (ankaŭ paralela pollingva resuma traduko estas inkludita, tiu artikolo estis prezentaĵo je akademia konferenco en Varsovio en 1994), Dzieje Najnowsze Rocznik, XXI -1994
  7. Die Flucht der deutschen Bevölkerung 1944/45, dhm.de; alirita la 6an de Decembro 2014.
  8. [1]|Willi Kammerer & Anja Kammerer -- Narben bleiben die Arbeit der Suchdienste - 60 Jahre nach dem Zweiten Weltkrieg Berlin Dienststelle 2005, p. 12: publikigita de la Esplora Servo de la Germana Ruĝa Kruco; enkonduko al la libro estis verkita de la Germana Prezidento Horst Köhler kaj de la Germana ministro pri eksterlandaj aferoj Otto Schily
  9. Christoph Bergner, Secretary of State in Germany's Bureau for Inner Affairs, outlines the stance of the respective governmental institutions in Deutschlandfunk on 29 November 2006, [2]
  10. "Bundeszentrale für politische Bildung, Die Vertreibung der Deutschen aus den Gebieten jenseits von Oder und Neiße", bpb.de; alirita la 6an de Decembro 2014.
  11. 11,0 11,1 11,2 (2005) Immigration and Asylum: From 1900 to the Present. Santa Barbara, Calif.: ABC-CLIO, p. 197–98. ISBN 1-57607-796-9.
  12. Agreements of the Berlin (Potsdam) Conference, 17 July-2 August 1945. PBS. Alirita 29a de Aŭgusto 2009.
  13. (1992) Gerhart Tubach: Germany: 2000 Years: Volume III: From the Nazi Era to German Unification, 2‑a eldono, Continuum International Publishing Group. ISBN 0-8264-0601-7.