Malfermi la ĉefan menuon

Monumento pri forpelitaj germanoj (Erfurt)

La admonilo por forpelitoj.

La Memoriga monumento pri forpelitaj germanoj (germane: Vertriebenendenkmal) starigits en 1994 sur la Ĉefa tombejo de Erfurto. Ĝi memorigas pri la destino de preskaŭ 14 milionoj da forpelitaj germanoj kaj germanlingvanoj el mez- kaj sudorienteŭropaj ŝtatoj post 1945.

Enhavo

HistorioRedakti

Kvankam Erfurto mem ne estis tuŝita per forpeladoj, la urbo tamen sentis tiujn barbarajn agadojn ricevinte multon da fuĝintoj kaj forpelitoj. Post la ĉeso de la pafado en la 12-a de aprilo 1945 preskaŭ 40.000 neerfurtanoj troviĝis en la urbo; en aŭtuno ilia nombro kreskis je 50.000. Ili devis esti gastigitaj, almenaŭ en primitivaj amasaj restejoj. La "transloĝiĝintoj" - tia estis la eŭfemisma nomo de la forpelitoj en la GDR - grandparte dum multaj jaroj vivaĉis sub nekomfortaj kondiĉoj. La plej granda tendaro starigita por ili sur la erfurta Peter-monteto fermiĝis nur en aŭgusto de 1949. Entute ĉ. 670.000 homoj loĝis pli malpli longe en erfurtaj porrifuĝintaj tranoktejoj. La plejmulto el ili ja setlis alie sed ne malmultaj restis ankaŭ en la turingia ĉefurbo.

PriskriboRedakti

Dum la komunisma tempo la temo de la forpelo de german(lingvan)oj el socialismaj fratecaj ŝtatoj Pollando kaj Ĉeĥoslovakio estis prisilentita tabuotemo. Sekve ne antaŭ la 1994-a jaro la Asocio de la forpelitaj germanoj (BdV) rajtis starigi admonilon. Ĝi troviĝas sur la ĉefa tombejo, ne mallonge de la ĉefa enirejo. La memorigstelo troviĝas meze de gazoneto kun la enskribo Die Heimat bleibt unvergessen - Restos neforgesebla la patrujo. La reliefo sur ĝi montras patrinon kaj samsortanojn dum fuĝo. Ĉirkaŭas ĝin 14 blazonoj el germanlingvaj setladoregionoj el tuta Meza kaj Orienta Eŭropo.

Plurfoje estis disputoj akraj pri tiu ĉi monumento. En 2000 ĝi estis senhonorigita, verŝajne far maldekstraj junuloj; baldaŭ poste la erfurta sekcio de BdV eksuspektitis permesi membriĝon de simpatiuloj de la ekstremisma Nacidemokrata partio de Germanio. La memoro de forpelitoj ĉiuokaze ne meritas tiajn politikajn radikalismojn. Ĝi plie servu por la repaciĝo de la popoloj, kio postulas ekzemple germana-ĉeĥa deklaracio de 1997.

Vidu ankaŭRedakti

LiteraturoRedakti

Steffen Raßloff: 100 Denkmale in Erfurt. Geschichte und Geschichten. Mit Fotografien von Sascha Fromm, (Thüringen Bibliothek. Bd. 11), p. 204-205, Essen 2013.

Eksteraj ligilojRedakti