Tombejo de Erfurto

La Ĉefa tombejo de Erfurto estas parka enterigareo en la okcidenta parto de Erfurto, la plej granda de la Liberŝtato Turingio.

La ĉefa enirejo al la Ĉefa tombejo de Erfurto.

Historio redakti

Planoj nekonkretaj estis ekde 1907. Ĝis 1871 la tomnejoj troviĝis ĉirkaŭ la kirkoj. Per la malfermo de la Suda tombejo je la fino de la 19-a jarcento la tiaj tombejoj ĉepreĝejaj fermitis. La Suda tombejo mem sekularigitis en la 1971-a jaro kaj estas nuntempe la Suda Parko.

La ĉefa tombejo faritis en 1913/14 laŭ la planoj de la urba ĝardenardirektoro Hermann Braband (alie: Hermann Bromme). Gravas la parka kaj arbara karaktero de la tombejo kiel ankaŭ la multo da elstaraj ekspresionismaj steloj. La enirejan konstruaĵon planis Johannes Klaß kaj Paul Peters (konstruita en 1914). Hodiaŭ la 60 hektarojn granda tombejo havas inter 36.000-40.000 tomboj; tamen 40 % de la areoj estas verdaj zonoj. En 1912 la ĝardendirektoro estis proponinta al la urba konsilantaro anstataŭigi la etajn urbocentrajn tombejojn per unu granda. Komencis la laboroj en 1913 kaj en 1914 malfermitis la unuaj 18 hektaroj. ( En 1916 malfermitis pliaj spacoj. Ekde 1934 ĝi atingeblas trame disde la urbokerno. Antaŭ kelkaj jaroj la liniaro fervoja etendigitis ĝis la flughaveno, tiel ke la haltejo ĉe la tombejo ne plu estas finstacio. En 1977 oni enstalis krematorion.

Konkurso en 1912 helpis trovi la plej bonajn ideojn por aranĝi la tuton kiel eble plej moderne kaj bele. Finfine aljuĝitis la premio al du partoprentintoj, la ĝardenarkitekto Hennigs el Hanovro kaj Paul Meißner el Darmstadt[1].

Tomboj kaj specialaj monumentoj/sekcioj redakti

 
Monumento por la persekutintoj de la nazia reĝimo.
 
Tomboj de musulmanoj.
  • Memorigilo por la Max Standfuß, pioniro de glisflugado inaŭguritis en 1924.
  • Apartenas al la ĉeftombejo ankaŭ la soveta honora tombejeto por 604 punlaboristoj, soldatoj kaj civiluloj.
  • Admonilo de 1994 memorigas la destinon de forpelitaj german(lingvan)oj dum kaj post la Dua mondmilito. Sur la reliefo videblas patrino kaj plotono de marŝantaj rifuĝantoj.
  • La plejparto de la viktimoj de la amoko en erfurta gimnazio en la 26-a de aprilo 2002 entombigitis ankaŭ sur la ĉefa tombejo.

Samtempe eksplodis la Unua mondmilito: la vastaj tomboj por soldatoj de tiu kaj de la sekvonta milito sub la formo de feraj krucoj estas aflikta kaj grava parto de la tombejo. Al ili venis la civiluloj suferintoj per la dum- kaj postmilitaj malfacilaĵoj (inter ili 1.600 viktimoj de la bombardoj en la Dua mondmilito).

Krome estas monumentoj por la falintoj de la Kapp-puĉo de 1920 kaj por francaj militkaptitoj. La en 1958 starigita Honora arbareto 2 ĝuste dekstre al la ĉefa enirejo kun granda kolono estas ege elvokiva: la tie ĉi honorigitaj mortintoj en 1994 pli individuigitis per aldono de kruco kaj nomŝildo.

Planado de musulmana sekcio science prilaboritas de diplomiĝonta lerninto de la Fakaltlernejo de Erfurto. Eĉ enarbaj tomboj estas en la gamo da tombaj specoj tie ĉi.

Sume estas 239 honoraj tomboj sur la ĉeftombejo, el kiuj 120 estas monumentprotektitaj kaj sekve registritaj en oficiala libro[2]. Inter la konatuloj kiuj trovis la lastan loĝejon tie ĉi troviĝas ankaŭ Erich Kleineidam, profesoro de filozofio[3]. La sekvontaj personuloj - erfurtaj honoraj urbanoj - enterigitis en honoraj tomboj:

Aranĝjoj redakti

En 2006 la ĉeftombejo estas kulisaro por spektaklo de la kabaretisto Stephan Franke prezentanta programon kun la titolo Ruhe sanft! (tradukite: Ripozu en paco!).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Helmut Schoenfeld: Rationalisierung der Friedhöfe. Die Friedhofsreformbewegung von den Anfängen bis in die Zeit des Nationalsozialismus. En: Arbeitsgemeinschaft Friedhof und Denkmal, Museum für Sepulkralkultur: Raum für Tote. Braunschweig 2003. ISBN 3-87815-174-8 ISBN 3-87815-174-8, p. 174
  2. Grabstättenverzeichnis. En: Amtsblatt der Landeshauptstadt Erfurt, nr. 21, 31. Dezember 2010, p. 8-11.
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-09-27. Alirita 2007-09-27.
50.97138888888910.993333333333