Richard WETZ (n. 26-an de februaro 1875 en Gleiwitz (Silezio); m. 16-an de januaro 1935 en Erfurto) estis germana komponisto, dirigento, muzikpedagogo kaj muzikverkisto. Lia kompona verkaro apartenas al la germana malfru-romantismo. Kiel instruisto li precipe influis la turingan muzikhistorion.

Richard Wetz
Persona informo
Naskiĝo 26-an de februaro 1875 (1875-02-26)
en Gliwice
Morto 16-an de januaro 1935 (1935-01-16) (59-jaraĝa)
en Erfurto
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo komponistodirigento • muzikinstruisto • universitata instruisto • verkisto
vdr

En 1897 Wetz ekstudis muzikon en Lepsiko ĉe la tiea konservatorio, sed ĉesis la studon, por studi filozofion, psikologion kaj literatursciencon. Nur en 1899 li translokiĝis al Munkeno, por reekpreni la muzikstudadon. Post stacioj en Stralsund, Barmen kaj denove en Lepsiko li daŭre setlis en Erfurto, kie li loĝis ĝis la fino de sia vivo. Tie li direktis ekde 1906 la Muzik-Asocion kaj instruis ĉe la Turingia Landa Konservatorio. En 1933, post la potencakiro de la nazioj Wetz aniĝis la NSDAP.

La kompona verkaro ampleksas preskaŭ 60 numeritajn verkojn. Wetz komponis 3 operojn, 11 ĥorverkojn, 5 orkestrokomponaĵojn, ĉambromuzikon, orgeno- kaj pianopecojn kaj lidojn. Liaj modeluloj estis Anton Bruckner, Franz Liszt kaj Ludwig van Beethoven. Li komponis laŭ malfruromantika stilo kaj orientiĝas je la tradicioj de la 19-a jarcento, kiujn li tamen volis pluevoluigi memstare. Li estis la plej grava komponisto en Turingio dum la du militoj. Li estis elstarega instruista personulo ĉe la Franz-Listz-altlernejo en Weimar.

Post la dua mondmilito lia verkaro eniris la forgeson, unue ĉar Wetz restis en la provinco kaj flegis ne popularan stilon, sed due ĉar li estis nazio dum la Tria Regno.

Kariero muzikista superrigarde redakti

  • 1906: gvido de Musikverein kaj Singakademie en Erfurto
  • 1911-1921: instruisto por komponado kaj muzikhistorio ĉe la Konservatorio de Erfurto
  • 1913-1915: gvidas la societo Riedel'scher Verein en Leipzig
  • 1916-1935: instruisto ĉe la muzika altlernejo de Weimar
  • 1920: profesoriĝo en Weimar
  • 1926: gvidas la majstran sekcion en Weimar
  • ekde 1928: Membro de Berliner Akademie der Künste

Literaturo redakti

  • George Armin: Die Lieder von Richard Wetz, Leipzig 1911.
  • Ernst Ludwig Schellenberg: Richard Wetz, Leipzig 1911.
  • Hans Polack: Richard Wetz. Sein Werk und die geistigen Grundlagen seines Schaffens, Leipzig 1935. .
  • Erich Peter (Hrsg.), unter Mitarb. v. Alfons Perlick: Richard Wetz als Mensch und Künstler seiner Zeit (= Veröffentlichung der Forschungsstelle Ostmitteleuropa; A 28), Dortmund 1975.
  • Helmut Loos: „Richard Wetz, ein deutscher Sinfoniker“, en: Musikgeschichte zwischen Ost- und Westeuropa. Symphonik - Musiksammlungen. Tagungsbericht Chemnitz 1995, eldonis Helmut Loos (= Deutsche Musik im Osten 10), Sankt Augustin 1997, p. 135-145.
  • Erik Levy: "Richard Wetz (1875-1935): a Brucknerian composer", en: Perspectives on Anton Bruckner, hrsg. von Crawford Howie, Paul Hawkshaw und Timothy Jackson, Farnham u.a. 2001, p. 363-394.
  • Wolfram Huschke: Zukunft Musik. Eine Geschichte der Hochschule für Musik Franz Liszt Weimar, Weimar 2006.
  • Rudolf Benl (Hrsg.): Richard Wetz (1875-1935). Ein Komponist aus Erfurt (= Veröffentlichungen des Stadtarchivs Erfurt 3), Erfurt 2010.

Eksteraj ligiloj redakti