Malfruromantikismo

(Alidirektita el Malfru-romantismo)

Malfruromantikismo estas arthistoria kaj literatura epoko inter 1850 kaj 1890. Centroj estis Berlino, Vieno, Nurenbergo, Karlsberg.

Literaturo redakti

 
E. T. A. Hoffmann, poeto, komponisto kaj vojrompanto por la romantiko kaj malfruromantiko

Gravaj verkistoj de la malfruromantiko estas:

Gravaj karakterizaĵoj de la malfruromantismo estas:

  • Reliefigo de la ombra flanko de la homa psiko.
  • Direktiĝo al religio
  • Sopiro je malnova aristokrata ordo
  • Likvidado de la klerismo.

Preferitaj ĝenroj de la malfruromantiko estas:

Muziko redakti

 
Richard Wagner

La malfruromantikisma muziko limigendas laŭtempe kaj laŭenhave de la aliaj artoj. Jam la (alt-)romantikisma muziko ampleksas pli grandan kaj postean periodon. Se oni nuntempe parolas pri malfruromantisma muziko, oni komprenas verkojn, kiuj ekestis ĉ. inter 1860 kaj 1910. Precipe ĉirkaŭ la komenco de la 20-a jarcento jam ekzistis ĝi paralelas kun unuaj ekestantaj eksperimentoj de esprimismo kaj dekdutonismo. Por malfruromantika muziko ekzistas diversaj distingiloj:

  • klara pligrandigo de la orkestro ĝis giganta okupado (kulmino: 8-a simfonio de Gustav Mahler, 1910)
  • deturno de la salon- kaj dommuziko al instituciigita koncertmuziko (fondado de koncertasocioj kaj filharmonioj)
  • klara prefero de programmuziko (Gustav Holst) kaj dramoj subjektive pregitaj de la komponisto mem (Richard Wagner)

Ene de la malfruromantismo ekzistas variaj tendencoj, ekz. verkoj apartenantaj al simbolismo, kiu poste enbuŝiĝis en la impresionismon (Gabriel Fauré, Aleksandro Skrjabin) aŭ ankaŭ en la italan verismon (Giacomo Puccini), en kiu la turniĝo al la modernismo esprimiĝas en tio, ke ekz. en opero katarso resp. saviĝo ne plu okazas, sed la verkoj finoĝas tragike.

Dum la malfruromantika epoko la komponistoj klare plilarĝigis la harmonikon kaj la kontrapunkton. Verkoj de Alexander von ZemlinskyMax Reger ekz. ofte elmontras ene de takto pli ol deko da memstare kondukataj voĉoj, la orkestrosono estas koloreca kaj la progresa harmoniko ofte atingas la limon de la tonaleco. Ankaŭ la verkoj de Hugo Wolf montras akraĵojn kaj turnojn ĝis tiam ne konataj. La opero Tristan und Isolde de Richard Wagner persistas pro multnombraj ne difineblaj akordoj daŭre en ŝveba tonaleco. La lastan konsekvencon, do la dissolvon de la tonale strukturita harmoniko, plenumis Arnold Schönberg. Aliaj komponistoj konservis la malfruromantisman stilon. Ene de la eksperimentema fazo de la 20-a jarcento ĉi tiu plisimpliĝis kaj kondukiĝis en tendencojn kiel la novklasikismo.

Pentrado redakti

 
Carl Spitzweg: Der arme Poet (la malriĉa poeto)

Kiel pentristoj de la malfruromantiko validas ekz.

Vidu ankaŭ redakti