Suda parko (Erfurto)

parko en Erfurt
(Alidirektita el Suda parko (Erfurt))

La Suda parko de Erfurto (germane Südpark Erfurt) estas 7 hektarojn granda parko en la sudo de la urbo Erfurto. Ĝi troviĝas en la historia antaŭurbo Löbervorstadt kaj heredis la terenon de la en 1978 fermita Suda tombejo. Sed ŝrumpis ĝia areo norde kaj sude je la duono, ĉefe pro la SED-Partilernejo kaj ejoj de la sportcentro. La parko havas arbojn pli ol jarcenton aĝaj kaj du memoriglokojn (restoj el la tombeja epoko).

Suda parko
parko [+]

LandoGermanio
Federacia landoTuringio
Koordinatoj50° 57′ 39″ N, 11° 2′ 26″ O (mapo)50.9607911.04066Koordinatoj: 50° 57′ 39″ N, 11° 2′ 26″ O (mapo)

Suda parko (Turingio)
Suda parko (Turingio)
DEC
Suda parko
Suda parko
Lokigo de Turingio en Germanio
Map
Suda parko
Vikimedia Komunejo:  Südpark (Erfurt) [+]
vdr

Situo redakti

Hodiaŭ la Suda parko enkadrigatas per Friedrich-Ebert-strato oriente, Mozart-aleo laŭlonge de Stadiono Steigerwald okcidente, la konstruaĵoj ĉe Johann-Sebastian-Bach-strato norde kaj la Partilernejo kaj la Sportgimnazio de Erfurto sude.

 
La Suda parko; supre estas okcidento

Historio redakti

La tombejo redakti

Instalitis inter 1871-76 "longe ekstere de la urbo" en la tiama Löber-kampo ekstera tombejo por la rapidege kreskanta urbo; inaŭguro estis en la 1871-a jaro. Ĝi havis en la 1877-a jaro 13 hektarojn kaj etendiĝis de Bach-strato norde ĝis Werner-Seelenbinder-strato sude. En 1875 konstruitis la kadavrejo. En 1873 oni komencis la ĉirkaŭmasonadon laŭlonge de la Friedrich-Ebert-strato kio finfaritis en 1896 en la nordo. Sume entombigitis inter 1871-1956 ĉ. 75000 kadavroj. Inter ili nombriĝis ankaŭ personuloj elstaraj: soldatoj, komercistoj, hortikulturistoj, entreprenistoj, artistoj kaj ties familioj. Sekve la tombejo posedis ankaŭ multon da belegaj tomboŝtonoj. Pro la riĉeco je arboj kaj arbustoj la tombejo taksitis "unu el la plej belaj tombejoj de tuta Germanlando". Similus la tuto al "katedralo solena".[1] Pro spacomanko faritis inter 1913-16 la Ĉefa tombejo. Tamen ankoraŭ en 1923 malfermitis kremaciejo sur la suda tombejo. Ekde 1936 tie ĉi ekpermesitis sole urnaj ceremonioj.

La Parko redakti

La magistrato de Erfurto jam meze de la 1930-aj jaroj opiniis, ke "iam la Suda tombejo estos belega parko". En 1956 la tombejo fakte fermitis kaj estu transformita post 20 jaroj komplete je parko. La tomboŝtonoj estis forigitaj kaj la tombaj altaĵetoj ebenigitis. La masiva muro ĉe Friedrich-Ebert-strato malkonstruitis kaj la linda arbara komplekso (kaŝtanarboj, aceroj, poploj, tilioj, kverkoj, fagoj kaj pinoj) treege maldensigitis. "Restu flegitaj de ĉiuj la memoriglokoj por polaj viktimoj de nacisocialismo kaj por bombarde mortintoj". "Jam antaŭ kelka tempo la partio SED okupis parton de la tombejo por konstrui la distriktan partilernejon" (1969 ĝis 1971).[2] En 1978 la tombejo fermitis sed faritis en la meza parto (= ĉ. la duono de la tuto) jam ekde 1970 la menciita parko. La kremaciejo malkonstruitis en 1977. Tomboŝtonoj ne estis konservitaj. Najbare al la lasta de la tombeja epoka datumanta ejo estas ĝardena zoneto por la parkoflego. Nordokcidente troviĝas nun aventura ludejo. En la parkon sterniĝantaj estas krome kelkaj malbelaj ebentegmentitiaj ejoj, apud la stadiono.

Memoriglokoj redakti

  • Germanoj mortintaj en marto/aprilo 1945. Ŝtona slabo tekstas: "Tie ĉi kuŝas viktimoj de la bombardoj de printempo 1945". Faritis 37 granitkrucoj fare de Volksbund Deutsche Kriegsgräberfürsorge kaj ĉiu kruco havas po tri nomojn. Ne de ĉiuj 108 mortintoj videblas la datoj, kelkaj estas jam detruata de la vetero. 60 % estas viroj, 30 % virinoj, neniu infano (?) Ne tute la duono el ili mortis en la 30-a/31-a de januaro (usonaj bomboj), ĉirkaŭ kvarono inter la 10-a kaj la 12-a de aprilo 1945 (liberigo de la urbo kun pafadoj, artileria pafado, terproksimaj militaviadiloj), la restoj estas poste trovitaj mortoj.
  • Legeblas sur la memorigloko por viktimoj kun pola ŝtataneco: "Tie ĉi kuŝas poloj mortintaj en naziaj internigejoj" (tabuloj kun ĉ. 170 nomoj kaj informoj pri 118 nome nekonataj homoj)

La restaŭrita memorigloko por la germanoj reinaŭguritis en 1995 fare de Volksbund Deutsche Kriegsgräberfürsorge.[3]

Bildoj redakti

Literaturo redakti

  • Karl-Heinz Lohfeld: Erfurter Friedhöfe - einst und jetzt. Erfurter Heimatbrief Nr. 6, Juni 1963. S. 49-51
  • Veränderung des Südfriedhofs (Halbjahresanzeiger). Erfurter Heimatbrief Nr. 26, Juni 1973. S. 28-29
  • Ruth Menzel: Der ehemalige Erfurter Südfriedhof - heute Südpark. Stadt und Geschichte, Zeitschrift für Erfurt. Sonderheft Nr. 9, 2008. S. 12-15

Piednotoj redakti

  1. Ruth Menzel: Der ehemalige Erfurter Südfriedhof - heute Südpark. SuG Sonderheft 9, 2008, S. 13/14
  2. Veränderung des Südfriedhofs. Erfurter Heimatbrief Nr. 26, Juni 1973. S. 28/29
  3. http://www.volksbund.de/kriegsgraeberstaette/erfurt-suedpark.html

Eksteraj ligiloj redakti

La Suda parko kun sia medio.