Malfermi la ĉefan menuon

Kremaciejo de Erfurto

Adiaŭa halo kun kremaciejo en la Ĉefa tombejo de Erfurto.

La Kremaciejo de Erfurto (germane: Feierhalle und Krematorium) de la Ĉefa tombejo, konstruita en 1976, estas grava monumento konstrua kaj kultura.

PriskriboRedakti

Prof-ro Reiner Sörries, direktoro de la Muzeo pri entombiga kulturo en Kaselo parolis en aŭgusto 2014 okaze de la datreveno 100-a de la malfermo de la tombejo erfurta en la novrestaŭrita kremaciejo. Sörries atentigis la aŭskultantaron ke la aranĝejo estus la plej grava novkonstruo krematoria dum la GDR-tempo. Ekde 1923 la urbo estis tenadinta kremaciejon sur la Suda tombejo kiu funkciis ĝis 1976, la jaro de la finkonstruo de la moderna krematorio. Sed ŝanĝitis ankaŭ aliaj aferoj. Danke al la nova konstruaĵo eblis alikonstrui la akceptejon kaj funebran halon ĉe la ĉefa enirejo; tie troviĝas hodiaŭ i.a. vendejo de floroj.

La erfurta kremaciejo tute rajtas flankenmeti sin kiel kultura monumento al la fama kremaciejo en Gotha datumanta de 1878. Tie inaŭguritis jam unu centon da jaroj pli malfrue la plej moderna kremaciejo de Germanujo, kio por kelkaj estis eta skandalo. Sekve la erfurta kremaciejo estas kvazaŭ simbolo de profunda kutimŝanĝo enterigada jardekojn poste. Ĝis la mezo de la 20-a jarcento superregis la sepulto de kadavroj entere. Kun la kreskanta sekulariĝo de la socio la kremaciado pli kaj pli ekgravis. Nuntempe en Erfurto, kiel en la plejparto de Germanlando, meto de la cindro de la kremaciita kadavro en urnojn pli oftas ol tradicia entombigo. En Erfurto, konstruaĵo el GDR-tempo donas la dignan kadron por la ceremonio funebra.

GravecoRedakti

En la gvidlibro Architekturführer Thüringen s-ro Mark Escherich ankaŭ substrekas la gravecon de tiu ĉi kremaciejo. Ĉar mankis spertoj pri krematoriokonstruado en GDR oni serĉis helpon en aliaj socialismaj fratecaj ŝtatoj. La hungara arkitekto János Szabó, kiu jam farigis kremaciejon en Presburgo, dungitis por tio.

 
La kolombario en najbara Gotha, historia modelo por Erfurto.

La antaŭa arto de la kremaciejo konsistas el du imponaj, memstaraj eroj. En ili troviĝas ambaŭ ceremoniaj haloj, dume en la parto malantaŭa estas la kremaciejo kiel ankaŭ la administradejoj kaj deponejoj. Apartenis al la ĝenerala koncepto ankaŭ la marŝado de la funebrantoj (almenaŭ laŭ Escherich). Sur larĝaj ŝtuparoj eksteraj la vizitantoj gvidatas supren ĝis la etaĝo de la vestiblo por ree malsobeniri en la interno en la direkto de la mortintoj. La metaforo de la vivo kiel estiĝo, evoluo kaj malestiĝo venu malfor de oniaj okuloj. La saman temon prezentas ankaŭ la reliefo metala de Günter Reichert inter la du eksteraj ŝtupoj kiu havas la titolon "La vivo".

Bedaŭrinde oni malkonstruis dum la lasta restaŭrado la du flankaj ŝtupoj faritaj de Szabo por anstataŭigi ilin per meza ŝtuparo.

LiteraturoRedakti

Steffen Raßloff: 100 Denkmale in Erfurt. Geschichte und Geschichten. Mit Fotografien von Sascha Fromm, (Thüringen Bibliothek. Bd. 11), Essen 2013.

Eksteraj ligilojRedakti