Flughaveno Erfurt-Weimar

La Flughaveno Erfurt-Weimar (laŭ IATA-kodo: ERF) estas la internacia flughaveno de la ĉefurbo de Turingio

La emblemo de la flughaveno.
Tramhaltejo antaŭ la flughaveno.
La aliloka flugkampo en Erfurto ĉe Roter Berg, 1928; maketo

Ĝi situas 5 km okcidente de la urbocentro kaj estas plejparte uzita por laŭsezonaj luflugoj.

Historio redakti

La unua surteriĝo de flugmaŝino en Erfurto estis en 1911 (inter Eislebener-strato kaj Ammertal-vojeto), tiu de zepelino en 1914. Jam en 1924 ekzistis la unua flugkampo erfurta, proksime de Ruĝa Monto[1], kiu oficiale malfermitis en la 11-a de majo 1925. En 1935 estis malfermita flugkampeto en la erfurta urboparto Bindersleben, kiu iĝis soveta militaerodromo post la Dua mondmilito. Sed sur la eksa flugkampo ĉe Ruĝa Monto okazis de la 29-a de majo ĝis la 3-a de junio ekspozicio agrikultura (Reichsnährstandausstellung - 40. Reichsschau der Deutschen Landwirtschaftsgesellschaft).

En 1956 la flughaveno estis pretigita por publika uzo kaj la GDR-aviadilkompanio Deutsche Lufthansa, kiu kunfandiĝis kun Interflug en 1963, komencis regulajn flugojn. Celoj naciaj estis Berlin-Schönefeld, Dresden, Heringsdorf kaj Barth. La 10-an de aprilo 1980 la aertrafiko ĉesis pro petrola krizo. Poste estis ankoraŭ alteriĝoj de erfurtaj flugmaŝinoj en Budapeŝto, Varno, Burgas kaj Poprad. Intertempe oni flugis al Moskvo kaj Leningrado; post kelkaj semajnoj tio evidentiĝis esti neprofitiga kaj nerentabilitata.

En decembro 1995 oni anstataŭigis la malnovan flughavenan turon (de 1964) per nova turo. La nomo de la flughaveno estis ŝanĝita de Flughafen Erfurt al Flughafen Erfurt-Weimar en 2011, ĉar oni opinias ke tio estus pli bona surmerkatiga perspektivo, la aldono de la mencio de la goeta urbo Vajmaro.

Evoluo neklara redakti

La flughaveno ankaŭ estis havinta servojn de la Flughaveno London Stansted danke al la irlanda avidadilkompanio Ryanair. Sed tio ĉesis la 19-an de januaro 2005 pro nova kunlaboro de la irlandanoj kun la flughaveno de Leipzig-Altenburg. En 2011 retiriĝis la kompanio Air Berlin[2].

Multaj kritikantoj substrekas, ke la konstruo de flughaveno estis antaŭ ĉio prestiĝa kaj multekosta projekto kaj ke ĝi ne povas uzi sian kapaciton[3]. Lastatempe revenis espero pro la ambiciaj planoj de la kompanio Germania[4].

Tramvoja servo redakti

Kun la etendaĵo de tramlinio 4 [5] ĝis Bindersleben, nova haletjo estis malfermita antaŭ la flughaveno la 21-an de junio 2005. La tramoj forveturas ĉiun 10an-20an minuton kaj ligas la flughavenon kun la ĉefa fervoja stacidomo de Erfurt en 20 minutoj.

Subnotoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti