Kontraŭslavismo (germane: Slawenfeindlichkeit) nomata kelkiam slavofobio – formo de rasismo kaj ksenofobio, manifestiĝanta per negativa sinteno kontraŭ slavoj kaj alprenanta formon de diskriminaciaj kondutoj.

19-a jarcento redakti

Kontraŭslavismo disvolviĝis fine de la 19-a jarcento. Ĝiaj fundamentoj estis prilaboritaj de okcidentaj adeptoj de rasaj teorioj angloj, francoj kaj antaŭ ĉio germanoj. Houston Stewart Chamberlain en sia la plej grava laboraĵo Fundamentoj de la deknaŭa jarcento (eldonita germanlingve Die Grundlagen des XIX Jahrhunderts) el 1899, preferis altecon de blonda kaj longkapa „raso de teŭtonoj”. Fiziologiaj ecoj de la kreita de Chamberlain nova raso, estis poste uzitaj por krei rasan idealon, t.n. nordia tipo (reale la germana). Laŭ Chamberlain, la plej granda minaco por la „teŭtona raso” aŭ „raso de sinjoroj” (germane Herrenvolk), estis judoj, kaj laŭvice slavoj.

Gravan rolon por teoria apogo de kontraŭslavismo rolis t.n. Ostforschung – interdisciplina pseŭdoscienco kiel rezulto de germanaj esploroj pri Orienta Eŭropo. Ĝi celis sciencan pruvon de etna kaj historia apartaneco de mezeŭropa teritorio estanta en agadsfero de Germanio. Tio estis ĉefe areoj kun slava loĝantaro – soraboj, ĉeĥoj kaj poloj.

20-a jarcento redakti

Kontraŭslavismo ofte estis elemento de itala faŝismo kaj germana nacia socialismo dum la dua mondmilito.

En la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento, italaj faŝistoj, kiuj montris teritoriajn pretendojn kontraŭ Jugoslavio atakis sudajn slavojn, kiuj loĝis sur iliaj teritorioj, kaj precipe serbojn akuzante ilin pri "atavismaj inklinoj". Itala faŝisma propagando disvastigis opinion, ke tiu ĉi lando estis efekto de framasona konspiro, kaj fondiĝis helpe de rimedoj de framasona loĝio Granda Oriento.

Kontraŭslavismo estis elemento de la germana naziismo, aparte substrekata de pluraj naziaj funkciuloj kune kun Adolf Hitler, en kies eldiroj ofte aperis esprimoj pri traktado de rusoj kaj poloj samnivele kun judoj. Germana rasismo konsistis el du bazaj elementoj: kontraŭjudismo kaj kontraŭslavismo, kiuj aparte ligiĝis kun kreo de tiel nomata "vivada spaco" por germanoj en Orienta Eŭropo, malfavore al loĝantaj tie slavoj kaj judoj.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti