Loĝio
apartigilo
- Loĝio estas malgranda fako kun flankaj septoj kaj kelkaj seĝoj por spektantoj.[1]
- Loĝio estas galerio, larĝe malfermita sur la ekstero kaj flanke subportata de muroj, kolonoj aŭ konzolaj subportiloj, ordinare ĉe supera etaĝo de domo aŭ palaco.
- Loĝio estas ejo kie kunvenas framasona aŭ rozkruca[2] grupo, kaj tiu ĉi grupo mem.
Laŭ la Universala Terminologio de la Arkitekturo de Francisko Azorín Loĝio estas Galerio aŭ galeriparto larĝe malfermita, kontraŭ placo, scenejo.[3] Li indikas etimologion el la greka logeion (tribunejo, surscena pupitro) kaj de tie la latina logeum.[4]
Notoj
redakti- ↑ artikolo loĝio en ĉiuj tri nuancoj en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la unua presita eldono de 1970, paĝo 646
- ↑ Rozkruca Ordeno, AMORC estas la ĉefa moderna rozkruca grupo kun loĝia sistemo
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 129.
- ↑ Azorín, samloke.
Vidu ankaŭ
redakti- Loggia, itala arkitektura vorto pri la dua signifo de "loĝio"