Preĝejo Mario Magdaleno (Griesheim)

La Kirko Mario Magdaleno estas belega protestantisma preĝejo situanta en la Griesheim, kvartalo urba de Stadtilm, Germanio. Ĝi estas unu el la plej malnovaj en tuta Turingio.

Evangelia preĝejo en Griesheim
Interno

Historio redakti

Proksime de la iama kavalirbieno troviĝas altebenaĵe ĉe la okcidenta vilaĝorando romanika preĝejo. Kontraŭe al aliaj romanikaj halokirkoj en la regiono ĝi havis ekde la komenco ne nur unu sed du portalojn, norde kaj sude.Tiu ĉi apartaĵo kaj la relative riĉa ornamo de la timpanoj kaj vandoj atestas la gravecon de tiu ĉi kirko: ja, ĝi estis la privata kirko de la en la vilaĝo rezidinta Dinastio Griesheim.

La suda portalo esta pli bela ol la norda. Ĝian timpanon dividas kolono sur atika bazo kaj kuba kapitelo kaj havas plurajn rozojn. Okcidente de la portalo, ĉe la alteco de la soklo, estas reliefa ŝtono kun duona figuro de viro kiu tenas sin ĉe du ringoj.

Ĉe la sudekcidenta angulo de la kirko estas t.n. "Blecker", vizaĝo-masko kun eltirita lango. Pluraj belaj tomboŝtonoj troviĝas ĉirkaŭ la kirko.

Interno redakti

Poste la romanika kirko ofte alikonstruitis. Dum la malfrugotika epoko faritis anstataŭ la apsido ĥorpoligono kaj en 1673 instalitis duobla galerio. Restoj de la romanika origino videblas ankoraŭ ĉe la triumfa arko. Gotika estas sakramenteja niĉo kaj grupo de tri krucumitoj. Ĝi datumas de post 1475 kaj estas nun parto de la altaro baroka.

Eksa kastelo redakti

Sur la nun malplena plataĵo malantaŭ la preĝeja muro estis ĝis sia barbara malkonstruo en 1949 granda baroka kastelo, kiu dum jarcentoj karakterizis la silueton de la komunumo. Respondecis pri tiu agadaĉo la sovetaj administradantoj en GDR. Temis pri Kastelo Griesheim.

Literaturo redakti

Sparkassen-Kulturstiftung Hessen-Thüringen (eld.): Kulturelle Entdeckungen. Thüringen. Band 3, 2010, ISBN 978-3-7954-2461-9, p. 124-125

Eksteraj ligiloj redakti