Saalfeld

Saalfeld [prononco "Zalfelt"] estas urbo en la germana federacia lando Turingio. Ĝi situas en la distrikto Saalfeld-Rudolstadt kaj estas ties administra centro. La urbo situas borde de la rivero Saale.

Saalfeld
Stadtkirche Saalfeld.JPG

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 07318 [+]
Retpaĝaro www.saalfeld.de [+]
Demografio
Loĝantaro 29 457  (2019) [+]
Loĝdenso 604 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 39′ N, 11° 21′ O (mapo)50.65055555555611.354166666667Koordinatoj: 50° 39′ N, 11° 21′ O (mapo) [+]
Alto 235 m [+]
Areo 48,75 km² (4 875 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Saalfeld
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Saalfeld/Saale [+]
Information icon.svg
vdr

SituoRedakti

La urbo situas je 240m super la marnivelo en iu vallarĝiĝo de la rivero Saale ĉe la norda rando de la turingia skista montaro. La loĝantaro kalkuliĝas al 28200 homoj. Troviĝas en la urbo i.a. medicina fakaltlernejo, muzeo, galerio por nuntempa arto, teatro, la seĝo de la turingia simfonia orĥestro, kliniko, elektrika industrio, medicinteĥnikejo, ilaruzino, ĉokoladfabriko. Krome la urbo estis kaj estas konsiderinde grava fervoja nodo. En la sudoriento oni vizitu la famekonatajn Grotojn de la feinoj ĉe loko ekde 1846 ne plu funkciinta kiel minejo (aluno).

La ĉefaj kuriozaĵoj estas la sekvontaj: urbodomo (1529–37); paroĥa preĝejo (14.-16. jarc.) de Sankta Johano [trinava gotika hala kirko kun figurriĉa timpano, sankta tombo, ligna skulpturo de la sanktulo]; foireja apoteko [iama loĝtureto de la urba vokto]; baroka kastelo kun kapelo; kastelo Kitzerstein; burgruino "Hoher Schwarm"; franciskana monaĥejo nun servanta kiel urba muzeo; impona urba remparo kun kvar pordegoj; preĝejo de Sankta Gertrudis kun grandega malfrugotika aloforma altaro en la urbdistrikto Graba; parko kaj vilao Bergfried (1922–24).

Ĝis la Reformacio Saalfeld famis pro la skulptartistoj de la Skolo de Saalfeld.

FaktojRedakti

  • Areo: 44,72 km2
  • Loĝantaro: 28.393 (en 2003)
  • Alteco: 235 m super la marnivelo
  • Situo: 50° 39' NO, 11° 22' OR

Partneraj urbojRedakti

Homoj kun gravaj rilatoj al SaalfeldRedakti

VidindaĵojRedakti

 
En la stalaktita kaverno
"Groto de la feoj"