La Skolo de Saalfeld (germane: Saalfelder Schule) devenis el gotika altarfarada ateliero ĉ. la jaro 1500. Je la tempo de la malfrua gotiko ĝi estis ege kreema en Turingio sur la kampo de bilda lignoskulptado. Precipe en la regiono de Saalfeld kaj Rudolstadt multaj vilaĝaj kirkoj provizitis per iliaj belegaj verkoj.

Figura grupo lamentanta pri la mortinta Kristo; Gräfinau-Angstedt
Mario-altaro en la Severo-kirko erfurta

Historio redakti

Post ekonomia floro en la lasta kvarono de la 15-a jarcento la benediktanoj de Saalfeld estis sur sia kulmino. Apogite fare de la en 1460 elektita abato kaj arthistoriisto Georg von Geylsdorf evoluis altkvalitega altar-laborejo. Mendis aferojn la klostro mem kaj centoj da spiritaj fondaĵoj en la tuta Orla-lando. Sub Balthasar von Stein la abteja kirko splende renovigitis en la jaro 1486. Aparte Georgo de Thüna. lasta abato ekde 1496 kaj princa abato ekde 1497, havis siajn meritojn koncerne la monaĥejan plibeligon. Li ĉial ajn ade subtenis la artistajn kapablojn.

Post la voko de la unua protestantisma superintendanto Caspar Aquila enkondukitis en 1527 la Reformacio ankaŭ en Saalfeld. Post kiam estis forpelitaj el la urbo kaj la benediktanoj (en 1525) kaj la franciskanoj (en 1533) iliaj preĝejoj ekhavis novajn funkciojn. Dum la malpacaj kamparanaj ribeloj (1525) kaj la Ŝmalkalda milito pluaj mencioj pri la skolo kaj la atelieroj ĉesis.[1]

Agadoj redakti

La plej gravan tiutempan laborejon en la komerca urbo Saalfeld (kiu tiam apartenis al la epikopujo de Würzburg) estris la lignoskulptisto Valentin Lendenstreich († 1506) kaj post ties morto Hans Gottwald von Lohr († 1542). Tiu lasta estis disĉiplo kaj kunlaboranto de Tilman Riemenschneider en Würzburg, kie li vivis kaj kreive laboris ĝis 1501. Depost 1503 li kreadis en Saalfeld kune kun aliaj sep kolegoj kies nomoj forgesitis. Ĝis hodiaŭ konserviĝis ne malmultaj skulpturoj kaj altaroj faritaj inter 1480 kaj 1520 de tiuj elstaraj artistoj.[2][3]

Verkoj redakti

Fakuloj taksas la jenajn kreitaĵoj saalfeld-skolaj:

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti