La rivereto Orla, malmoderna ankaŭ OrlahOrlau, estas 35 kilometrojn longa dekstra alfluanto de la rivero Saale en Orienta Turingio en la centro de Germanio.

Orla
rivera ponto en Oppurg
rivero
Bazaj informoj
Situo en Turingio
Longeco 35 km
Fluo
Fonto oriente de la urbo Triptis
Enfluejo apud Orlamünde en la riveron Saale
- Alteco 166 m
Geografio
Trairataj urboj Triptis, Neustadt an der Orla, Pößneck, Orlamünde
Alfluantoj
- Dekstraj Krebsbach, Gisserling, Floßbach
- Maldekstraj Dürrbach, Moske, Tilse, Kotschau
vdr

Origino de la nomo redakti

Estas du klarigoj - ni diru hipotezoj - pri la origino de la nomo. Unu asertas slavan devenon el orelorol (aglo), laŭ la alia la nomo estus devene kelta kaj fontus de la vorto Are (urso). La nomo do signifus "agla akvo" aŭ "ursa akvo".

Riveraj fontoj redakti

Ne ununura fonto, sed areo kie ekzistas pluraj fontoj, kelkaj en lagetoj, estis determinita en 2000 kiel la origino de la rivereto. La areo situas ĉe la suda periferio de la urbo Triptis.

Rivera vojo redakti

Ankoraŭ proksime de siaj fontoj, la rivereto enfluas la akvobaraĵon Triptis. Veninte de tie, la rivereto poste fluas ĉirkaŭ 20 kilometrojn okcidenten, trafluas la urbon Neustadt an der Orla kaj poste turniĝas norden al Pößneck. Post pliaj 15 kilometroj la rivereto Orla apud la urbo Orlamünde kaj la komunumo Freienorla fluas en la riveron Saale. Ambaŭ riveroj donas sian nomon al la distrikto Saale-Orla.