Defend-preĝejofortikaĵopreĝejo (aŭ fortreso-preĝejo) estas preĝejo ekipita per konstruelementoj taŭgaj por defendo kontraŭ malamiko, ekzemple kreneloj, paftruoj aŭ ĉirkaŭa muraro.

preĝejo de Beaurain (Flavigny-le-Grand-et-Beaurain), kun defendaj turoj
preĝejo de Székelyderzs kun defenda muro

Estis du solvoj: aŭ oni faris defendan etaĝon kaj pli altan turon sur la preĝejon, aŭ oni konstruis ĉirkaŭan muron kun bastionoj.

En la mezepoko multaj vilaĝoj en diversaj eŭropaj landoj ekipis siajn preĝejojn per defendiloj, ĉar defenda muro ĉirkaŭ la tuta setlejo ĝenerale estis privilegio de urboj. Kiam alproksimiĝis malamikoj aŭ rabistaj bandoj, la vilaĝanoj do devis forlasi siajn domojn, sed almenaŭ trovis personan rifuĝejon en sia preĝejo. Foje oni eĉ elektis la konstrulokon de preĝejo laŭ ĝia taŭgo por defendo, ekzemple sur monteto.

Necesas distingi inter veraj defendaj preĝejoj kaj tiaj, al kiuj oni pro diversaj kialoj aldonis defend-aspektajn elementojn, kiuj tamen ne vere servis al defendaj celoj.

Vidu ankaŭ redakti

 
Preĝejo de Sânpetru