Kastelo je Altenburg

muzeo en Germanio

La Kastelo je Altenburg estas iama rezidokastelo de la dukoj de Saksio-Altenburg. Ĝi troviĝas en la centro de Altenburg en Turingio gastigante ankaŭ muzeon pri ludkartoj. Kontraŭe al la kastelo troviĝas Konvento magdalena.

Kastelo je Altenburg

kastelomuzeo • reĝa palaco
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 59′ 19″ N, 12° 26′ 22″ O (mapo)50.988512.4395Koordinatoj: 50° 59′ 19″ N, 12° 26′ 22″ O (mapo)
Kastelo je Altenburg (Germanio)
Kastelo je Altenburg (Germanio)
DEC
Kastelo je Altenburg
Kastelo je Altenburg
Situo de Kastelo je Altenburg
Map
Retadreso https://www.residenzschloss-altenburg.de
vdr

Historio redakti

La kastela komplekso ĝenerale redakti

 
Plano de la konstruaĵoj kastelaj.

La kastelo ekestis kiel fortikaĵo sur porfiroroko, tiam ankoraŭ ekster la urbolimoj. Antaŭe sur la loko troviĝis iama slava remparkonstruaĵo. Sub Imperiestro Frederiko la 1-a (Ruĝbarbulo) la konstruaĵo rangaltiĝis en la 12-a jarcento al "Pfalz", kio signifas samtempe palaco kaj militbazo. En la jaro 1307 la dinastio Wettin transprenis la regadon en Altenburg. Furoris en 1455 la t.n. Saksia princforkapto de Ernesto kaj Alberto la Temerara far kavaliro Kunz von Kauffungen, la unua konata personforkapto de la germana historio! En la 17-a jarcento Altenburg fariĝis rezidejo de la dukoj de Saksio-Gotha-Altenburg. Inter 1706–1744 la fortikaĵo fariĝis kastelo, elkonstruata far dukoj Frederiko la 2-a kaj Frederiko la 3-a. En la jaro 1868 okazis grava brulego sur la kastelo, je kio forbrulis la princopalaco kaj la grenejo. Krome perdis siajn vivojn ses fajrobrigadistoj. Nuntempe konsistigas la panoramon de la kastela komplekso la baroka Corps-de-logis-ejo, la kastela kirko, la renesanca galerio en la eta korto, la junkrejo, la jam menciita princa palaco, la domzorganta turo kaj la romanika loĝadturo (nomita Flasche - botelo). Ekde la revolucio de 1918 la urbo Altenburg uzas la kastelon, kiun la iama duko Ernesto la 2-a ankaŭ formale transproprigis la 10-an de aprilo 1943 al la urbo.

 
Kastelopreĝejo

Kastelopreĝejo redakti

La wettin-idoj konstruis en 1404–1414 kastelopreĝejon laŭ gotika stilo. Pro brulego en la jaro 1444 la preĝejovolbo enfalis kaj estis rekonstruita laŭ malfru-gotika stilo. La enkonstruaĵoj estis ĉiam denove ŝangataj dum la paso de la tempo. La malfrugotika arkitekturo kaj la ĉefe frubaroka inventaro (duetaĝa altaro, preĝobenkaro, princaj loĝioj, galerioj, baptopelvo estas de 1645-49) faras interesan kontraston.

Sur la orgeno konstruita en 1739 far Heinrich Gottfried Trost inter aliaj ludis Johann Sebastian Bach kaj Johann Ludwig Krebs.

1-a Ĉefpozitivo C–c3

1. Groß-Quintadena 16'
2. Flaute traverse 16'
3. Principal 8'
4. Bordun 8'
5. Spitzflöte 8'
6. Viol di Gamba 8'
7. Rohrflöte 8'
8. Octave 4'
9. Kleingedackt 4'
10. Super Octave 2'
11. Blockflöte 2'
12. Quinte 3'
13. Sesquitaltera II
14. Mixtur VIII-IX
15. Trompete 8'
Glockenspiel c1-c3
Tremulant
2-a Supra pozitivo C–c3

16. Geigenprincipal 8'
17. Lieblich Gedackt 8'
18. Vugara 8'
19. Quintadena 8'
20. Hohlfiöte 8'
21. Gemshorn 4'
22. Flaute douce II 4'
23. Nasat 3'
24. Octave 2'
25. Waldflöte 2'
26. Superoctave 1'
27. Cornet V
28. Mixtur IV-V
29. Vox humana 8'
Tremulant
Pedalaro C–c1

30. Principalbass 16'
31. Violonbass 16'
32. Subbass 16'
33. Octavenbass 8'
34. Posaune 32'
35. Posaune 16'
36. Trompete 8'

Muzeo pri la kastelo kaj ludkartoj redakti

En la ĉefa ejo (Corps de logis) instalitis de 1919-23 muzeo pri la kastelo kaj pri ludkartoj. Fundamento objektara estis la duka kabineto pri armiloj kaj antikvaĵoj. Longa tradicio de la ludkartofabrikado en la urbo kaj la kreo de la skato-ludo surloke (ĉirkaŭ la jaro 1815) dokumentatas bone per riĉega elmontrado. Ludkartoj el ĉiuj kontinentoj pluse donas enrigardon en la tutmondan manion de kartludado.

Sur alia etaĝo gastas la kolekto pri porcelanaĵoj de la saksia ŝtata ministro kaj artomecenato Bernhard von Lindenau. Antaŭ ĉio ĉina kaj japana porcelanartoj el diversaj epokoj kaj stiloj admireblas de ĉiuj, kiel postulis eksplicite la testamento de Lindenau.

Kelkaj salonoj kastelaj kaj muzeaj prezentas inventare la loĝadan kaj rezidejan kulturojn de la altenburga kortego. Festosalonego kaj la Bach-salono (nove farita post bruleto fare deBodi Ebhardt en novrenesanca stilo) rekoniĝebligas la gravecon de la kastelo kiel rezidejon de la dinastio Wettin kaj de la dukoj de Saksio-Altenburg. Sekvas la tiutempajn modojn kaj emon fortimpresi ankaŭ la porcelankabineto de 1735 per siaj originale konservitaj vandaj lignaĵoj kaj konzoloj (Kabineto Sibylle). Aliaj salonoj estas la festosalonego kun pentraĵoj pri la romia fabelo pri Amoro kaj Psiĥo de Karl Moßdorf kaj la t.n. Ora salonego teretaĝe.

Okazis en la kastelo en la jaro 1455 la t.n. Rabo de la princoj (germane: Fürstenraub) al kio estas dediĉita aparta ĉambro. Interesaj estas ankaŭ la postefikoj de tiu ĉi okazo en la literaturo, muziko, arto. Kolekto pri horloĝoj akirita en 1992 de la altenburga horloĝisto Paul Kretschmann, videblas en la bilardosalono de la 19-a jarcento. Mezepoka sakrala arto kaj la diloĉambro el altenburga kamparana domo troviĝas en la regionhistoria sekcio de la muzeo. Gravas ankaŭ la kolekto pri armiloj. Eblas sekvi kvazaŭ sen lakuno la evoluon de la bataj, pikaj kaj pafa armiloj disde la 15-a jarcento ĝis la 20-a.

Nedaŭraj ekspozicioj en la kuro de la jaro regule kompletigas la muzean eventaron.

Literaturo redakti

  • Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2006, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 18-19
  • Uta Künzl: Schloß Altenburg. Verlag Schnell & Steiner, Reihe Kunsführe Bd. 1901, München 1991
  • Helga Baier-Schröcke: Die Stukkaturen des Schlosses zu Altenburg und ihre Meister. in: Sächsische Heimatblätter Heft 5/1961, S. 300-310
  • Kurt Schulze: Das Altenburger Schloss. Verlag Seemann, Reihe Baudenkmale Bd. 3, Leipzig 1989, ISBN 3-363-00431-1

Eksteraj ligiloj redakti