Caspar AQUILA (vere: Johann Kaspar Adler; naskiĝinta la 7-an de aŭgusto 1488 en Augsburg, mortinta la 12-an de novembro 1560 en Saalfeld) estis germana teologo.

Caspar Aquila
Persona informo
Naskiĝo 16-an de aŭgusto 1488 (1488-08-16)
en Aŭgsburgo
Morto 22-an de novembro 1560 (1560-11-22) (72-jaraĝa)
en Saalfeld
Lingvoj germana
Ŝtataneco Sankta Romia ImperioGermanio
Alma mater Universitato de Lepsiko
Okupo
Okupo teologo • universitata instruisto
vdr

Vivo redakti

Aquila estis en 1514 predikisto en Berno kaj en 1515 soldata animzorganto ĉe Franz von Sickingen. Pro disvastigo de la ideoj de Marteno Lutero li arestitis en 1520 en Dillingen kaj iris post liberiĝo al Wittenberg. Ekde 1528 li enkondukis kiel superintendanto en Saalfeld la Reformacion. Tie li restis ĝis 1548 kiam li forpelitis dum la malcerta tempo de repaciĝinterkonsentoj interkonfesiaj; li revenis al Saalfeld ne antaŭ 1552.

Aquila verkis i.a. »Christliche Erklärung des kleinen Katechismus etc.« (Augsburg 1538) kaj »Kurze Fragstücke der ganzen christlichen Lehre« (1547).

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 1. Leipzig 1905, p. 647 (tie ĉi interrete)