Preĝejo Sankta Severo (Erfurto)

La Preĝejo Sankta Severo en Erfurto (germane Severikirche) troviĝas flanke de la Katedralo de Erfurto. Dum la regado de la Svedoj (1633-35) la preĝejo estis protestanta. Hodiaŭ ĝi estas katolika preĝejo.

Preĝejo Sankta Severo
paroĥopreĝejo [+]
Koordinatoj50° 58′ 34″ N, 11° 1′ 22″ O (mapo)50.976111.0228Koordinatoj: 50° 58′ 34″ N, 11° 1′ 22″ O (mapo)

Preĝejo Sankta Severo (Turingio)
Preĝejo Sankta Severo (Turingio)
DEC
Preĝejo Sankta Severo
Preĝejo Sankta Severo
Lokigo de Turingio en Germanio
Map
Preĝejo Sankta Severo

Vikimedia Komunejo:  Severikirche (Erfurt) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La preĝejo; maldekstre la katedralmonteta ŝtuparo, sur kiu ĉiusomere okazas festivalo nomita Domstufenfestival.
La ĉefaltaro.
La baptujo.

Historio redakti

Dokumentoj pri la frua historio mankas; verŝajnas unu antaŭa konstruaĵo. En 836 la relikvoj de Severo el Raveno, de lia edzino Vincentia kaj de lia filino Innocentia estis transdonitaj al la benediktaninoj por ilia kapelo surmonteta. Ĝi devis cedi al episkopa burgo en 1123. Restoj de la t.n. Kurba domo (germane: Krummhaus) ankoraŭ videblas en la ĝardeneto de la pastra domo. Iaman palatinejan turon oni malkorekte nomis Kapelon Sankta Bonifaco. La monaĥinoj poste translokiĝis al la citadelo Cyriaksburg. La novkonstruado de kvinala monaĥeja preĝejo (ordeno de la kanonikoj aŭgustenanaj) fariĝis inter 1274-1378 kun orienta kaj okcidenta ĥorejoj kaj pluraj kapeloj. La preĝejo suferis damaĝojn pro incendio en 1472. Nur poste starigitis la plej alta, meza turo. En 1803 la klostro malfermiĝis kaj post 1818 la ejoj (sakristio, kapitula dometo) malkonstruitis. Grandstila restaŭrado estis ekstere de 1979-82 kaj interne en 1995.

Sonoriloj redakti

Famas la preĝejo pro sia varieco sonorila. Kvar sonorilojn muldis Claus von Mühlhausen, inter ili Osanna (1474) ornamita per reliefoj kaj Martha (de 1475). La kreinto de la enkatedrala sonorilo Maria Gloriosa, Gerhard Wou, muldis la sonorilon Vincentia. En la ĥorejo estas pormesa sonorilo el arĝento de 1442. La kvin restantaj estas de 1952 respektive 1962, do sume ne malpli ol dek sonoriloj troviĝas en la kampaniloj. La sonorilaro estas la plej granda el la Mezepoko en tuta Turingio.

 
Ĉerko de Severo, 1365

Interno redakti

La interna aspekto de la kvinala gotika hala preĝejo kun maldikaj kolonoj estas rava. Ĉi tie troviĝas multaj vidindaj objektoj, nome:

  • Sidanta figuro de Sankta Severo ĉe la suda portalo (ĉ. 1375) laŭ francaj modeloj
  • Skulptaĵo de Johano Baptisto (ĉ. 1363): ĝi stile similas la madonon de la Preĝejo Sankta Kruco. Krome estas aliaj figuroj el grejso en la preĝejo: la plej malnova estas madono de Johannes Gerhart en la ĥorejo videalvide al la Johano-figuro. Ĝi havas subtile faritajn vestaĵojn kaj montras novstilan formeksprimon.
  • Figuro de Sankta Katarino (ĉ. 1460) sur meza piliero.
  • Funebranta madono (ĉ. 1480)
  • Triptiko de Sankta Maria kun mandorlo (1510/20) en la norda kapelo Sankta Blazio, farita de la skolo de Peter von Mainz/Skolo de Saalfeld
  • Ambono de 1576, samtempe donacita kiel epitafo por Heinrich Ruchter kaj lia vidvino; ĉe flanka parto alia epitafo por Johannes Nier kaj lia edzino kun bildo de la releviĝinta Kristo
  • Ĉefaltaro (1670/80) kun bildo de la resurektinta Kristo
  • Kompato-bildo de la erfurtanino Hildegard Hendrichs (1953)
  • Madono de mastro Johann Gerhart (ĉ. 1340)
  • Sarkofago de Severo (1360/70) kun belega slabo: ĉefverko de la anomima Meister des Severisarkophags. La ĉerko post la Reformacio malkonstruitis kaj nur en 1948 kunmetitis. Konserviĝis la kvar flankoj montrantaj: la adoradon de la Tri reĝoj, la adiaŭon de la lanoŝpinisto Severo disde siaj familianoj, miraklon de kolomboj dum la ordino episkopa, la surtronigon solenan de la sanktulo. La slabo estas kopio. Verŝajne la sarkofago estis starigita sur soklo por adoraj kialoj kiel la relikvoj de la Tri reĝoj en la Katedralo de Kolonjo. La anonima majstro verkis ankaŭ por preĝejoj en Magdeburg kaj Halberstadt.
  • Kalikoforma baptopelvo sub 15 metrojn alta triangula sabloŝtona baldakeno (1467): ĝi estas unu el la plej gravaj malfrugotikaĵoj en Germanio. Donacinto esta la kanoniko Johann Steinberg el Duderstadt. La nekonata majstro nomiĝas Meister des Severi-Taufsteins.
  • Alabastra reliefo de la arkianĝelo Miĥaelo (1467), kiu per la unua mano portas animon kaj per la alia terenĵetas la diablon: ĝin kaj la antaŭlastan faris la sama majstro. Ĝis 1938 ĝi estas en la ĥorejo.

La tra la norda portalo enirintojn bonvenigas la t.n. Erfurta madono, S-forma laŭ franca stilo (de 1360/70). La Klais-orgeno, sur galerio de 1714, estas de 1930. Samtempe faritis la variece ornamita orgenfasado kun skulptitaj anĝeloj, puttoj kaj la figuroj de Davido kaj Sankta Cecilio, la patronino de muzikistoj.

 
Nova orgeno malantaŭ belega historia orgenfasado.

Kapelo de Sankta Bonifaco redakti

Norde de la preĝejo estas romanikstila turo, jam en la 14-a jc. alikonstruita al kapelo. Iam ĝi estis pluretaĝa. Ene troviĝas altara bloko kun la Kristo, la viro de doloroj, kaj enskribo de 1624. Stukfriso ĉirkaŭanta de la sama tempo montras ĉirojn, florojn, birdojn kaj puttojn. La turo estas parto de burgo planita post la transloko de la monaĥinejo al Citadelo Cyriaksburg. Alvale ĉe la orienta deklivo, sub Bonifaco-kapelo kaj paroĥaj domoj, konserviĝis muroj kaj remparoj.

 
La dorsa flanko de la preĝejo.

Vidu ankaŭ redakti

Tomaso de Erfurto

Literaturo redakti

  • Brückner, Margarethe kaj Ernst Haetge, Lisa Schürenberg kaj Alfred Overmann: Die Severikirche, Burg 1929
  • Buchner, Otto: Der Severi-Sarkophag zu Erfurt und sein Künstler, en: Mitteilungen des Vereins für die Geschichte und Altertumskunde von Erfurt 24, Erfurt 1903, p. 137–157
  • Buchner, Otto: Der Severi-Sarkophag zu Erfurt und sein Künstler samt Übersetzung der Vita und Translatio Sancti Severi des Priesters Liutolf, Erfurt 1903.
  • Die Stadt Erfurt, Dom. Severikirche. Peterskloster. Zitadelle, adaptita de Karl Becker
  • Forberg, H. H. / Lucke, G.: Die Severikirche zu Erfurt. Schnell Kunstführer Nr. 20.672 (Regensburg 1997)
  • Hanftmann, B.: Zur Baugeschichte der Stiftskirche Beatae Mariae Virginis (Dom) und der Severi-Stiftskirche in Erfurt, (= Jahrbücher der Königlichen Akademie gemeinnütziger Wissenschaften zu Erfurt), Erfurt 1913
  • Lehmann, Edgar: Dom und Severikirche zu Erfurt, 1-a eldono, Leipzig 1988
  • Lehmann, Edgar / Schubert, Ernst: Dom und Severikirche zu Erfurt (Leipzig 1988)
  • Lucke, Rolf-Günther / Forberg, Hans-Heinrich: Die Severikirche zu Erfurt (Das christliche Denkmal), München/Regensburg 1993
  • Mertens, Claus: Die Severikirche zu Erfurt (Große Baudenkmäler Heft 27), sen indiko de eldono-loko, 1957
  • Mertens, Claus: Die St. Severikirche zu Erfurt (Das Christliche Denkmal, Heft 27), Berlin 1974 (7-a adaptita eldono)
  • Mertens, Claus: Die Severi-Kirche zu Erfurt (Das christliche Denkmal 27), adaptita eldono, Berlin 1979
  • Passarge, Walter; „Dom und Severikirche zu Erfurt“, in: Deutsche Kunst, Ludwig Roselins (Hrsg.), Bd. II, Bremen/ Berlin 1936
  • Schubert, Ernst / Lehmann, Edgar: Dom und Severikirche Erfurt, Stuttgart 1988
  • Stuhr, Michael: Severisarkophag, in: Die Parler und der Schöne Stil, II, p. 564