Malfermi la ĉefan menuon

Preĝejo Sankta Kruco (Erfurto)

Ekstero de la preĝejo de Sankta Kruco.
Ĥorejo.
Orgeno.
Plafono pentrita.

La Preĝejo de Sankta Kruco (germane: Neuwerkskirche) estas unu el la multnombraj preĝejoj en la urbocentro de Erfurto (Klostergang nr. 3).

HistorioRedakti

Unuafoje ĝi estis dokumente menciite en 1168. Verŝajne la konstruo estas en konekso kun la konstruo de la Ĉirkaŭfortikaĵo de Erfurto, kiam oni sekigis la marĉojn kaj fondis la kvartalon Neustadt. Ĝi apartenis ĝis 1819 al la ordeno de la aŭgustenaninoj (germane: Neuwerkskloster), kiuj venis de la Hospitala kirko. Ekde 1285 oni ĝin uzis kiel paroĥan preĝejon.

La hodiaŭa konstruaĵo estis farita de 1466-73: estinte unue laŭ malfrugotika stilo, ĝi poste (inter 1731-35) ĝi barokiĝis.

Post la sekularigo de la ordenaj ejoj oni fondis en la eksaj monaĥineja ĉambroj seminarion porinstruistan. En 1985 la komunumo kunfandiĝis kun la paroĥo de la Preĝejo Sankta Wigbert.

Vidindaj aferoj en la internoRedakti

  • Pentrita arkaĵo:

Sidas sur grandaj kornicoj anĝeloj kun muzikinstrumentoj, libroj kaj maskoj. La per vivaj koloroj pentrita volbaĵo donas apartan ĉarmon al la ejo. Temo ĉefa estas la vivo de la Sinjoro (sen pasiono) en kunteksto kun la Malnova Testamento. La patroneco de la sankta kruco donis la temon por la pentraĵoj kiel ankaŭ por la altaro: la glorado de la Kruco. La grandaj medalionoj en la mezo komenciĝas per Johano la Baptisto montranta la ŝafidon de Dio (Jesuo). Sekvas la bapto de Jesuo en la Jordano; la festeno en la domo de Simono kun la elverŝo de ungvento sur la piedoj fare de Magdaleno; eniro en Jerusalemon; Lasta Vespermanĝo; renkontiĝo inter Abraham kaj Melkicedek.

Tiuj scenoj sur la medalionoj estas ligitaj per aliaj historioj bibliaj: lignoportado por la ofero de Isaak (= portado de la kruco); la fera serpento (= krucumado); ekvomo de Jona fare de baleno (= resurekto); oferaltaro kun ŝafido kaj forpelo el la paradizo (= elaĉeto). Super la fenestroj videblas la kvar evangeliistoj, profetoj kaj patriarkoj, krome Francisko Ksavero kaj nekonata episkopo-martiro.

Komencas ĉe la norda flanko la historioj pri la vivo de la Savanto: anunciacio, vizito de Maria, naskiĝo, adorado de la Tri magoj, cirkumcido de la Sinjoro, prezentado ĉe la Templo, fuĝo al Egiptio, Jesuo 12-jaraĝa en la Templo.

Proksime al la triumfa arko estas pentritaj la luktoj de la arkianĝeloj Rafaelo kaj Mikaelo. Super la orgeno la pentristo signis sian verkon en sesangula medaliono prezentanta Johanon la Baptiston.

  • Madono (de 1380): La statuo, staranta kontraŭe al la ambono, la plej malnova objekto en la preĝejo, estas el grejso kaj originas de la eksa benediktana abatejo sur la Petra monteto. Nekutime Maria portas Jesuon sur la dekstra (ne sur la maldekstra) brako. La infano portas kolombon, simbolon por la Sankta Spirito. La hararo de Maria estas nekutime longa.
  • Kruco: gotika, apud la ambono, de 1450.
  • Baptujo: sub la orgena galerio, de 1736.
  • Ambono (finfarita en 1739): ĝi estas la plej grava inter la erfurtaj ambonoj de la 17-a/18-a jc. Feliĉe oni malkovris la originalan version en 1980, ĉar ĝi simple estis surfarbita. La sama validas por la aliaj barokaj partoj (orgenfasado, orgenbalustrado, altara spaco)
  • Ĉefaltaro (1735): La bildo montras Sanktan Helenon kaj la propagandon de la kruco inter la popoloj. La kvar statuoj super la natura grando estas Sanktaj Jozefo kaj Aŭgusteno, Sankta Helena de Konstantinopolo kaj nekonata sanktulino. Supre videblas la kronado de la Virgulino kun Kristo kaj Dio Patro.

OrgenoRedakti

La orgeno estis farita de 1732-37 fare de la erfurta orgenkonstruisto Franciscus Volckland. La komplete mekanika instrumento havas 28 registrojn kaj 2 klavarojn. Ĝi estis restaŭrita dum 2000-03 fare de la potsdama firmao Alexander Schuke. Ĝia historia esta tre interesa[1].

SubnotojRedakti

LiteraturoRedakti

  • Andreas Schareck: Erfurt, eldonejo Mitteldeutscher Verlag, 3-a eldono, Halle 2013, ISBN 3954620057
  • Hermann H. Saitz: Erfurt zu Fuß, 5-a eldono, Erfurt 2010
  • Gerd Schöneburg: Erfurt. Führer durch die historische Altstadt, 4-a eldono, Erfurt 2009
  • Ulrich Seidel: Erfurt: Rundgänge durch die Geschichte, eldonejo Sutton, 2004, ISBN 3897027607
  • Wolfgang Knape: Erfurt: Ein Führer durch die thüringische Landeshauptstadt, 5-a eldono, eldonejo Schmidt-Buch-Verlag, Wernigerode 2007, ISBN 3936185344
  • Georg Dehio / Stephanie Eißing / Franz Jäger: Handbuch der Deutschen Kunstdenkmäler: Thüringen, eldonejo Deutscher Kunstverlag, 2003, ISBN 3422030506

Eksteraj ligilojRedakti