Malfermi la ĉefan menuon

Cirkumcido de la Sinjoro

kristana festotago

La festo Cirkumcido de la Sinjoro (lat.: Circumcisio Domini), ankaŭ nomata cirkumcidofesto (lat.: Festum circumcisionis)[1], estis resp. estas festata 1-an de januaro, la oktavtago de kristnasko.

Biblia raportoRedakti

 
Cirkumcido de Jesuo, Brabantia aloretablo, proskimume 1480

Ke Jesuo laŭ biblia normo kaj juda tradicio estis cirkumcidita la okan vivotagon, raportas evangeliisto Luko en la dua ĉapitro. Samtempe, kaj tio estas en Luko 2,21 la pezocentro, oni donis al li la nomon Jesuo.

Historio de la festoRedakti

En la konfrontado kun la docetistoj, kiuj malkonfesis la enkarniĝon, la cirkumcido validis kiel argumento, ke Jesuo estas „vera homo kaj vera Dio“.

La orientaj eklezioj konas la feston ekde la 4-a jarcento. Ekde la 6-a jarcento ĝi estas pruvebla ankaŭ en Hispanujo kaj Gaŭlujo („gaŭla liturgio“). Per la transpreno de frankaj-germanaj meslibroj en la 11-a jarcento ĝi eniris en la Roman liturgion kaj forŝovis la malnovan feston natale sanctae Mariae.

NuntempoRedakti

En la anglikana, ortodoksa, siria ortodoksa kaj siro-malabara eklezioj oni memoras ankaŭ nuntempe la cirkumcidon de Kristo la 1-an de januaro, kiel ankaŭ en kelkaj prakatolikaj kaj evangelaj eklezioj. Ankaŭ en la katolika Latina Eklezio, kiu festas la 1-an de januaro kiel altfesto de la Dipatrino Maria, la taga evangelio estas Luko 2,16-21.

ReferencojRedakti

  1. Beschneidungsfest In: Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 2. Leipzig 1905, S. 750.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Beschneidung des Herrn » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3263306 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)