Novjara tago estas observita la 1-an de januaro, la unuan tagon de la jaro laŭ la moderna gregoria kalendaro same kiel la julia kalendaro uzita en la Romia Imperio ekde 45 a.K. Romianoj origine dediĉis Novjaran tagon al Jano, la dio de pordegoj, pordoj, kaj komencoj laŭ kiu la unua monato de la jaro (januaro) estas nomita. Poste, kiel dato en la gregoria kalendaro de kristanaro, Novjara tago liturgie markis la Feston de la Cirkumcido de Kristo, kaj daŭre estas observita kiel tia fare de la Anglikana Eklezio kaj de la Luterana Eklezio.[1][2] En nuntempo, ĉar la plej multaj landoj nun utiligas la gregorian kalendaron kiel sian faktan kalendaron, Novjara tago estas verŝajne la plej famkonata festotago de la mondo, ofte observita kun artfajraĵo ĉe la bato de noktomezo kiel la jarŝanĝo komencas en ĉiu horzono.

Notoj redakti

  1. McKim, Donald K.. (1996) Dictionary of Theological Terms. Westminster John Knox Press, p. 51. ISBN 0664255116.
  2. Hobart, John Henry. (1840) A Companion for the festivals and fasts of the Protestant Episcopal Church. Stanford & Co., p. 284.