Malfermi la ĉefan menuon
Nova konstruaĵo en la urboparto Brühl.

La Teatro de Erfurto estas teatro en publika tenado fare de la urbo de Erfurto. Ĉefa surscenejig-domo estas la en septembro 2003 finkonstruita nova konstruaĵo en la urboparto Brühl, situanta malantaŭ la katedralo kaj ĉe la piedo de Petersberg.

La programo koncentriĝas pri bunta oferto da muzikteatraĵoj kaj koncertoj sur la Granda scenejo (800 sidlokoj) kaj la Studia scenejo (200 sidlokoj). Hejmorkestro estas la Erfurta filharmonio (Philharmonisches Orchester Erfurt). Krome prezentatas gastludoj de danco kaj dramteatro; ĝi organizas aldonite la ĉiujaran Festivalon de sur la katedralŝtuparo (DomStufen-festivalo).

HistorioRedakti

Teatro dum la monarkioRedakti

Ekde 1756 la urbo disponigas sian dancejon kaj ties ĝardenan pavilonon (la hodiaŭan Kaisersaal) - por vagantaj trupoj.

Diference al Weimar kaj Gotha, Erfurto ne estis rezideja urbo kaj sekve ne havis propran teatrejon konstantan. Malgraŭ sia grandeco Erfurto, ĝis la fino de la 19-a jc., dependis de gastludoj kaj migraj scenejanoj de Weimar. Okaze de la Kongreso erfurta de 1808 Napoleono devis venigi aktorojn de la pariza Comédie-Française Erfurton por amzuzi la alvenintajn politikistojn kaj nobelulojn. Inter ili estis ankaŭ la famega aktoro Francois-Joseph Talma kaj la sukcesplena komponisto Louis Spohr.

En 1867 oni starigis la Operejon malnovan, kies kapacito maksimuma estis de 1155, sen propra teatroensemblo ĝis 1894! Do la unua vera teatro malfermiĝis nur en 1894, la 15-an de septembro. Estis tiutempe kutimo ke la direktoro luprenu la domon kaj vivtenu ĝin proprakoste. En 1910 okazis tie ĉi la premiero de la opereto Grand Hotel Exelsior de Robert Stolz.

Vajmara RespublikoRedakti

 
La teatro fotita de sur la Citadelo Petersberg.

Post la fino de la Germana Imperiestra Regno en 1919 la germanaj kortegaj teatroj prizorgotis fare de la landoj kaj urboj. En 1923 la urbo Erfurto ekresponsis pri ties financa situacio. La ĝistiama luprenanto kaj teatrestro William Schirmer estis nomunita unua intendanto. Ekde tiam la urbo surŝultrigis al si la plejmulton de la financado.

En 1925 oni fondis la teatron Kammerspiele im Stadthaussaal en la ejoj de la nuna Evangelia Konsilantargimnazio. Tie surscenejigitaj teatraĵoj de samtempuloj kaj ĉambraj operoj kompletigis la oferton artistan de la ĉefa teatro. Akompane oni publikigis la fakgazeton Der Kontakt. Erfurter Bühnenblätter.

Nazia GermanioRedakti

Mallonge antaŭ la ekagado de la Kampfbund für deutsche Kultur en 1933, kiu estis ekdeterminonta en Erfurt kiel aliloke la repertuaron, oni ankoraŭ estis ludiginta la teatraĵon Der Silbersee de Kurt Weill kaj Georg Kaiser (paralele al Lepsiko kaj Magdeburgo). La teatroj ŝanĝis siajn nomojn: de Stadttheater iĝis Deutsches Volkstheater kaj de Kammerspiele iĝis Reichshallentheater.

Pro nedamaĝo de la teatro dum la militaj tumultoj la programoj rekomenciĝis jam en la 21-a de julio 1945. La spektantaro povis ĝui buntan vesperon.

Postmilita periodo kaj GDR-tempoRedakti

Por plenumi la postuladon pri arto oni inaŭguris iaman porsocietan domon kiel dramteatron (Schauspielhaus) enscenejiganta la goetan Ifigenion en Taŭrido en la 29-a de aŭgusto. La Operejo malnova de Erfurto alinomiĝis ekde 1956 Opernhaus.

Tiujn jarojn oni pasie eksperimentis kaj la Urbaj teatroj (Städtische Bühnen) bonege reklamadis kaj furoris pro sia granda nombro da premieroj. Gastludoj estis i.a. en Litovio, Pollando kaj Hanovro.

Ekde 1965 la teatro iĝis la plej granda kultura institucio en la tuta distrikto sub la egido de ĉefintendanto Bodo Witte. Kelkaj gravaj enscenejigoj de tiu tempo estis ankaŭ muzikaloj kiel Porgy and Bess, West Side Story kaj Cabaret. En la 1980-aj jaroj naskis novaj ĝenroj de pupteatro kaj kabaredo, ludantaj en Waidspeicher.

La dramteatra direktoro Ekkehard Kiesewetter ekflorigis la lokon kaj oni ricevis multajn premiojn kaj invitojn al gastludoj ene de GDR kaj ekstere de la Respubliko.

En 1989, la jaro de la Turniĝo, videblis kaj politike maloportunaj kaj kritikegaj teatraĵoj kiel Die Ritter der Tafelrunde de Christoph Hein. La artistoj plurfoje kontribuis al la ŝanĝoj per laŭtlegadoj de rezolucioj.

Post 1990Redakti

Sub la nova intendanto Dietrich Taube fariĝis en 1991/92 alistrukturiĝoj. La plej gravaj kaj okulfrapaj estis la malenkorpigo de la Waidspeicher kaj la fondiĝo de la festivaloj sur la katedralŝtuparo ('Domstufen-Festspiele) en 1994. La Malnova operejo en 1997 devis esti fermita pro sekurecaĵoj. Por redoni al la erfurtanoj variecan repertuaron malfermiĝis la Kuppel-Theater la 8-an de majo 1999.

Jam en 1997 estis elektita konkurse plano de Jörg Friedrich por novkonstrui teatron en la centra ĝardeno Hirschgarten. Pro financaj kaŭzoj oni baldaŭ koncentriĝis al pli bone subvenciata grundo en la urboparto Brühl (Mainzerhofplatz), kie la unua tranĉo per la ŝpato fariĝis la 20-an de aprilo 1999, kaj festo de konstrufino la 5-an de septembro 2001.

Inaŭguro estis en la 12-an de septembro 2003 per la unua prezentado de la opero Luther de Peter Aderhold. La sekvontan jaron la Nova operejo de Erfurto ricevis la turingian ŝtatan premion pri arkitekturo kaj urboplanado (Thüringer Staatspreis für Architektur).

Ekde 2003, la moderna operejo estas hejmo de Teatro Erfurto kaj ties filarmonia orkestro. Ĝi havas 800 sidlokojn kaj alia malgranda ejo 200 sidlokojn. Septembre de 2005 la opero Waiting for the Barbarians de Philip Glass premieris en tiu operejo. La Erfurta Teatro estis fonto de polemiko. En 2005 spektaklo de la opero de Engelbert Humperdinck nome Hänsel und Gretel vekis la lokan gazetaron ĉar ĝi enhavis sugestojn pri pedofilio kaj incesto. Oni devis averti pri tio en la programo per la aldono "nur por plenkreskuloj".

La 12-an de aprilo 2008, versio de la opero de Verdi nome Un ballo in maschera reĝisorita de Johann Kresnik premieris tie. Tiu produktaĵo vekis polemikon ĉar aperigis rolulojn vestitajn kiel Mickey Mouse dancante sur la ruinoj de la World Trade Center kaj kantistino kun lipharo kvazaŭ de Hitler faris la saluton kutiman dum Naziismo, kune kun fiaj aperoj de usonaj soldatoj, Uncle Sam, kaj Elvis Presley. La reĝisoro priskribis la produktaĵon kiel popolisma kritiko de la moderna usona societo, montrantan la malegalecon inter riĉuloj kaj malriĉuloj. Tiu polemiko kondukis lokan politikiston alvoki lokanojn al bojkoto de la spektaklo.[1]

Teatraj lokojRedakti

Ĉefa teatro estas la nova konstruaĵo en Brühl. Ties Granda domo havas 840 sidlokojn, la Studio 200. Parto de la Studio servas kiel okazigloko sub la nomo de Salon im Studio - kun maksimume 100 sidlokoj. En la interna korto estas la t.n. Theatrium. Aliaj aranĝoj fariĝas en la pororkestraj ripetadĉambroj. Urbocentre menciendas ankoraŭ la ŝtuparo al la katedralo (2000 sidlokoj), la festosalonego de la urbodomo kaj la preĝejo de Sankta Tomaso.

Esencaj artaj punktojRedakti

Sub la estrado de Guy Montavon, antaŭe de 1996 ĝis 2002 intendanto ĉe la urba teatro de Gießen, novaj fokusoj naskis. Ĝi fariĝis kun la celo doni al tuta Turingio altnivelan kaj ambician muzikteatron. Fiksita celo estas i.a. havi almenaŭ po unu premieron por unu teatra sezono.

Tio realiĝis per (elekto):

La teatranoj favoras kunlaboradon kaj reciprokan inspiron kun aliaj eŭropaj kaj amerikaj operejoj. Partneroj estis ĝis nun i.a.: Nacia teatro (Prago), Opéra de Montpellier, operejo de Lepsiko, la Teatro Regio de Torino kaj la operejoj de Aŭstino kaj Cincinnati.

SubtenoRedakti

Helpon ricevis kaj ricevas la teatro de la societo Gesellschaft der Theater- und Musikfreunde e.V.. Akompanas la teatradon ĉiumonata Teatra salono en la teatrorestoracio 1894. Tiam eblas ĵeti rigardon inter la kulisoj kaj ricevi pliajn detalajn informojn dum parolado kun aktoroj, kantistoj, reĝisoroj, dramaturgoj kaj aliaj. Krome aljŭgas la societo dum ĉiu sezono premion de la spektintoj honoriganta la plej bonan enscenejigon de la pasinta sezono.

IntendantojRedakti

NotojRedakti

  1. "German staging of Verdi's A Masked Ball on 9/11 with naked cast in Mickey Mouse masks", The Daily Telegraph, 11a Aprilo 2008. Kontrolita 2a Majo 2010.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti