Severo el Raveno

episkopo de Raveno, sanktulo

Sankta Severo (latine Severus Ravennas; naskiĝis en Raveno, mortis la 1-an de februaro 344/346 samloke) estis episkopo en Raveno kaj sanktulo. Li estas honorata ĉefe en Germanujo. Li sanktuliĝis malmulte postmorte.

Sankta
Severo el Raveno
episkopo, sanktulo
S. Severo.jpg
Persona informo
Naskonomo latine Severus
Naskiĝo ĉ. 3-a jarcento
en Raveno
Morto 1-a de februaro 344/346
en Raveno
Religio katolika eklezio [#]
Profesio
Okupo teksisto [#]
episkopo de Raveno CoA civ ITA ravenna.png
Dum 342-
Sanktulo
Adorita en katolika eklezio
Festotago 1-a de februaro
Atributoj kolombo, fulistaj instrumentoj
Patroneco teksistoj, ŝpinistoj, policistoj, tuk- kaj ŝtrumpfaristoj, gant- kaj ĉapelfaristoj
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Laŭlegende estis elektota je pentekosto 342 en Raveno nova episkopo, posteulo de Agapito, fare de la tuta komunumo. Kiam la vere malcentra lanaĵteksisto Severo venis por voĉdoni kolombo enflugis, rondflugis ade supre de li kaj sidigis sin trifoje sur liajn ŝultrojn. Tion la fideluloj konsideris signo dia kaj elektis Severon episkopo. Post la elekto la edzino kaj la filino iĝis monaĥinoj. Historie dokumentita estas lia partopreno de la Koncilio de Sofio (342/343; fakte temis nur pri sinodo). Tie ŝajnis al multoj ke liaj pribibliaj argumentoj venis el inspiro, ne el saĝeco akirita per studoj. Episkopuje li estis bona paŝtisto. Mira estas la rakonto pri lia morto; kiam li antaŭsentis la morton li malfermigis la tombojn de edzino kaj filino kaj, post eŭkaristi-celebro, li metis sin inter la du sarkofagojn kiuj mirinde faris spacon inter si por la nove alveninto.

Severo estis entombigita en 344 en Classe, la nuntempe ne plu ekzistanta haveno de Raveno. Laŭ ordono de episkopo Petro oni starigis tie en 568 belan preĝejon. Liajn ostojn transportigis la majenca ĉefepiskopo Otgar en 836 al Majenco al la Preĝejo Sankta Albano, poste al Erfurto. La ostoj estis venigitaj jam en 824 de Raveno al Pavio. Nek en Raveno la memoro je li, malgraŭ fortransporto de la kadavrorestaĵoj, iam ĉesis.

Lia memortago estas la 1-a de februaro. Li taksatas patrono de la teksistoj kaj ŝpinistoj, de la policistoj, la tuk- kaj ŝtrumpfaristoj, la gant- kaj ĉapelfaristoj.

Sarkofago de SeveroRedakti

 
Severo-sarkofago en Erfurto

La ŝtona ĉerko de la sanktulo kaj de ties edzino Vicentia kaj filino Innocentia troviĝas en la belega Preĝejo Sankta Severo en Erfurto. Tie liaj ostoj estis reentombigitaj verŝajne en la okcidenta parto de antaŭula ejo por honorado. Novaranĝo necesis post novfaro de la kirko. La monumento ja daŭre videblis centrekirke, proksime de la okcidenta ĥorejo. Post granda damaĝo de tiu ĥorejo dum fajrego de 1472 la sarkofago estis dismetita. La flankajn platojn oni starigis aliloke kaj la originala supra slabo post 1472 estis uzita kiel supraĵo por la Severo-altaro en la suda transepto. Nur en 1948 ĉiuj partoj estis rekunmetitaj. En 1982 alvenis muldaĵo de la supra slabo.

Temis pri unu el la plej gravoj eroj de la meblaro interna. La kvar reliefslaboj estiĝis inter la jaroj 1360 kaj 1370 ĉirkaŭ. Fonto el la jaro 1363 mencias altaron je honoro de Johano Baptisto, Severo, Hieronimo kaj la Tri Reĝoj. Sur la altreliefoj videblas scenoj el la vivo de Severo kaj la adorado de la Tri Reĝoj laŭ modelo de la nurenberga Laŭrenco-kirko de 1360. Supozo alia estis ke la partoj iam estis separataj aŭ en alia kunteksto kune (ekz. ĉe ambono, jubeo). Ofte Severo reprezentatas kun kolombo kaj fulistaj instrumentoj.

Preĝejoj sub patroneco de Sankta Severo (elekto)Redakti

Jen lokoj, kie troviĝas Severo-kirkoj: Blankenhain, Boppard, Erfurto, Fulda, Kleinrettbach, Otterndorf, Gemünden (Westerwald), Münstermaifeld. En la baptejo de la baziliko Sankta Vitalis en Raveno estas mozaiko kun bildo de Sankta Severo kun kolombo surŝultre.

Vidu ankaŭ: Kategorio:Preĝejoj sub patroneco de Sankta Severo el Raveno

Eldonoj de Vita Sancti Severini, la latinlingva biografio, kaj komentojRedakti

  • Catalogus Sanctorum etc. de Petrus de Natalibus, Lyon 1508.
  • Sermo de S. Severo auctore Petro Domiani ap. Surius, De prob. SS. historiis, 1. Febr. VII, Köln 1581, p. 81.
  • Sanctorum historiae von Laurentius Surius, Köln 1586. Breviarium dicendarum horar. canonic. ad usum Colleg. Sever.
  • Rubeus, Historiae Raven. Venet. 1590.
  • Vitae sanctorum: „Leben des Heiligen Severi /Bischoffs zu Ravenna/ welcher verschieden um das Jahr Christi 390“, Haraeus, Franziskus, Vitae sanctorum, 1611, p. 108/109. s
  • Fabri, Le sacre memoriae di Rav., Venet 1664.
  • AASS (Acta Sanctorum, ed. Bollandus), Acta f. Severus, ep. Ravennat, Febr. I (Aw 1658), 79 91.
  • Agnelli liber pontificalis Ravennat. III., 1708, p. 9, Vita S. Severi ep. auct.
  • Leven van den H. Severus bisschop van Ravenn, patroon der lynen wolle wewers, Antwerpen 1767.
  • Josephi Aloysii Amadesi, Chronotaxis Antistitum Ravennatum cum notis L. Bertoldi et. A. Zannoni, Faventiae 1783. 3 Volum.
  • Fantuzzi, Monumenta Rav. Venet. 1801.
  • LThK (dua eldono), (Lexikon für Theologie und Kirche), IX, 704.
  • Vita et translatio Sancti Severi auctore Liutolfo presbytero. Ĉe: MGH
  • Agnelli liber pontificalis ecclesiae Ravennatis. De sancto Severo. Ĉe: MGH
  • Jaffé, Bibliotheca rerum Germanicarum Tom. Tert. Monumenta Moguntia, Berolini apud Weidmannos, 1866, pag. 507.
  • BHL II (Bibliotheca Hagiographica Latina antiqua et mediae aetatis, ed. socii Bollandiani, 2 Bde., Brüssel 1898 bis 1901; Suppl. edito altera, ib. 1911.), Nr. 7679-84.
  • Chevallier, M., Répertoire des sources historiques du moyen âge. Bio Bibliographie, Paris II, 1907, Sp. 4222.
  • Bibl. SS (Bibliotheca Sanctorum, ed. Pontificia Universitá Lateranense, 13 vol., Rom I, 1961 ff.) XI 997–1001.
  • Zur „Tochter“ Innocentia: „Innocentia von Rimini“, ĉe: Bibl. SS, VII, 834.
  • Andreas, Liber pontificalis sive vitae Pontif. Ravann.
  • Bibliotheca Casinensis III, Floril. p. 55.
  • Übersetzung bei: Mabillon, Acta SS. ord. S. Bened. Saec IV., 2, p. 61.
  • Miraculum S. Severi et Rubei hist. Raven. lib. 2 Acta: SS 1. Febr. I, p. 87.
  • Aliud miraculum ex Petro Dom. sev. 2. ebd. p. 88.
  • Potthast, Bibliotheca hist. II, p. 1572.
  • Wattenbach, Deutschlands Geschichtsquellen I, p. 242.
  • „Vita Sancti Severi Archiepiscopi Et Confessoris“, ĉe: Mombritius, Boninus, Sanctearium seu Vitae Sanctorum II, Hildesheim N4 1978, nova preso de la eldono de Paris 1910, p. 504–505.

LiteraturoRedakti

  • Otto Buchner: "Der Severi-Sarkophag zu Erfurt und sein Künstler." Ĉe: Mitteilungen des Vereins für die Geschichte und Altertumskunde von Erfurt. Band 24, Erfurt 1903, p. 137–157.
  • Otto Buchner: Der Severi-Sarkophag zu Erfurt und sein Künstler samt Übersetzung der Vita und Translatio Sancti Severi des Priesters Liutolf. Erfurt 1903.
  • Die Stadt Erfurt, Dom. Severikirche. Peterskloster. Zitadelle. Bearbeitet von Karl Becker, Margarethe Brückner, Ernst Haetge, Lisa Schürenberg und Alfred Overmann. Burg 1929.
  • B. Hanftmann: Zur Baugeschichte der Stiftskirche Beatae Mariae Virginis (Dom) und der Severi-Stiftskirche in Erfurt. Jahrbücher der Königlichen Akademie gemeinnütziger Wissenschaften zu Erfurt. Erfurt 1913.
  • Edgar Lehmann: Dom und Severikirche zu Erfurt. Leipzig 1988.
  • Rolf-Günther Lucke, Hans-Heinrich Forberg: Die Severikirche zu Erfurt. München, Regensburg 1993 (Das christliche Denkmal).
  • Ernst Schubert, Edgar Lehmann: Dom und Severikirche Erfurt. Stuttgart 1988.
  • Claus Mertens: Die Severikirche zu Erfurt. (= Grosse Baudenkmäler Heft 27.) sen eldonolokindiko, 1957.
  • Claus Mertens: Die Severi-Kirche zu Erfurt. (= Das christliche Denkmal 27.) Sepa eldono. Berlin 1979.
  • Walter Passarge: Dom und Severikirche zu Erfurt. In: Ludwig Roselins (eld.): Deutsche Kunst. Band II. Bremen, Berlin 1936.
  • Michael Stuhr: Severisarkophag. Ĉe: Die Parler und der Schöne Stil. Band II. p. 564.

Eksteraj ligilojRedakti

FontoRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Severus von Ravenna en la germana Vikipedio.