Preĝejo Sankta Vito (Oberpreilipp)

La Preĝejo Sankta Vito (germane Sankt-Veits-Kirche) en Rudolstadt-Oberpreilipp, Germanujo, estas kirko protestantisma kun grava historio.

Preĝejo Sankta Vito
kristana preĝejo [+]

LandoGermanio
Federacia landoTuringio
SituoRudolstadt-Oberpreilipp
- koordinatoj50° 41′ 49″ N, 11° 20′ 42″ O (mapo)50.69694411.345Koordinatoj: 50° 41′ 49″ N, 11° 20′ 42″ O (mapo)

Preĝejo Sankta Vito (Turingio)
Preĝejo Sankta Vito (Turingio)
DEC
Preĝejo Sankta Vito
Preĝejo Sankta Vito
Lokigo de Turingio en Germanio
Map
Preĝejo Sankta Vito
Vikimedia Komunejo:  St. Veit (Oberpreilipp) [+]
vdr
La iama pilgrimokirko en Oberpreilipp

Historio redakti

 
La fama Mario-altaro de 1489

Temis pri unu el la plej malnovaj en tiu regiono; ĝi konstruitis en 1090 laŭ bizanca stilo kaj en la kuro de la tempo ĝi iĝis pilgrima. Tion kaŭzis ankaŭ la legendo ke Sankta Antonio vojaĝante misie al la soraboj mortis surloke kaj entombigitis sub "sankta monteto". Bedaŭrinde parto de la kirko pro malsufiĉa arthistoria kono malkonstruitis en 1862 dume la tura teretaĝo kun bela volbo el la 13-a jarcento konserviĝis. Altvalora Mario-triptiko de 1489 el la Skolo de Saalfeld, altaro de Sankta Anna, kiuj post la Reformacio venis el la malkonstruita Abatejo de Saalfeld al Oberpreilipp, kaj ujo por benita akvo troviĝas en la Urba muzeo de Saalfeld.

La nuna kirko (de 1862) estas hala kaj rektangula. La turo nuna estas okangula kun piramida tegmento. En sia malsupra parto estas rondarkaj fenestroj, supre bovokuloj kun kvarpartaj ornamaĵoj.

Eksteraj ligiloj redakti