Triptiko (greke triptychon) estas pentraĵo sur tabulo, konsistante el tri paneloj, el kiuj la du ekstremaj – kunligitaj al al centra per ĉarniroj – povas refaldiĝi kontraŭ tiu kaj ĝin plene kovri. Ĝi elformiĝis en la 14-a jarcento. Oni nomas ankaŭ triptiko la tripartan, alfermeblan etan altaron, bildon.

La ĝardeno de la delicoj de Hieronymus Bosch, unu el plej famaj triptikoj en la mondo, Prado-Muzeo, Madrido.

Defino redakti

Laŭ Francisko Azorín triptiko estas Bildo tripanela; pentraĵo trifaldebla, foje uzata kiel retablo. Triptikoj -aŭ diptikoj, aŭ poliptikoj, laŭ la nombro de folioj- estis nomataj la unuaj libroj aŭ albumoj de la antikvaj grekoj k. romanoj: la folioj -skribotabuletoj- estis el ligno, metalo aŭ eburo, flanke kunligitaj per ŝnuro aŭ ĉarniroj[1] Li indikas etimologion el la greka triptikos, el trais + ptikos (tri faldoj), kaj de tie la latina triptychus. Kaj li aldonas la terminon polikliniko.[2]

Triptiko en Esperanto redakti

Brusela skulptisto, sinjoro Devaert, faris triptikon kun vortoj en Esperanto[3] kun aludoj al diversaj religioj kaj filozofioj. Kiam la triptiko estas fermita, oni legas la nekompletan frazon "Mi estas la pordo de la senfina..." kaj kiam ĝi malfermiĝas, aperas la solvo per la lasta vorto : "AMO". La artaĵo simbolas la universalan amon kaj toleremon kaj ĝiaj uzitaj lignospecoj devenas de la kvar anguloj de la mondo : la cipreso, pinarbo kaj cedro estas krome bibliaj arboj. [4]

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 204.
  2. Azorín, samloke.
  3. Noto : Kvankam ne parolante Esperanton, la artisto konscie uzis Esperanton kiel "internacia lingvo, kiu permesas dialogon kaj interpopolan komprenemon, rekonante kaj respektante la diversajn kulturojn" (laŭ vortumo de la artisto mem).
  4. M. Demonty, Brusela skulptisto uzas Esperanton, Aktuala, p. 10-11, junio 1995, Reĝa Brusela Esperantista Grupo.