Preĝejo Sankta Gertrudo (Graba)

La Preĝejo Sankta Gertrudo (germane: Gertrudiskirche) estas protestantisma kirko en Graba, urbokvartalo de Saalfeld en Germanujo. Ĝi staras majeste sur roko super de la Saale-terasoj.

Vido je la Gertrudo-kirko

HistorioRedakti

 
Skulptita altaro ligna de la Skolo de Saalfeld
 
La orgeno

La jam antaŭ la urbofondo ekzistanta praparoĥujo Graba havis kapelon sub la patroneco de Sankta Gertrudo aŭ eble eĉ kapelegon. Sekve ĝi pliaĝas ol la najbara Abatejo de Saalfeld sur Petersberg-monto. Ĝi estas nuntempe memkompreneble la eklezia centro de la en 1922 al Saalfeld enkorpigita vilaĝo. La patroneco maloftas en Turingio: temas pri Gertrudo, abatino de Nivelles, filino de Pipino de Landen. Sekve verŝajnas rilatoj al la karolida reĝa kortego kio ankaŭ gravis por la abatejo-fondo.

La iama kirko konsistis el ĥorejo kaj transepto kun tripartita romanika longa navo. Inter 1477 kaj 1479 konstruitis la nova turo kun pinta spajro. Inter 1510 kaj 1520 alvenis la malfrugotika altarejo.

MeblaroRedakti

Riĉe ornamita estas la interno kun pentrita stela volbo; ĝin faris i.a. la loka pentristo Johann Friedrich Fasold. La baptujo staras en la centro; la longa navo estas nur de 1778 kiam estis malkonstruita kadukega romanika navo kaj nova modesta barokstile konstruitis de Georg A. Ellmer kaj Johann A. Enders. La plafonpentraĵoj ĉirkaŭatas de stukaĵo montrante koncerton de anĝeloj je honoro de bibliaj elstaruloj, krome la alegoriojn de la dudek saĝuloj ĉirkaŭ la dia trono kaj la ŝafido de Dio kun la justularo (laŭ la Apokalipso johana). Ankaŭ ĉe la triumfarko estas pentraĵo de la sonĝo de Jakobo pri la ŝtuparo enĉielen. En la duetaĝa galerio estas ankaŭ loĝio duka por Ernestro Frederiko (Saksio-Koburgo-Gotao) kun monogramo lia, antaŭeniganto de la baroka alikonstruo.

La predikejo kun resonigilo supra datumas de 1870, la orgeno de 1778: de tiam konserviĝas nur la orgenfasado dume la nuna orgeno faritis en 1927 fare de la halberstadta firmao C. Voigt & Sohn (kun etaj sonaj ŝanĝoj).

Altaro imponaRedakti

La sep metrojn alta triptiko estas de 1520 el la Skolo de Saalfeld (Hans Gottwalt). Centras Sankta Gertrudo kun Benedikto de Nursio kaj Anno el Kolonjo, la fondinto de la benediktana abatejo najbara. Rande staras Sebastiano, Jakobo, Katarino kaj Barbaro. Pli supre estas la Dipatrino kun la bebo inter Petro kaj Paŭlo; plejsupre videblas la Sankta Triunuo. La artistaĵo fareblis danke al mono el fondaĵo de la lasta benediktana abato Georgo de Thüna.[1] Inter 1773 kaj 1940 ĝi flankenmetite staras ne en la ĉefa altarejo.

Eksteraj ligilojRedakti

NotojRedakti

  1. [1]
50.6554711.358565