Tilman Riemenschneider

Tilman RIEMENSCHNEIDER [tilman RImenŝnajde] (n. ĉ. 1460 en Heiligenstadt, m. 7-an de julio 1531 en Würzburg) estis germana skulptisto.

Tilman Riemenschneider
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1460 (1460-01-01)
en Heilbad Heiligenstadt
Morto 17-an de julio 1531 (1531-07-17) (71-jaraĝa)
en Vircburgo
Tombo Domkirche, Würzburg
Lingvoj germana
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio
Familio
Infano Bartlmä Dill Riemenschneider
Okupo
Okupo skulptisto • carver
Verkoj Zwölfbotenaltar
vdr
Memportreto de Tilman Riemenschneider

La filo de kupraĵisto pasigis sian junaĝon en Osterode. Plej malfrue en la jaro 1483 li ekloĝis en Würzburg, kie li en la jaro 1520 fariĝis urbestro. En 1525 oni malliberigis kaj torturis lin, ĉar li subtenis ribelantajn kamparanojn.

La skulptaĵoj de Tilman Riemenschneider montras elementojn de la Gotiko kaj de la frua Renesanco. Famaj kreaĵoj de li estas la altaroj Heiligblutaltar (altaro de la sankta sango) en Rothenburg ob der Tauber, la Marien-Himmelfahrt-Altar en Creglingen, la Kreuzigungsaltar en Dettwang kaj la tomba monumento pri la episkopo Rudolf von Scherenberg en la katedralo de Würzburg.

Galerio de gravaj verkoj redakti

Vidu ankaŭ redakti