Kastelo Saalfeld

La Kastelo Saalfeld troviĝas en Saalfeld, Germanio. Ĝi estas posteula ejaro de la iam gravega Abatejo de Saalfeld.

Kastelo Saalfeld

Saalfeld Schloßstraße 24 Schloss - Bestandteil Sachgesamtheit "Schloss und Park Saalfeld-Saale".jpg

Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 39′ 13″ N, 11° 21′ 33″ O (mapo)50.653511.3592Koordinatoj: 50° 39′ 13″ N, 11° 21′ 33″ O (mapo)
Situo de Kastelo Saalfeld
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Kastelo kun ĉirkaŭanta ĝardeno.

HistorioRedakti

La dukoj Albrecht kaj Bernhard von Sachsen-Gotha metis ekde la 29-a marto 1677 la fundamentan ŝtonon por la konstruo de nova rezideja kastelo sur la Petra monto. Ĝis junio 1679 faritis sub la gvidado de ĉefarkitekto Gundermann la skeleto de la meza konstruaĵo. De 1675 ĝis la finkonstruo rezidis tie ĉi duko Albrecht. Nur en la 1690-aj jaroj oni daŭrigis la konstruon (prokrasto ŝuldita al financaj kialoj). Ĝis 1720 la kastelo pligrandigitis kaj ricevis ankaŭ kapelon barokstilan. Duko Johann Ernst, fondinto de la dinastio Sachsen-Saalfeld kaj prapatro de kelkaj eŭropaj reĝaj dinastioj (Belgujo, Bulgarujo, Unuiĝinta Reĝolando, Portugalo) rezidis ekde 1680 ĝismorte (1729) en Saalfeld. Ĝis la jaro 1735 loĝis tie ĉi lia filo Franz Joseias. La alia filo, duko Christian Ernst, mortis en la 4.9.1745 senida. Post la konkero fare de Napoleono Bonaparte kaj sekva franca adminstrado (1806-97) la kastelo pro la fino de la Sachsen-Gotha-linio venis sub la egido de la duklando Sachsen-Meiningen (1826-1918). Inter 1919-22 la iama rezidejo alikonstruitis al oficejo gastiginte ekde 1921 la Landan administrejon (Landratsamt). Tiam multo el la interna strukturo detruitis respektive ege damaĝitis.

KasteloparkoRedakti

Planis la ĉirkaŭantan ĝardenon en 1677 la el Altenburg originanta ĉefarkitekto Johann Wilhelm Gundermann en severa franca simetria stilo. Jam en 1680 menciis kroniko la finkonstruitan plezurĝardenon. Meze troviĝas ekde 1708 granda puto. Enkadritis la ĝardeno per pluraj ejoj konstruitaj inter 1695-1710. En la centra akso je la suda fino troviĝis la Kavalira dometo (ankaŭ: Tepavilono, restaŭrita en 2006), oriente la oranĝerio (hodiaŭa utiligo: ekspozicihalo por lokaj etbestbredantoj) kaj je la rando de la Princina ĝardeno la Ejo de la kastelaj ĝardenistoj (hodiaŭ privata loĝ- kaj komercdomo, restaŭrita en la 2005-a jaro). Ĉe la orienta rando de la ĝardeno estiĝis la Ĉevalejo (ekde 1921 loĝdomo) kun rajdejo.

En la jaroj 1678-90 alvenigis oni partojn de la plantaj kolektoj el Altenburg al Saalfeld, tiel ke riĉeco de sitelkreskaĵoj estis garantiita. Por deponi ilin oni uzis, antaŭ la konstruo de la Nova oranĝerio (1713-15), verŝajne etan forcejon situantan ĉe la suda flanko de la ĝardenista domo. Ekde 1700 iĝis la aliaranĝo de la ĝardeno en baroka stilo. La vojoj dividis la rektangulan tuton en diversajn parcelojn kiuj siaparte estis dividitaj inter si per heĝvojetoj (aleetoj kun karpenoj, taksusoj kaj poploj). Kondukis la centra akso de la ĝardeno disde la kastelo tra ebeno kun akvopelvo kaj fontano kaj kaŝtanarbareto al la Kavalira dometo. Sekvis en la jaroj 1763 kaj 1824 profunda novigo de la oranĝejo konstruita el ligno. De 1850 ĝis 1870 oni ne nur pli aktivis en la flegado de la ĝardeno sed ankaŭ faris novan dividon de ties ebenaj partoj.

Egaj damaĝoj faritis dum la Unua mondmilito pro la necesoj de civitanoj suferantaj mizeron. Ankaŭ la malvarmega vintro de 1928/29 forigis multajn plantojn. En printempo 1942 urbanoj faris etĝardenparcelojn por provizi al si freŝajn legomojn. En la jaroj 1963/64 iĝis granda aliaranĝo de kastela parko al vere socialisma kulturparko! Faritis lageto, birdobredejoj kaj ĉasbestobredejo. Por la emuloj de etĝardenoj kaj etbestoj aranĝitis en la nove konstruita oranĝerio kunsidosalono. Sed la historia aspekto per tiu ĉi socialismigo grandparte detruitis. En 2002 validis sekve la devizo preni historiajn statojn de dokumentoj el la 1870-aj jaroj kiel modelojn por reprodukto de la stereoskopio de la parko.

Lulilo de SaalfeldRedakti

Sur la teritorio de la hodiaŭa kastelo menciitis jam en la 899-a jaro reĝa kortego nome Salauelda. Ĝi pligrandiĝis kja faritis unu jarcenton poste palatinejo: al la Liudolfinoj ĝi servis kiel administradejo sub la nomo provincia Salaveld. En 1071 la kolonja ĉefepiskopo Anno la 2-a de anstataŭigis la komplekson per abatejo benediktana. La monakoj okupiĝis tie ĉi i.a. pri vin- kaj fruktoarboplantado. En la kuro de la kamparana ribelo en 1525 iĝis grandaj damaĝoj. La Wettinoj akiris la monakejon en 1536 kaj transformis ĝin en princ-elektistan administradejon. En 1676 ĉiuj iamaj monakejaj ejoj malkonstruitis.

LiteraturoRedakti

Stadtverwaltung Saalfeld/Presseamt (eld.): "Residenzschloß und Schloßpark", en la faldfolia serio: Saalfeld/Saale - Stadtgeschichte(n) erleben, aŭgusto 2012 [fonto por la broŝuro: G. Werner, Die Geschichte der Stadt Saalfeld]

Eksteraj ligilojRedakti

Informoj pri la kastela preĝejo.