Karl Friedrich Geldner

germana lingvisto

Karl Friedrich GELDNER (naskiĝinta la 17-an de decembro 1852 en Saalfeld, mortinta la 5-an de februaro 1929 en Marburg) estis germana orientalisto, akademiano kaj verkisto.

Karl Friedrich Geldner
Persona informo
Naskonomo Karl Friedrich Geldner
Naskiĝo 17-an de decembro 1852 (1852-12-17)
en Saalfeld
Morto 5-an de februaro 1929 (1929-02-05) (76-jaraĝa)
en Marburg
Lingvoj germana
Ŝtataneco Vajmara RespublikoGermana Imperiestra Regno
Alma mater Universitato de TubingenoUniversitato de Lepsiko
Okupo
Okupo orientalistotradukisto • verkisto de nefikcio • universitata instruisto • filologo
vdr

Vivo kaj verko redakti

Geldner studis en Leipzig kaj Tübingen Aveston kaj Sanskriton iĝonte en 1887 profesoro ĉe la Universitato de Halle. En 1890 li posteulis Hermann Oldenberg ĉe la katedro pri hindologio en Berlino kaj instruiis ekde 1907 ĉe la Universitato de Marburg. Tie li agadis ĝismorte. En 1919 Geldner iĝis koresponda ano de la göttingen-a akademio pri sciencoj.[1]

Unue Geldner dediĉis sin ĉefe je studoj pri-avestaj kaj post esplorado de multo da manuskriptoj li publikigis novan kritikan eldonon de la malnovpersaj skribaĵoj. Krome li prezentis kelkajn tradukojn kiuj same kiel la senriproĉaj kaj senmakulaj teksteldonoj furoris inter la fakularo.

Dum lia tempo en Halle li ekamiĝis kun Richard Pischel kun kiu li eldonis la unuan volumon de Vedische Studien kie li ellaboris la apartan econ de Ridgvedo kiel malnovega kaj elstarega verko pri hinda menso.

En 1908 Geldner transprenis en religihistoria antologia verko de Alfred Bertholet Religionsgeschichtliches Lesebuch la responson kontribui pri Avesto kaj vedismo. Ekster tio li kontinuigis la de Adolf Friedrich Stenzler komencita lernolibro Elementarbuch der Sanskrit-Sprache antaŭ pretiĝo je kompleta traduko de Rigvedo dum la Unua mondmilito kaj la tuja postmilita tempo. La unua vollumo aperis en 1923 en Göttingen kaj la kompleta germana teksto en kvar volumoj en la jaro 1951-a en la serio Harvard Oriental Series (vol. 33–36). Senmanka eldono en du volumoj povis aperi en Wiesbaden en la jaro 2008-a.

Honoroj redakti

  • Förderpreis der Bopp-Stiftung, 1881
  • Membreco ĉe American Academy of Arts and Sciences, 1925

Verkoj redakti

  • Metrik des jüngeren Avesta, 1877
  • Studien zum Avesta, 1882
  • Drei Yasht aus dem Zendavesta, 1884
  • Avesta. Die heiligen Bücher der Parsen, germane kaj angleen 3 volumoj, 1885–1895
  • Avestaliteratur, ĉe: Grundriß der iranischen Philologie, eldonis Kuhn kaj Geiger
  • Siebenzig Lieder des Rigveda, kune kun Rudolf von Roth kaj Adolf Kaegi, 1875
  • Vedische Studien, kune kun Pischel; 3 volumoj, 1889–1901
  • Der Rigveda in Auswahl, 1907
  • Rig-Veda: Das Heilige Wissen Indiens, 1923, kompleta traduko; nova eldono fare de Peter Michel, Marix-Verlag, 2008, ISBN 978-3-86539-165-0

Referencoj redakti

  1. Holger Krahnke: Die Mitglieder der Akademie der Wissenschaften zu Göttingen 1751–2001 (=Abhandlungen der Akademie der Wissenschaften zu Göttingen, Philologisch-Historische Klasse, 3/246) (=Abhandlungen der Akademie der Wissenschaften in Göttingen, Mathematisch-Physikalische Klasse, 3/50). Vandenhoeck & Ruprecht, Göttingen 2001, ISBN 3-525-82516-1, p. 90.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti