Preĝejo Sankta Johano (Saalfeld)

La Preĝejo Sankta Johano (germane: Johanneskirche) estas protestantisma paroĥuja kirko de Saalfeld en Germanujo. Ĝi rangas inter la plej gravaj preĝejoj de Turingio estante la plej granda halokirko en la federacia lando kaj starante sur monteto supre de Saale meze de la centro tuj najbarante la ĉefan bazarplacon. Ĝiaj du turoj kun alteco de 64 metroj spekteblas jam de malproksime.

Okcidenta portalo
Interno-panoramo
Vido disde la bazarplaco
Ligna altaro en la Veroniko-kapelo

Historio redakti

Post brulkonsumiĝo de antaŭula konstruaĵo en 1314 konstruitis la nuna, gotika kirko inter 1380 kaj 1514. La meznava volbaro enmetitis inter 1449 kaj 1456; la altarejaj volbaĵoj perenskribaĵe datumeblas je 1514. Reformacio enkondukitis en 1524 kaj sekve ankaŭ por la Johano-komunumo. La unua superintendanto estis la grava teologo Caspar Aquila ekde 1528, amiko de Marteno Lutero. Kiam estis Saalfeld je la fino de la 17-a jarcento rezideja urbo de la Duklando Saksio-Saalfeld la kripto servis kiel duka maŭzoleo. Nova orgeno kun zinkaj fajfiloj ekfunkciis en 1714.

Intre 1891 kaj 1894 estiĝis profundaj restaŭradoj kiam la turo ricevis novajn spajrojn pli altajn ol la orginalajn. En aprilo 1945 du vitraloj en la ĉefa ĥorejo pro bombado de la Aliancanoj kaj artilerio dissplitiĝis; interna restaŭrado prizorgitis en 1983. Post Turniĝo faritis ankoraŭ aliaj ŝanĝoj. La kirko malfermiĝas kaj por diservoj kaj por kulturaj okaigzoj.

Arĥitekturo redakti

La urba preĝejo de Saalfeld estas malfrugotika, trinava kaj kvarnavera halopreĝejo ŝtupigita. Ĝi havas altarejon ununavan kun altarejaj flankaj turoj kaj malfinkonstruita uesta turo. La iomete pli larĝa ĥorejo finiĝas eoste kun la tri flankoj de sesangulo kaj superigitis per riĉa retvolbo. Nordoriente estas tuj apuda sakristio kun volbo el triradi-aĵoj.

La interna aspekto karakteriziĝas per imponaj, senabutmenta kaj riĉa longnava pilastro kaj ogiva triumarko. Inter la turaj pilastroj troviĝas ŝtona galerio kun ornamripo. Sveltaj fenestroj ogivarkaj kun multe da ornamripo heligas la internon plaĉe.

Ankaŭ la ekstero kirka havas multajn ornamajĝoj. La kontraŭforto havas diversajn konsolojn, baldakenojn kaj pinaklon. Supre de la okcidenta portalo antaŭ la uesta fenestro kun amaso da malfrugotika ornamripo estas altano. De la tri portaloj la uesta kaj la suda portaloj havas timpanon. La unuopaj formoj influitis fare de la Parler-skolo. Ĉe la sudokcidenta angulo troviĝis ekstera predikejo kiu kopie reinstalitis je laf fino de la 19-a jarcento.

Meblaro kaj sonoriloj redakti

Kadre de la restaŭrado inter 1890 kaj 1894 anstataŭigitis la ĝistiama barokaĵaro plejparte per novgotikaĵoj. Por tio liveris la lignoskulptisto Gustav Kuntzsch el Wernigerode la altaron, la predikejon, la ambonon kaj la baptokuvon.[1] La altaro jam antaŭ la Dua mondmilito forigitis; pri ties sorto nenio estas konata. Ĉe la norda vando kopiita centafo de Jesuo Kristo videblas. La altaro tiea faritis en 1510 fare de Gottwald von Lohr havante nur mezon kun reliefa bildo de la entombigo de Kristo kaj predelon. El alia altaro de la sama majstro konserviĝis ĝis hodiaŭ Johano-bildo. Kelkaj vitraloj de 1514 de ĉeĥorejo muntitis ĉe fenesstroj de la flankaj navoj.

En la du turoj estas sume ses sonoriloj el la jaroj 1500, 1353, 1965, 1965, 1965 kaj 1713 sur tri etaĝoj.

La buntaj vitraloj redakti


Orgeno redakti

 
Orgeno

La orgeno sur la okcidenta galerio faritis en 1894 fare de Wilhelm Sauer el Frankfurto ĉe Odro en la orgenfasado malnova el 1708 (Fincke). En 1996 forigitis la alikonstruitaĵojn kaj aliaranĝetojn el la 1930-aj jaroj fare de la saalfeld-a firmaro Rösel & Hercher por atingo historian staton; por tio ankaŭ 16 registroj rekonstruitis. La muzikinstrumento havas 50 registrojn sur meĥanikaj ventkestoj. La mekaniskmo estas pneŭmatika.

Referencoj redakti

  1. Soproni Múzeum, Sopron, posedaĵara nr. S. 2425 E 251 (Storno könyvtár): Gustav Kuntzsch Mappe.

Literaturo redakti

  • Klaus Mertens: Stadtkirchen in Thüringen. Unua eldono. Evangelische Verlagsanstalt, Berlin 1982, p. 177–178.

Eksteraj ligiloj redakti

50.64833333333311.36

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Johanneskirche (Saalfeld) en la germana Vikipedio.