Singen (Stadtilm)

Singen estas idilieca urbokvartalo de Stadtilm en Germanujo en ĉe la rando de Distrikto Ilm en Turingio, kun ĉ. 348 enloĝantoj (aprilo 2016).

Singen
Singen 2003-05-30 02.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 99326 [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 50° 44′ N, 11° 3′ O (mapo)50.725611.0583Koordinatoj: 50° 44′ N, 11° 3′ O (mapo) [+]
Alto 440 m [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Singen
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Singen (Ilmtal) [+]
Information icon.svg
vdr

GeografioRedakti

Singen situas en Singer Grund, la valo de Singer-rojo (Singer Bach), maldekstra flanka rivereto de Ilm sur monteta regiono de Ilm-Saale-tavolo, kie nordokcidente elstaras la impona kaj historioza monto Singener Berg kun alteco de 583 metroj. Rimarkindas ankaŭ ĝiaj taksusoj kaj blankaj abioj. La menciita valo etendiĝas ueste de la komunumo ĝis Ilm. Singen mem havas averaĝan altecon de 460 metroj.

HistorioRedakti

 
La preĝejo protestantisma

Singen menciitis endokumente la unuan fojon en 1294.[1] Temis ankaŭ pri klostra vilaĝo de Monaĥejo Paulinzella. En la nuna teritorio singen-a estis ankoraŭ alia vilaĝo, la (nuna) forlasita loko Rottenbach. La altebenaĵo de la legenda monteto Singener Berg jam en prahistorio enloĝitis sed ne ĉiaj utiligoj tiukoncernaj klaras hodiaŭ. En 1721 la historiisto Melissantes vidis ankoraŭ ruinoj tie. Tra la vilaĝo kondukis la landaj ŝoseegoj inter Erfurto kaj Nurenbergo kaj malantaŭ Singen la vojo ĝis Hamburgo disponis por libera kaj granddistanca trafikoj. Tiuj ĉi koneksoj apartenis al la Hansa komercvojaro kiu ĝis la mezo de la 19-a jarcento vigle funkciis.[2]

Etimologie la nomo originas de sengen (brulmastrumado). La kirko estas de 1745; en 1895 Singen ricevis stacidomon ĉe la fervojlinio inter Arnstadt kaj Saalfeld (Saale) kie haltas trajnoj ĉiuhore. Dum fervojliniajkonstruoj malkovritis ĉ. en 1894 fosiloj kiujn oni povis kompletigi danke al novaj elfosadoj en 1930 - tiamaniere Singen konatiĝis ankaŭ arkeologie.[3]

Ĝis 1920 Singen estis parto de Distrikto Stadtilm en la Duklando Schwarzburg-Rudolstadt, ĝis 1952 al la Distrikto 1952. Post separiĝo de la Arnstadt-distrikto Singen apartenis al la malgrandigita distrikto antaŭ reunuiĝo de tiu ĉi distrikto kun la Distrikto Ilmenau je Distrikto Ilm. Ekde la 6.4.1994 Singen formis la komunumon Singerberg, kune kun Dörnfeld an der Ilm, Cottendorf, Traßdorf, Griesheim (Stadtilm), Hammersfeld, Geilsdorf (Stadtilm) kaj Gösselborn.[4] En la 1.6.1996 tiu ĉi komunumo fandiĝis je la nova grandkomunumo Ilmtal.[5] Ilmtal iĝis parto de Stadtilm en la 1.7.2018.[6]

Kulturo kaj vidindaĵojRedakti

 
Muzea bierfarejeto

Krom la monteto ekskursocela Singener Berg konatas ĉe migrantoj ankaŭ Bierfarejo Schmitt. Allogas ankaŭ la baroka Kirko Sankta Nikolao starigite inter 1742 kaj 1745. Sur la bazarplaco estas sub malnovaj tilioj ŝtona punpilorio el la malfrua Mezepoko ekzakte kie iam faritis publikaj juĝadoj. Kvar aktivaj societoj okazigas kontinue multajn spektaklojn.

Ekonomio kaj trafikoRedakti

Je la mezo de la 16-a jarcento estis en Singen 38 bienposedantoj. Krom kamparanaĵoj laborigis la homojn ankaŭ forstado kaj transportado. La iama monaĥeja arbaro de Paulinzella prizorgitis post sekularigo fare de Stift Paulinzella antaŭ kompleta veno en ŝtatajn manojn. En 1619 estiĝis forstoficejo propra en Singen responsanta pri 641 hektaroj da arbaroj. En 1899 fonditis Arbardistrikto Paulinzella numero II.[7] Ĝis hodiaŭ agrikulturo gravas, krom turismo. Krom la jam menciita stacidomo 1,5 km for de la centro estas ankaŭ stratoj gravaj apud Singen en la direkto den Dörnfeld an der Ilm, Königsee-Rottenbach kaj Stadtilm.

ElstarulojRedakti

Entombigitis en singen la botanikisto Friedrich Christian Heinrich Schönheit, verkinto de la flaŭra faklibro Taschenbuch der Flora Thüringens, kiu venis en 1826 tien ĉi kiel protestantisma paroĥestro.

LiteraturoRedakti

  • Schönheid, Karlheinz: 600 Jahre Singen, in: Rudolstädter Heimathefte, 2007 (53), Heft 5/6, p. 124–132.

NotojRedakti

  1. Wolfgang Kahl: Ersterwähnung Thüringer Städte und Dörfer, Verlag Rockstuhl, Bad-Langensalza, 2010, ISBN 978-3-86777-202-0, p. 265
  2. H. E. Müllerott: Archäologische historische und naturgeschichtliche Wanderungen um den Singer Berg. Thüringer Chronik-Verlag, Arnstadt 1996, p. 22, 25-26
  3. H. E. Müllerott: Archäologische historische und naturgeschichtliche Wanderungen um den Singer Berg. Thüringer Chronik-Verlag, Arnstadt 1996, p. 5–29
  4. Gemeinden 1994 und ihre Veränderungen seit 01.01.1948 in den neuen Ländern, Verlag Metzler-Poeschel, Stuttgart, 1995, ISBN 3-8246-0321-7, Herausgeber: Statistisches Bundesamt
  5. StBA: Änderungen bei den Gemeinden Deutschlands, kp. 1996
  6. Thüringer Gesetz- und Verordnungsblatt Nr.7 2018, 5.7.2018
  7. H. E. Müllerott: Archäologische historische und naturgeschichtliche Wanderungen um den Singer Berg. Thüringer Chronik-Verlag, Arnstadt 1996, p. 26 kaj 29

Eksteraj ligilojRedakti