Monaĥejo Paulinzella

La Monaĥejo Paulinzella estas eksa benediktana abatejo situanta tre idiliece en Paulinzella, kvartalo de Rottenbach, Germanio.

Monaĥejo Paulinzella
monaĥejo • monastery ruins
Estiĝo 1102
Lando Germanio vd
Situo Königsee
Situo
Geografia situo 50° 42′ 9″ N, 11° 6′ 16″ O (mapo)50.702511.1044Koordinatoj: 50° 42′ 9″ N, 11° 6′ 16″ O (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Germanio

Monaĥejo Paulinzella (Germanio)
Monaĥejo Paulinzella (Germanio)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Turingio

Monaĥejo Paulinzella (Turingio)
Monaĥejo Paulinzella (Turingio)
DEC
Map
Monaĥejo Paulinzella
vdr
De oriente.
De okcidente.
Tra la navo.
Portalo
La eksa dekonaĵ-deponejo, nuntempe muzeo.

Historio redakti

Pro la trankvileco de la Rottenbach-valo la saksa nobelino Paulina fondis inter 1102 kaj 1105 monaĥinejon, kiu unue nomitis Marienzelle kaj aliĝis en 1107 al la reformmovado de monaĥejo Hirsau.

Nelonge post la morto de la fondinto (1107) la monaĥejo alinomitis. Konstruadspertaj monaĥoj el Hirsaŭ kunhelpis ankaŭ en Turingio. La rezultoj el variaj konstruetapoj konsekritis solene en 1124 kaj impresas - malgraŭ sia ruina stato hodiaŭa - ĝis nun kiel bona ekzemplo de la reformklostra konstrumetodo.

Sekularigo kaj ruiniĝo redakti

Post la Reformacio la monaĥejo kadukiĝis kaj oni uzis ties brikojn i.a. por konstrui la kastelon en Gehren. Fajrego kompletis la ruiniĝon. Je la finiĝinta 18-a jarcento komencis onia sintenŝanĝo koncerne la konservadon de historiaj monumentoj. Dum la romantikisma epoko la ruinoj ensorĉitaj famiĝis, sed jam Goeto festis sian 68-an naskiĝtagan datrevenon surloke[1].

Hodiaŭa uzo muzea redakti

Sur la klostra areo, kiu apartenis ekde 1994 al la Fondaĵo Turingiaj Kasteloj kaj Ĝardenoj estas krom la ruinoj (kie somere okazas koncertoj) ankoraŭ eksa deponejo por nutraĵoj (Zinsboden), oficejo (iama ĉambroj de la monaĥoj) kaj renesancstilo ĉasadkastelo de la grafoj de Schwarzburg (grundo de la eksa monaĥestrejo). En la eksa kastelo troviĝas nun muzeo.

Sur elmontra surfaco de 350 kvadratmetroj la muzeo montras la historion de la monakejo Paulinzella kaj dokumentas la gravecon de la utiligo de la arbaroj kaj la evoluon de la ĉaso kaj forstado en la princolando Schwarzburg-Rudolstadt. Fokuso ĉefa de la ekspozicio esta la monakejo dum sia floro. Krome informatas pri la rolo de la ordeno de la Benediktanoj en Turingio. Oni lernas ankaŭ pri la remalkovro de la ruino ĉ. la jaro 1800 kiel elstara ekzemplo de akordiĝo inter naturo kaj arkitekturo laŭ la romantisma modo. La arbaroj ĉirkaŭ Paulinzella estis grava perlaborfonto de la homoj kaj la ĉasoj estis kun granda pompo surscenejigitaj. Fine prezentatas pioniro de forstado, Carl Christoph von Lengefeld (1715-75).

Subnotoj redakti

  1. Longtempe oni pensis, ke Ŝilero verkis la sekvantan poemon honore al Paulinzella (fakte ĝia verkisto estas A.E. Hermann): Einsam stehn des öden Tempels Säulen, / Efeu rankt am unverschlossnem Tor. / Sang und Klang verstummt, des Uhus Heulen / schallet nun im eingestürztem Chor. / Weg sind Prunk und alle Herrlichkeiten, / schon enteilt im langen Strom der Zeiten / Bischofsring und Siegel, Ring und Stab, / in der Vorwelt ewig offnes Grab. / Nichts ist bleibend, alles eilt von hinnen, / Jammer und erhörter Liebe Glück; / unser Streben, unser Hoffen, Sinnen, / wichtig nur für einen Augenblick. / Was im Lenz wir liebevoll umfassen, / sehen wir im Herbste schon verblassen, / und der Schöpfung altes Meisterstück / sinkt veraltet in den Staub zurück. --- La kolonoj de la soleca templo estas starantaj kaj hedero estas ĉirkaŭ la malfermita pordo. Kantoj silentas kaj la hurlo gufa aŭdeblas sub la terenfalinta ĥorejo. For estas ornamaĵoj kaj ĉiuj belaĵoj, for en la longa kuro de la tempoj episkopaj ringoj kaj sigeloj, ringoj kaj bastonoj, kiel tombo porĉiame malferma en la pasinteco. Nenio estas daŭra, ĉio forkuras. Ĉagreno kaj respondita amo, nia strebado, esperado, sentado - nur taŭgas por momento. Kion ni ĉirkaŭprenis printempe dumaŭtune paliĝas kaj la majstroverko de la kreinto en polvon refalos.

Vidu ankaŭ redakti

Abatejo Bürgel

Literaturo redakti

  • Horst H. Müller: Thüringer Wald und Randgebiete, Tourist Verlag, Berlin 1977, p. 527–530
  • Dennis Buchert: Das Kloster Paulinzella. Grin Verlag, München/Ravensburg 2008, ISBN 3-640-23324-7
  • Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2006, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 137

Eksteraj ligiloj redakti